2012-06-23

About Erasmus studies

"Desiderius Erasmus Roterodamus (October 28, 1466 (?) - July 12, 1536), known Erasmus of Rotterdam Dutch Renaissance humanist, Catholic priest, social critic, teacher, and theologian, [...] known as an opponent of dogmatism, who lived and worked in many places in Europe to expand his knowledge and gain new insights, and who left his fortune to the University of Basel in Switzerland." "The Erasmus Programme (EuRopean Community Action Scheme for the Mobility of University Students), a.k.a. Erasmus Project is a European Union (EU) student exchange programme established in 1987." - says Wikipedia.



Why did I write this here? Because I was on Erasmus Programme from September, 2011 to June, 2012. Basicly I am studiing Tourism and Catering in the University of Applied Sciences János Kodolányi (Kodolányi) in Székesfehérvár. It was nearly the middle of the fourth semester (I have six semesters of studies and a half of practice work) when I decided to go on Erasmus for the last study year. I think my place of studies in Hungary is a good institution so I could choose from many countries and universities to go to. There were many reasons which I had thought about when I had to choose, but I am going to mention just the reasons related to a student who goes on Erasmus. I chose Jósef Piłsudski University of Physical Education in Warsaw (AWF), in Poland.

"How many parties I had? Not so much." This is the question that I often meet when I am talking with someone from my age in general and the answer I give then. I am not a party-face, I do not like to do often these things, sometimes it's OK, but it was really far from the reasons which I used to decide whether to come. However I wanted to make my dreams real: (1) to live in an other country, (2) know its culture and mentality of people, to learn languages: (3) Polish and (4) make my English better and (5) to travel a lot.

(1) Life abroad
I realized that it's not hard to do. I have to do the same things I did in Székesfehérvár. Surely there are some language and culture problems I had to pass, but my mentors from the host university and my Polish friends always were ready to help me. Otherwise I don't like using the expression "language problem", because it is the main adventage of living abroad to defeat these exciting challanges.

(2) Culture and mentality
I loved reaching knowledge about other naition's mentality, to know things which seemed for me so unequivocal about every people but turned out clearly as a trait of a Hungarian student. To expect that the world works on the same way everywhere, or even if not everywhere but at least in Central Europe was wrong!

(3) Polish language
It's said that the Polish language is really hard: according to someone's opinion it is the hardest languages in the word, while others recognise it as the most difficult one of Europe after Hungarian. I can just state that you have to learn much to be able to speak it with its seven cases, three genders, often distinction between animate and inanimate, complex declination system of adjetives, two verbal aspects, some dozens of possible grammatical endings etc. I like learning languages and feeling the success. Teraz już trochę mówię po polsku i chcę kontynuować naukę.

(4) Higher level of English
You have to know that I had to study in English. Rarely in some places you also can study in the language of the country of your host institution (mainly in case of German and French language places). I firmly can tell that my English is much more better than before, even if I still make some mistakes. My skills to understand by hearing and reading is really high now which also my English language exam about economy and tourism in level B2 can testify.

(5) Travelling
Who know me those are aware of that I always prefered to use Esperanto to travel than Erasmus. I do it, because simply I didn't need to use Erasmus for it because of the many chances I have by Esperanto. But I know it's a a good time and place to take advantages for those who can't speak Esperanto. Though I participated a trip to Cracow which was organized by Iza (the main student mentor of AWF). It was near perfect!

Thanks for these things to everybody who helped me to have it. Let me mention from AWF Iza (the main student mentor), Basia (my mentor), Kasia Zera (a really nice person), Katarzyna Dzioban (the head of the field), Inga Maruszyńska (a cool teacher), and Johana (from the International Office) and some of my classmates: Dagmar from the Czech republic, Leticia from Portugal, Ersin, Neşe, Özge, and Reşat from Turkey.

I want to tell a bit also about things I am disappointed: flippancy...

Teachers:
  • Some of them hardly speak English. There even a teacher, who prefered to use French sometimes.
  • Some of them accepted that the things are not seriuos so they won't be too: light-minded plans of lessons, low level of testing, unsure dates of consultations and even lessons...
  • This semester I had a teacher who changed the requirement when and how she wanted
My classmates:
  • Even some students couln't speak English.
  • Many of them weren't on time (in spite of that every teacher and mentor said it many times that it was important)
  • When the requirements of a teacher was a bit higher (even lower than those ones in Kodolányi) some of the students revolted. I'm even now laughing at a phrase of a Turkish student I can remember: "I haven't done my homwork which I have had to, 'cause we have so much other obligations here, you now...". We had so little to do if I had not worked hard on many other things in the same time (other university, teaching etc.) I'm sure I'd have been bored very much.
  • Some of the students even haven't done the task they wanted to have before! (And the teacher easily accepted it).

First I didn't know whether it's about the Polish education system, about AWF or about Erasmus. Now I'm almost sure it's Erasmus... Is it what Desiderius Erasmus Roterodamus would like?

2012-06-17

Ipernity

Az ipernitys blogomat, amit 2009. július 18-a és 2011. augusztus 23-a között vezettem, áthelyezem ide az ottani kommentekkel együtt.

Mi transmetis de Ipernity miajn blogaĵojn ĉi tien aldoninte la tieajn komentojn. La blogon en ipernity mi verkadis de tempo al tempo inter la 18a de julio 2009 kaj la 23a de aŭgusto 2011.

I move my posts in ipernity here also with the comments. I edited the blog there between 18th July, 2009 and 23rd August, 2011.

