2010-10-27

Helpu al mi... kio pri "ek-"?

Kun brazila esperantista amiko mi interparolis, kaj li diris: "Mi konis tiun hungarinon, kiam mi estis en Eŭropo." Mi respondis: "Vi ne konis, vi ankaŭ nun konas, ĉu ne? Ja vi tiam ekkonis ŝin."

Kaj li ne komprenis kial mi uzas: "ek-"

Por mi, kiel hungaro tiu "ek" estas komprenebla. Kiam li estis en Eŭropo, li ekkonis ŝin. Li komencis koni ŝin tiam, kaj li konas ŝin ankaŭ nun. Kiam vi ekkonas iun, poste vi ĉiam konas lin aŭ ŝin. Ĉu ne?

La hungaraj esperantaj lernolibroj ĉi tiel instruas la afikson.

Tamen la brazila amiko diris, ke li demandis la akademion, kaj ili diris ke ĝi estas hungarismo, kaj ni devus diri: Li konis ŝin kiam li estis en Eŭropo.

Mi kontrolis la signifon de "ek-" ankaŭ en la Plena Manlibro de Esperanto. Ĝi skribas: “komenco de ago, subita ago”. Sed inter la ekzemploj ne estas tie la vorto ekkoni.

PIV skribas por "koni": Memori, ke vi jam aŭdis, vidis legis ion. Kaj por ekkoni: iĝi konanta - ekzemple: mi ekkonis antaŭ longe iun malriĉan virinon.

Laŭ PIV ĝi ne estas hungarismo, ĉu?

Ipernity-komentoj:

Viktoro
Viktoro diras:
Laŭ mi ankaŭ ne estas hungarismo.
Se oni diras "Kiam mi vojaĝis al Eŭropo mi konis ŝin" povus signifi "mi jam konis ŝin", do, "ekkoni" ne ŝajnas esti superflua.
antaŭ 19 monatoj
Szabi
Szabi diras:
Bone, ankaŭ mi pli kaj pli pensas tion.
antaŭ 19 monatoj
V I Z I   László*
V I Z I László* diras:
Ke "ekkoni" estus hungarismo, estas simpla stultaĵo, eĉ se tion estus dirinta akademiano. La verbo "koni" havas daŭran aspekton kaj laŭ PIV-a klarigo, kaj laŭ PG. Por indiki komencan aspekton "ek-" estas nepre bezonata.

La brazila amiko verŝajne miskomprenis ion.
antaŭ 19 monatoj
Szabi
Szabi diras:
Dankon!
antaŭ 19 monatoj
V I Z I   László*
V I Z I László* respondas:
Ĉe tiaj duboj (kvankam ne cent procenta metodo) serĉu la koncernan vorton/esprimon per Google, kaj trarigardu: ĉu la trovitaj pecoj devenas el seriozaj fontoj (do el famaj gazetoj, verkoj, asocioj)? Se multaj jes, la vorto/esprimo tre verŝajne estas ĝusta. Provu tion koncerne "ekkonis", kaj vi vidos.
antaŭ 19 monatoj
Helena Tylipska
Helena Tylipska diras:
Szabi, vi pensas bone, kiam oni ekkonas iun, konas por ĉiam, maksimume oni povas rekoni post multaj jaroj, ĉar la personoj ŝanĝiĝas.

2010-10-23

Carmina Burana

Mi tre ŝatas ĉi tiun muzikon. :) Ĝis hodiaŭ mi ne konis la signifon de la teksto kaj nun ekkoninte ĝin mi surpriziĝis, ke ĝi estas terura! Teman mi arttradukis ĝin (aŭ provis bone arttraduki) la plej konatan parton (helpe de la angla, hungara kaj latina versioj):



Carmina burana

Ho Fortuno
kiel Luno
via stat’ varieblas
ĉiam kreskas
aŭ malkreskas
vivo abomenegas
tie kviet’
kaj malkviet’
mense kune kun ludem’
mizeregec’
kaj la potenc’
foriĝas kiel frostem’

Sors’ monstreca
kaj malplena
rondo rotacianta
stat’ malica
esper’ vana
fine neniiĝanta
tute ombra,
vualeska,
ankoraŭ lumas al mi
nun dum ludo
kun dorsnudo
punon pene portas vi

Sors’ pri sano
kaj virtuo
estas nun jam kontraŭ mi
afekcite
difektite
mi subjugitas de ĝi.
Do ĉi-hore
ne malfrue
pulso devos reiĝi
ĉar pro Sorto
eĉ fortulo
kun mi emos ploregi!


