2011-08-23

Sor'/ Som' - dialekto de Esperanto

Unue mi volas diri al ĉiuj legantoj ke temas pri ŝerca ekestaĵo kiu multege amuzis la partoprenantojn de JER kaj poste de IJS. Ĝi simple ekestis dum amika parolado, ne temas pri sciencaĵo aŭ faka afero.

Dum JER 2011 ekestis dialekto de Esperanto. Ĝi estas eltrovita de Vilté. Tiam tiu estis parolata de tri homoj. Sed dum IJS 2011 ĝi ege disvastiĝis. Fakte temas pri amuzaĵo. La dialekto de Esperanto, som'.


1. Unue la sekvaj sonoj diferencas de Esperanto:

a - litero inter la Esperantaj a kaj o
e - litero inter e kaj i
i - litero i, sed kun altega voĉo
o - diftongo kunmetita de la literoj Esperante e kaj germana/ hungara ö,ő/ franca eu ktp... (ĝi funkcias kiel unu silabo)
u - germana ü, hungara ü,ű, franca u ktp...

(la duonvokalo ŭ estas sama kiel en Esperanto)

Dum IJS plievoluis la dialekto (ja oni tie ekuzis denove).


2. Ekestis vokativo kaj malvokativo. Ili estiĝis pro Bálint. ;)

Vokativo estas voka formo de iu vorto (ĝenerala nomo). Oni uzas tion por alparoli iun.

La reguloj:
  • kiam la unua sono de la alparolato komenciĝas per konsonanto kaj tiu ne estas v, tiam la unua sono ŝanĝiĝas al v. Ekz- e: Venu Johano - Venu Vohano!
  • kiam la unua sono estas vokalo, tiam v antaŭeniras ĝin. Ekz-e: Venu Edita - Venu Vedita!
  • kiam la unua litero de la alparolato estas v, tiam la unua litero ŝanĝiĝas al la unua sono de la alparolanto. Ekzemple se mi nomiĝas Adamo kaj mi vokas Viktoron, mi diras: Aiktoro!
  • kiam la unua litero de la alparolato kaj de la alparolanto estas v, tiam la litero v en la nomo de la alparolato malaperas. Ekz-e se mi estas Viktoro kaj mi vokas Veronika, mi diras: Eronika!

Ni povas ekvidi ke la signo de la Vokativo ne hazarde estas V.


3. La tria parto de la dialekto nomiĝas: Malvokativo

Oni uzu malvokativon kiam oni volas ke iu malvenu, do foriru.

La regulo:
Oni ĉiam aldonu la sonon m al la fino!

Ekzemploj: Bálint - Bálintm; Szabi - Szabim; Viktoria - Viktoriam; Adam - Adamm; Johano - Johanom

Aldonaĵo: Fakte la malvokativo preskaŭ neniam estis uzata serioze. Ja temas pri malĝentila afero.


Ekzemploj (ankoraŭ per Esperanta skribo ;)

Provu diri: Saluton! Hej vomoj! bone!

Igu la nomojn vok- kaj malvokformaj: Vilté, Bálint, Edit, Adamo, Viktoro!

Mi ege atendas opiniojn kiel oni povus skribe diferencigi la dialekton de Esperanto! :)

Ipernity-komentoj:

pandido
pandido diras:
!!! Ĝi nomiĝas Som' !!! :D mi havas videon kie estas ĝia nomo bone....do tuj post ekesto de la dialekto :D do ĉu mi montru ĝin kaj alšutu ĝin sur vizaĝlibro aŭ vi scias ke mi pravas :P :D :D :D :D
antaŭ 9 monatoj
Szabi
Szabi respondas:
Mi kredas, vi ne devas montri! Sed sen video eble ni nomus ĝin sor', do eble la tio jam evoluiĝis. :D
antaŭ 9 monatoj
Szabi
Szabi respondas:
Jes! Fakte mi eĉ partoprenis tiun ĉi prelegon de li, se mi bone memoras. Malgraŭ ĉi ĉio mi ne instruus/os la dialekton! :)
antaŭ 9 monatoj
Roĉjo H
Roĉjo H diras:
Éstâs érârö én lâ lâstâ pârtö, én lâ tríâ frâzö dé sübé. Kíé éstâs skríbítâ 'Hej homoj!' dévâs éstí 'Hej vomoj!' (aŭ 'Héj vömöj!'), jâ lâ hömöj éstâs âlpârölâtâj én tíü frâzö.

Kâj dé kíé vénâs lâ nömö Som'?
antaŭ 9 monatoj
Szabi
Szabi diras:
Si! Vi pravegas! Mi tuj korektos.

1. Pri via skribmaniero estas la problemo ke super ĉiuj vokaloj oni devas skribi ion sed oni ja povus uzi la simplajn sen-io-ajnajn vokalojn. Tiam la problemo estas nur ke oni ne povas diferencigi la oficialan kaj la soman Esperantojn.

2. Som'? Hm... mi pensas, ke ni simple demandis Vilté kiel tio nomiĝas, kaj ŝi tuj diris, ke tiel. Oni ŝin devus eble demandi! ;)
antaŭ 9 monatoj