2011-06-08

Miaj unuaj fulmlecionoj

Post mia long-daŭra alveno al Varsovio mi komencis esperantumi ankaŭ ĉi tie.

Pasintsemajne mi estis petita okazigi ion post la prelego pri Esperanto de Arek Zychewicz. Li faris ĉ. unu horon longan prezentadon pri Esperanto en la pola lingvo. Li menciis la plej gravajn informojn pri Esperanto kaj aldonis ĝiajn uzeblecojn kaj interesaĵojn pri kulturo, vojaĝado, literaturo, muziko, filmoj ktp.

Poste venis mia parto. Unue mi pensadis kion mi faru. Kion mi povas fari kiel hungaro kaj ne-reganto de la pola lingvo. Mi decidis fari fulmlecionon en Esperanto. En la biblioteko tio estis sufiĉe bona malgraŭ tio ke estis tro da esperantistoj kaj mia leciono tiel ne ŝajnis utila. Verdire tio eĉ bloketis min iom.

Sed hieraŭ kun spertoj kaj korektigitaĵoj mi reokazigis tiun fulmlecionon same post la prelego de Arek. Por prepariĝi multe helpis al mi la blogaĵo skribita de Katalin Kováts de edukado.net en ipernity kaj la Instruista Trejnado kiun mi partoprenas en Poznań.

La hieraŭa leciono okazis antaŭ 40 gimnazianoj. La leciono estis sukcesega. Ili aktiviĝis volis diri, demandi, reagi ktp... Tio vere donis al mi multe da ĝojo.

Ipernity-komentoj:

Viktoro
Viktoro diras:
Gratulon! Vi certe estas (kaj estos) bonega instruisto!
antaŭ 12 monatoj