Ipernity-komentoj:



Paŭlo Silas
Paŭlo Silas diras:
Mi ankaŭ ŝatas tiun muzikon. Mi ĉiam aŭskultis ĝin en filmoj sed mi ne konis ĝin. Poste mi serĉis en la interreto kaj mi "malkovris ĝin". Ankaŭ ekzistas video kun esperantaj subtitoloj.http://www.youtube.com/watch?v=U5taotZSDBU
antaŭ 19 monatoj
Szabi
Szabi diras:
Jes, dankon. Ĝi ne estas arta traduko. Pro tio mi decidis traduki ĝin arte.
antaŭ 19 monatoj
Helena Tylipska
Helena Tylipska diras:
Ankaŭ mi ŝatas ĝin. la muziko estas bela , ĝi estas de anonimaj simplaj mezepokaj voj-kantantoj.
ofte satira, bazata sur religiaj motivoj. Tial la vortoj estas strangaj, kaj vulgaraj (popolaj) La nomo ĝusta estas "Carmine Burana"
antaŭ 18 monatoj
Szabi
Szabi diras:
Jes, pripensiga muziko.

CarminE? Ĉu vi diras ke tio estas la ĝusta nomo?
antaŭ 17 monatoj
Helena Tylipska
Helena Tylipska diras:
En Italio la teksto estas konata, kiel "Carmine Burana", tamen mi kontrolis en Vikipedio kaj ekzistas ankaŭ "Carmina Burana", do verŝajne estas validaj ambaŭaj titoloj, mi neniam aŭdis ĝin, nek vidis skribitan ĉimaniere.
antaŭ 16 monatoj

2010-10-03

En Poznań

Mi estis en Poznań inter la 18a kaj la 25a de septembro 2010. Tamen la vetura aferaro komenciĝis pli ol unu tagon antaŭe:

La 17an vespere mi renkontiĝis kun hungarino kun Judita, kiun antaŭe mi tute ne konis. Ŝi ekkomunikis kun mi por ne veturi sola tien. Mi respondis, ke ankaŭ mi sola veturus, do ni decidis komune veturi. Eniĝinte en nian kun-litan trajnan ĉambreton ni interamikiĝis. Ni havis eĉ polan kunloĝanton, al kiu - kompreneble - ni devis klarigi kio estas Esperanto. Ni sukcesis, ĉar ni estas saĝaj kaaaaaaaaaaaaaaaaaaaj inteligentaj :D (tio estas nur ŝerco kiun komprenas la enpoznanaj samuniversitatanoj). Tiun nokton ni ricevis multe da MTM-oj pro la trairado de kelkaj landoj (Slovakio, Ĉeĥio)... Fakte ni bone povis dormi malgraŭ la ekscitoj pro la nescio kaj ne tro komforta tranoktejo.

Alveninte en Poznań-on (ĉu ne?) ni nur volis veturi al niaj hejmoj, kaj duŝi nin! La vojo terure lacigis kaj senkonfortigis nin. Mi veturis al mia "hejmo" kun sinjoro Zbiszek, kiu multe klarigis al mi kiel kien veturi. (Tamen mia kapo estas viŝema se temas pi orientiĝo! :D ) Mi ekkonis pli-malpli la familion kaj Paweln, kiu gastigis min kaj alian polon Arek-on ( :D ) ege tolereme kaj bonkore. Mi gustumis la polan gulaŝon, kaj mi devis ekveturi al la universitato. Tie ni ekkonis persone na Ilona Koutny, kiu ege gasteme bonvenigis nin en la klasĉambro. Ni havis eblon gustumi eĉ kuriozan dolĉaĵon (prunon kun ĉokolado). Poste ni devis skribi teston, kiun - mi kredas, - ke mi ne tro sukcese solvis, ĉar temis ne nur pri E-gramatiko, sed pri fakta gramatiko, literaturo kaj E-movado (moviĝo, ĉu ne??).

La sekvajn kelkajn tagojn ni havis lecionojn (kun paŭzoj), ekde la 9a matene ĝis la 6a vespere. Ĵaŭdon mi jam sentis la laciĝegecon, pro kiu mi decidis iri nenien post la lasta leciono. (En la antaŭaj tagoj estis amikaj paroladoj en trinkejoj (kun Arek, Agnieszka (Do ne AgNeszka) kaj kun Petra), strat-serĉado (:-) ) kaj urbo-rigardado.

Mi havis ŝancon finfine povi trarigardi ĉion. Mi ekkomprenis kiel la instruado kaj lernado funkcios. Mi ekkonis bonegajn instruistojn: Ilona Koutny (Gramatiko), István Ertl (Literaturo, tradukado), Katalin Kováts (Metodiko), kaj Kristin Tytgat (tradukado kaj interpretado).

Mi tute bone interamikiĝis kun novaj amikoj el Hungario (mi devis veturi eĉ ĝis Polio por ekkoni hungaron), kroatojn Tea kaj Maria, brazilanon (pri kiu mi eksciis, ke nia familia nomo estas preskaŭ la sama! (Silva :D ) polojn (eĉ aliajn polojn apud kiuj mi sidis dum la komuna vespero... Mi ne memoras la nomon! iu helpu), slovakinojn (inter aliaj Fejfin, kun kiu mi multe parolis pri la rilatoj de slovakoj kun hungaroj), katalunon, francojn (tre amikemajn) kaj germaninon.) Estis iom ŝerce ekkoni kaj enprofundiĝi pri la akĉentoj de la lingvo Esperanto. :)

La lastan tagon tamen mi atendis alveni hejmen. Post 15 horojn longa veturado (kun malĝentila homo en la tranoktejo) mi sukcese alvenis hejmen.

Kaj nun mi certas (almenaŭ esperas), ke ĉio estos en ordo kaj mi diligente povos lerni. Mi feliĉe veturos reen al tiuj novaj amikoj por studi pli kun ili en februaro!

Ipernity-komentoj:

Reza
Reza diras:
bonan studadon en Poznan :)
antaŭ 20 monatoj

Szabi
Szabi respondas:
Dankon!!!!
antaŭ 20 monatoj

Stanislaw Rynduch
Stanislaw Rynduch diras:
Kara Szabi,
la mondo estas malgranda kaj Esperanto ĝin pli malgrandigas.
Ni preskaŭ renkontiĝus, ĉar mi partoprenis Arkones (mi venis tien je la 15-a horo la 25-an de septembro.
Se vi pli frue tion skribus, certe ni renkontiĝus. Se ni nur havus komunan lingvon, ĉu?
En Poznan loĝas miaj parencoj kaj ĉe Poznan mi kunorganizis ĉi somere GES. Venotjare estos denove (25-an -29 de junio. Tien volas ankaŭ veni delegacio (ekzemple Blazio Waha- li estas ankaŭ en ipernity)
Kun amika saluto Stanislavo
antaŭ 20 monatoj

Szabi
Szabi respondas:
Ĉu? Antaŭ la Arkonesejo mi estis la 24an vespere. Sed la 25an mi ne estis tie.
Ah bone eble en la venonta Arkones, ni renkontiĝos! :)
antaŭ 20 monatoj

Viktoro
Viktoro diras:
Mi gratulas vin, kara Szabi!

En Piestany mi renkontiĝis kun Fejfi, Petra (denove) kaj Agnieska.

Ĝis!
antaŭ 20 monatoj

Szabi
Szabi respondas:
Dankon. Ah, jes. Tie estis la SES, ĉu ne?
antaŭ 20 monatoj

Viktoro
Viktoro respondas:
Jes! Agnieska estis samklasanino mia. Tre afabla knabino.
antaŭ 20 monatoj

Szabi
Szabi diras:
Jes tre afabla kaj amuzema! :)
antaŭ 20 monatoj

2010-08-11

Poznań

Pasint-nokte kiam mi finfine provis dormi pro la multegaj lacigaĵoj kiujn mi travivis dum IJS (sed mi diras ĉi tion pozitive), mi ricevis MTM-n (mallongan tekstmesaĝon) de mia amikino Roberta Pécsi. Estis 45 minutoj post noktomezo. La mesaĝo tekstis jene: „Ni ambaŭ ricevis stipedion, gratulon!” Mi tuj eksciis, ke ni ricevis la stipedion por la Polia unu-jara Esperanto-istruista trejnado en la Universitato Adam Mickiewicz. Cetere ĝi estas interreta trejnado, mi nur dufoje en la jaro devas iri tien por du semajnoj. Mi ege ekĝojis, mi ne kredis ke mi ricevos. Se mi ne ricevintus, mi ne irintus. Do dankon pro ĉies helpo en Poznań, dankon Roberta (kiu ankaŭ ricevis la stipedion), ke vi instigis min aliĝi kaj ke vi vekis min (mi ne povis reendormiĝi dum du horoj) :D Sed ne gravas mi vere ĝojis kaj ĝojas. Do en seprembro mi denove iras eksterlanden, en Polion, kie mi ankoraŭ ne estis.

Ipernity-komentoj:

Blazio VAHA  (n.s. WACHA, Balázs)
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) diras:
Gratulon, sukcesojn!
antaŭ 22 monatoj
Szabi
Szabi diras:
Dankon!
antaŭ 22 monatoj
Viktoro
Viktoro diras:
Gratulegon! Mi multe envias vin :-)
antaŭ 22 monatoj
Szabi
Szabi diras:
Dankon Viktoro!
antaŭ 22 monatoj

Guto de neĝo

Ĉi tiun kanteton ni triope tradukis el la franca al Esperanto dum IJS. Mi ege ekŝatis ĉi tiun francan popolmuzikon, kiun Lætitia ege bele povis ludi sur violono. Tradukita de: Lætitia Bert; Sarolta Bagó, Szabolcs Szilva

Guto de neĝo

Tute supre en montaro
Vivis unu paŝtist’
Kiu el sia dometo
Forvojaĝi volis

Refreno:

Guto guto de neĝo
Guto gut' de arĝent’
Guto guto de neĝo
Kiun blovas la vent’

Refreno

Li ekvidis sin en sonĝo
Iĝi eta neĝer’
Antaŭ tuta sunleviĝo
Portata de l’ river’

Refreno

La printempo jam alvenis
Ne plu estas neĝer’
La maljuna viro restis
Sur la bord’ de l’ river’

Refreno


La franca kanto:

LE VERDON

Goutte goutte de neige
Goutte goutte d'argent
Goutte goutte de neige
Qui se fond doucement

Tout là haut sur la montagne
Il y avait un berger
Qui rêvait dans sa cabane
De pouvoir voyager

Il se voyait dans ses rêves
Transformé en flocon
Avant que le jour s'achève
Porté par le Verdon

Le printemps est arrivé
Il n'y a plus de flocons
Le vieu berger est resté
Sur les bords du Verdon.

Ipernity-komentoj:

Ditta
Ditta diras:
Dankegon pro la kantoteksto! :)
antaŭ 22 monatoj
Szabi
Szabi diras:
Nedankinde! :)
antaŭ 22 monatoj
Françoise Noireau
Françoise Noireau diras:
Gratulegon !
antaŭ 20 monatoj
Szabi
Szabi diras:
Dankon! Sen la helpo de via filino nun ne ekzistus esperanta versio! :)
antaŭ 20 monatoj

IJS

Mi partoprenis ĉi-jare la Internacian Junularan Semajnon (IJS – www.ijs.hu/eo). Tio estis ege bona. Mi jam preskaŭ forgesis post unu jaro kiel bona estas la Esperantaj renkontiĝoj. La semajno fakte daŭris ekde la 3a de aŭgusto ĝis la 9a, sed mi kiel komencanta organizetanto iris unu tagon pli frue tien. Tiun tagon mi tuj ekkonis multajn homojn kaj mi havis ŝancon pli bone ekkoni eĉ miajn malnove viditajn konatulojn.

La unuan tagon ankaŭ mi devis akceptigi homojn. Verdire mi timis iom pri ĝi, sed estis neniu problemo. Post la akceptado estis interkona vespero kun JoMo, kiu ege bone solvis la taskon interkonatigi la homojn. Estis iom da danco, ludo kaj ankaŭ iom da kvizo, kiun kompreneble mia teamo malgajnis. :D Tiun nokton mi ne enlitiĝis ĝis la 2a ĉar mi partoprenis ege bonan paroladon kun nova amiko pri lingvistiko.

La duan tagon estis ludo kies nomo estas „Vortbatalo”. La esenco estas ke ĉiu havas vorton sur la kapo kaj kies nomon iu povas laŭte legi el la alia grupo, tiu malgajnis. Finfine restas nur homoj en unu grupo, tiu grupo venkas. Ni ludis ĝin en granda parko en la centro de la urbo Pécs, kie okazis IJS. Tiun tagon mi partoprenis la hungaran kurson. Ĝi estis ege interesa kaj kelkfoje ridetiga. Sed mi multe lernis de la instruistino pri la hungara lingvo kaj pri metodo de ĝia instruado. Vespere estis vingustumado, do ni havis humoron popoldanci kune post ĉi tio.

La trian tagon ni komence estis en malliberejo (fakte tiu vorto kaŭzis al mi problemojn, mi eĉ nun ne povas eldiri ĝin rapide). Tie la etoso malboniĝis. Cetere estis tri programoj de kiuj mi povis elekti. Sed ĝin mi trovis la plej interesa. Kaj finfine ĝi estas ege pli interesa eĉ ol mi pensintus. Sekvis la sporta tago, kiun mi tre ĝuis. Verdire mi ege timis ĉar kiel organizetanto mi devis prezenti kaj klarigi iom komplikan ludon. Sed mi sukcesis, mi pensas. Nur tio estis la problemeto, ke nia grupo la fortaj "Ŝafistoj" (kaj ŝafistino) malvenkis denove. Kaj tiun nokton mi kun kelkaj bonegaj novaj amikoj dancis la Planetdancon! :D Ne demandu min pri TIO ĈI (aŭ ĉio ti :D)! Kaj nokte oni devis serĉi la IJS-monojn kiujn la ogranizantoj kaŝis en la naturo ĉirkaŭ la IJS-ejo.

La sekvan tagon ni estis en la urbo Abaliget, kie ni estis en gutŝtona kaverno kaj en muzeo. Tie ni trovis eĉ Esperantan tabulon. Ni surpriziĝis. Tiu nokto estis ege interesa. Okazis du novaj programoj kiuj ne kutimas esti en renkontiĝoj: Unu el ili estis la kazino, kie estis pokero, vivanta „duonmana rabisto” (tiu estas la maŝino kie vi gajnas monon, se vi havas tri samajn aĵojn), la kartludo Solo, jenga (ĵengo) (mi gvidis ĉi-ludon), iu alia ludo, kaj ruleto (roulette), bingo (loterio)… kie kaj la organizantoj kaj la ludantoj povis gajni IJS-monon. Kaj sekvis la aŭkcio kie oni povis konkuri por havi objektojn kontraŭ IJS-mono. Finfine mi, Nnjo kaj Baĉjo (:D) triope gajnis multajn esperantajn revuojn... Kaj nokte okazis filmrigardado de la filmo Katkaptilo... Ĝi estas fama hungara desegnofilmo kun esperanta surskribo, kiun ĉiuj ĝuis.

La kvinan tagon mi kantis en koruso, ĉar la kantoj estis tiom bonaj ke mi ne povis ne kanti. :D Kaj mia nova bona amiko Saci sukcesis konvinki min. Poste okazis akvobatalo en la urbocentro en iu fontano. Ĉiuj estis tre malsekaj… Ni estis ankaŭ en plaĝo, kie kun svedo ni bone ridis pri la hungara vorto Gyűlöl… Nokte okazis la Verda Balo en la Teatro kie ni manĝadis kaj poste dancadis. Finfine mi havis ege bonan nokton kun multegaj ŝercaj aferoj kun Nnjo kaj Vilté, malgraŭ tio ke mi, kiel novulo, ne partoprenis la tortomanĝadon kaj ĵuradon… ne demandu… :D

La sesan tagon okazis intertempe tiuj programoj kiujn mi ne menciis, sed ili okazis ĉiun tagon (diĝeriduado, manlaboro, koruso, prelegoj ktp.). Kaj estis lingva festivalo, kie ĉiuj prezentis sian landon. Tie ni havis iom da problemo kun policistoj kaj kun malĝentilaj knabetoj, sed ne gravas, finfine ĉio estis en ordo. Ĉi tiun nokton mi ne sciis, kion fari (ja ĉiun nokton mi estis veka ĝis la 2a aŭ 5a aŭrore…) Finfine mi decidis iri al la gufujo. Ĉu vi jam estis en la gufujo? Ĉar mi neniam kredis ke povas esti tiom mirakla ejo kiel ĝi. Unue ni paroladis pri ege gravaj aferoj (Esperanto kaj mal-… :D), sed poste neniu parolis; Kelkaj rigardadis trankvile la urbon el la fenestro aŭskultante la du-gitaran muzikon, kiun faris Johann kaj Ditta. Mi trinkis varman teon rigardante la malhelan urbon, kie nur la lumoj estis videblaj kaj dume en la gufujo la kandeloj brulis kaj mi fartis tiom trankvila kaj tiom senpensanta, kiel antaŭe neniam, mi pensas. Ĉiuj iru al gufujo iam! :)

Post tiu tago ni iris hejmen.

Hieraŭ ni ne povis ne renkontiĝi, do estis denove renkontiĝo kaj labambado kaj iom da urborigardado kun la novaj amikoj…

Do venontjare ĉiuj venu al IJS!

2010-06-14

Urbo Slovaka komloŝ'

Antaŭhieraŭ mi traveturis la urbon, kiun mi jam multe vidis. La nomo de la urbo estas Tótkomlós. Malgraŭ tio, ke tiu urbo estas malproksime de la slovaka limo, estas multaj slovakoj en ĝi. Eĉ slovakaj lernejoj estas en mia departamento. La nomero "tót" restis en la nomo de la urbo eĉ post la malgrandigo de nia lando en 1918. (Malgraŭ kiel alilandanoj faris tion kun la eksaj hungaraj urboj). Tót signifas slovaka, kaj komlós signifas lupola. Cetere eĉ la familia nomo de miaj vicgefratoj estas Tóth. Kaj ekzistas multaj slovakdevenaj hungaraj nomoj kiel ekzemple mia vicavino Judit Zelenyánszki. La slovaka nomo de tiu urbo estas "Slovenský komlóš". Ĉiuj surskriboj estas tie skribitaj eĉ en la slovaka lingvo. Mi ne scias, kial la slovaka partamento kontraŭagas kontraŭ la hungaraj aferoj, malgraŭ tio ke en Hungario ni ne subpremas kaj neniam subpremis ilin. :( Tiuj du nacioj havas multajn komunajn valorojn... Ĉu vi slovakoj vidas same la situacion? Cetere en ĉi tiu urbo mi trovis la jenan straton:




Tre bona stratonomo ĉu ne? :)

Ipernity-komentoj:

Stanislaw Rynduch
Stanislaw Rynduch diras:
Vi devus tuj esplori de kiu tempo estas tiu tabulo, kia estas historio, ĉu estas tie ankoraŭ esperantistoj ktp ktp... Poste vi povas skribi eble malgrandan rakonton. La tempoj forpasas, kaj historio pereas. Post du tri generacioj jam oni tute ne scias kiu iniciatis ĝin, kiuj estis la pioniroj. Provu esplori . Eble vivas familianoj, kiuj scias tion, eble ili eĉ havas iujn memoraĵojn de tiamaj tempoj. Eĉ povas okazi, ke iu eĉ havas karton skribitan de iu fama E-pioniro eĉ de Zamenhof mem. Tiu karto ĉu letero estas tre valora por historio kaj por kolektantoj. Mi mem jam provis aĉeti Zamenhof-karton kaj ĉiam en aŭcioj mi pretis doni tro malmulte. Aliaj havis pli dikan monujon!
Mi deziras al vi multe da feliĉo kaj sukceson!
antaŭ 2 jaroj
Szabi
Szabi diras:
Ah, kiel mi esploru? Mi havas emon esplori! Kie mi devus startigi la esploradon?
antaŭ 2 jaroj
Stanislaw Rynduch
Stanislaw Rynduch diras:
Kara Szabi,
mia ĉambro estas malgranda E-muzeo. Hodiaŭ preskaŭ ĉio estas ricevebla en aŭcioj, sed multajn aferojn oni povas nur surloke esplori. Kiel komenci?
Unue provu demandi en Hungara Asocio , ĉu estas en tiu loko iu grupo aŭ unuopa esperantisto malnova. Se jes, provu kontaktiĝi kun ĝi aŭ li. Se ne tiam vi devas mem pridemandi en tiu loko. En administrejo oni povas doni al vi informon de kiam estas tiu tabulo, eble eĉ kiu ĝin proponis.
Ofte okazi tie, ke iu tute simple pendis tabulon ĉe la domo, kie ankoraŭ ne estis nomo de la strato, kaj poste oni simple akceptis. Demandu, ĉu eble en tiu domo loĝis esperantisto. Ofte la serĉado okazas nula, sed ĉe okazo oni parolas kun la homoj kaj interesigas ilin pri Esperanto.
Se vi havos iun demandon mi ĉiam pretas respondi , se nur mi povas.
antaŭ 2 jaroj
Milokula Kato
Milokula Kato diras:
Mi multfoje kaj plurokaze sciiĝis ke en Hungarujo oni respektas la kulturajn rajtojn de la gentaj malplimultoj. Unu el la eminentaj slovakoj loĝantaj en Hungarujo estas Oldrich Knichal, esperantisto kaj esperantlingva verkisto.
antaŭ 23 monatoj
Szabi
Szabi diras:
Dankon pro la konfirmo. Mi ne konas lin/ŝin. Mi esplorserĉadetos lin/ŝin!
antaŭ 23 monatoj 
Szabi modifis tiun ĉi komenton antaŭ 23 monatoj.

2010-06-06

Pli ol 10.000 vizitoj

Mi rimarkis, ke en Ipernity estas la kutimo skiribi artikoleton post la 10.000a vizito! Do mi faras tion same, ĉar ankaŭ la nombro de la vizitoj sur mia paĝo plias ol 10.000!!!!

Dankon pro ĉies vizito kaj komentoj!

Bonan legadon, verkadon, fotadon, videumadon, alŝutadon, komentadon... do ipernitumadon ĉi tie en ipernity ankaŭ en la futuro! :)

Ipernity-komentoj:

Viktoro
Viktoro diras:
Vi jam estas ipernitie plenkreskulo!

gratulon!
antaŭ 2 jaroj

Ninovic
Ninovic diras:
jen unu vizito pli :)
antaŭ 2 jaroj

Anjo
Anjopro diras:
Gratulon al vi kara Amiko!
Vi baldaŭ atingos pli ol 20.000 vizitantoj.
antaŭ 2 jaroj

Szabi
Szabi diras:
Dankon. :)
antaŭ 2 jaroj

2010-06-03

Deziri dramon kaj neekzistaĵojn

Mi ne scias ĉu ĉiam deziri dramaĵojn kaj neekzistaĵojn estas nur hungara kutimo aŭ ekzistas eĉ aliloke., sed mi ĉiam iĝas nervoz(et)a pro ĉi tiuj aferoj.

Mi volas diri per la esprimo "deziri la dramon" ke oni ĉiam volas iun draman aferon. Se estas problemo tiam ĝi estu pli granda aŭ se estas neniu problemo tiam: kial ne krei? Ekzemple se oni vivas en bela ĉirkaŭaĵo, oni havas bonan familion kaj laborejon, oni ne havus problemon, tiam oni kreas ke estu unu (senintence). Estas certe, ke iu el ĉi tiu familio estas klaĉema en ĉi tiu kvieta ĉirkaŭaĵo. Kio okazus se li/ŝi ne estus tia? Estus silento kaj tedo. Aŭ povas esti problemo ekzemple: "kial nia najbaro devis konstrui la barilon tiel granda!" Ho, terure! ( :) ) (Kompreneble se la barilo estus malpli alta tiam tio estus la problemo... Do oni (ĉu nur hungaroj) ĉiam bezonas dramon.

Deziri la neekzistantajn aferojn estas simile. Ekzemple nuntempe multe pluvas en Hungario. Kaj oni diras: "Ho tiom multe da pluvo... Kial ne sunas?" (Sed se sunus kaj estus seko tiam tio estus la problemo.) Kial oni ne povas ĝoji pro tio ke la ĝardeno kaj semaĵoj ricevas multe da akvo? Estas hungara proverbo: "Pluvo en majo estas kiel oro" (ĉar en majo kutime ne pluvas). Kaj nun oni dirus: "Pluvo en majo estas malbono"...

Kompreneble tro multe da pluvo povas esti malbona... sed ankaŭ malmulte estus malbona laŭ oni. Se sunas: "kial sunas tiom multe?" Se vintre ne neĝas: "Kial ni ne havas blankan Kristnaskon?" Se vintre neĝas: "Kial estas tiom multe da neĝo? Oni ne povas iri sur la vojoj!" Se estas malvarme: "Ho mi preferas varmon!" Se estas varme: "Ho mi preferas malvarmon ja vi povas vesti vin por ne malvarmumi sed en la varmo vi povas fari nenion." ktp...

Se estas milito tiam: "Kial devas esti tiel terura afero?". Se longtempe ne estas milito, tiam oni devas serĉi kaŭzon por krei ĝin. Se estas etaj landoj en la mondo tiam estu unu (samkiel Eŭropa Unio, Sovetunio, Aŭstro-Hungario...). Se oni jam tedas pro tio: "Estu pli multaj landoj! Kial mi devas vivi kun aliaj nacioj...."

Mi pensas, ke neniam venos tempo kiam ĉio estos paca kaj kvieta ja longtempe oni ne ŝatas la sendramecon! Ĝi estas teda!

Ipernity-komentoj:

Stanislaw Rynduch
Stanislaw Rynduch diras:
Kara Szabi,
tio estas tute normale , simple home! Oni diras, ke ankoraŭ ne estas tia naskita, ke li ĉiujn povu kontenti.
Iom esti malkontenta estas bone, sed multe malkontenta estas teda, eĉ danĝera. Estas tamen homoj de naturo optimistoj, sed bedaŭrinde tro multe estas da pesimistoj. La pesimistoj scipovas antaŭvidi malfeliĉojn kaj katastrofojn kiuj ne venos, tamen ili ŝatas per tio venenigi vivon de si, de proksimaj. Ni esperantistoj, malgranda popoleto estas tamen mi pensas pli pozitivaj, pli optimistaj.Ni batalas por bona afero, do ni esperas, ĉar alie ni ne agus.

Mi ĝojas, ke vi juna homo tion malkontenecon de multaj rimarkas.Mi deziras al vi multe da ĝojo kaj optimismo. La pesimistojn simple neglektu!
Eĉ se hodiaŭ pluvas, mi ĝojas, ke eble morgaŭ sunos!
antaŭ 2 jaroj
Szabi
Szabi respondas:
Jes jes vi tute pravas! Mi preferas optimismon ol ĉi tio. Dankon pro la bondeziroj, mi deziras al vi la saman! :)
antaŭ 2 jaroj
Viktoro
Viktoro diras:
Mi ne scias, ĉu tio estas hungara sento, sed mi konas multajn nehungarojn, kiu same sentas kaj same faras.
antaŭ 2 jaroj
Szabi
Szabi diras:
Do verŝajne ne..
antaŭ 2 jaroj