2012-03-04

Sicilio/ Szicília

La tuta historio komenciĝis dum la Junulara E-Semajno en la urbo Gdańsk. La 30an de januaro, venis al mi Boris kaj Pierre, kaj demandis al mi ion ne-atenditan: "Ĉu vi volus instrui en Sicilio dum du monatoj?"

La unuaj tagoj de januaro pasis tiel, ke mi kontaktis la universitaton en Varsovio. Kun kelkaj aldonaj farendaj taskoj, mi ricevis liberigon de tiuj kelkaj lecionoj, kiujn mi ankoraŭ devintus viziti. Multe da dankoj al la ĉefmentoro de la Erasmus-studentoj, al Iza Pałygiewicz pro helpi min!

Tiel okazis, ke la 6an de januaro mi forflugis al Sicilio. Mi devis ŝanĝi aviadilon en la flughaveno Milano-Bergamo, kiun ankoraŭ sufiĉe multe mi renkontis.

Kiam mi alvenis, mi renkontiĝis kun Bruĉjo Kasini, kiu tuj taskis min. La tasko estis veturigi nin per aŭtomobilo prunteprenita de la proksima flughaveno Birgi (Trapani) al la urbo, kie miaj postaj du monatoj pasis, al la urbo Mazara del Vallo. La aŭton mi havis dum unu semajno. Ĝi estis bela, bona kaj por mi oportuna aŭto. Ĝi estis Fiat 500! Ĝi estis tre ankaŭ tre saĝa, ekzemple ĝi montris kiam mi devis ŝanĝi rapidumon. Tio eĉ utilis, kiam mi kaj Bruĉjo veturis ekskursi al la urbo Erice (en la Sicilia lingvo oni eldiras kiel Eriŝe, kaj ne Eriĉe), kiu situas sur monto; en Hungario mi simple ne bezonis scii kiel trakti la rapidumilon, kaj pro tio verdire, mi ne memoris. Krome, mi ne ŝatas stiri, kaj mi ne havas aŭton, do por mi ĝenerale tio ne estis tiel bezonata scio.

Dum la unua semajno mi kaj Bruĉjo renkontis la direktorojn de preskaŭ ĉiu lernejo por propagandi Esperanton kaj interkonsenti pri Esperanto-kursoj tie, ni instalis ekspozicion en la Palaco de Leĉrespekto (konstruaĵo prenita de la mafio kaj reutiligita por asocioj, ankaŭ por asocio de Esperanto), kaj serĉis apartamenton por la volontuloj de la nova Centro por Esperanto kaj Interkulturo (CEI).

Depost la unua semajno ĝis la lasta, mia tasko estis prizorgi la apartamenton, respondi la retmesaĝojn alvenantajn al la retadreso de CEI, kaj instrui de lundo ĝis sabato (kelkfoje ankaŭ posttagmeze), en sep lernejoj, por 23 klasoj, por pli ol 400 lernantoj!

Ĉiun semajnon alvenis iu por unu semajno. Post Bruĉjo venis Ugo, kiu helpis pri kunordigado de la vizitantoj de la ekspozicio kaj pri la okazigo de E-lecionoj. Poste venis Davide Astori, kiu okazigis prelegon al la lokanoj. Li estas lingvisto el la urbo Parma, kun kiu mi multe parolis kaj pri lingvistikaj temoj kaj pri aliaj. Mi ĝojas lin ekkoni. Mi povas danki lin pro multaj aferoj, sed ĉefe pro tio, ke li formis konkretan, realan bildon per siaj rimarkoj pri la Mazara vivo en la kapoj de la estraranoj de la Itala Esperanto-Federacio (FEI). La sekvan semajnon mi devis veturi al la urbo Poznań, al Pollando, por partopreni la sekvan sesion de la Interlingvistikaj Studoj. En la komenco kaj en la fino de tiu semajno, mi havis la ŝancon renkonti Konstantin. Li estas ruso, loĝanta en Pollando. Dank' al li, mi havas fotojn pri mi en Sicilio. :) Mi ĝenerale ne estas tro fotema. Tiom pli ne tro sinfotema. Poste mi revenis kun Paweł, kun kiu ni pasigis tre bonan semajnon en Sicilio. Ni iom emfazis la turismumadon en Mazara. Ni vizitis la muzeon de la dancanta Satiro. Vi devas scii, ke tiu, kiu iras al Mazara, aŭtomate allogiĝas por viziti ĝin. Ĉie en la urbo oni renkontas ĝian foton aŭ ĝian nomon. Ankaŭ ĝia historio estas intereseta. La sekvan semajnon alvenis Márta Kovács el Hungario, kiu estas unu el miaj plej unuaj personoj konataj pro Esperanto. Ŝi instruis min en mia unua Esperanto-aranĝo en Somera Esperanto-Studado 2009. La tempo kun ŝi tre bone pasis, ni ekskursis, kuiris, multe ridis kune. Ŝi venis por esti la sekva volontulo en Mazara. Ekde tiam laboras tie du volontuloj samtempe. Estis bone labori kun ŝi, kun tiu persono, kiu antaŭ kelkaj jaroj ankoraŭ min instruis. Mi ekkonis tie ankaŭ la unusolan esperantiston de la urbo. Li nomiĝas David Paleino. Kiel mi poste eksciis, lia nomo havas historion kaj signfon, sed bedaŭrinde la esperantan nomon, mi ne konas, nur la hungaran: Borjúpázsit Dávid. :) Li estas juna dentisto, tre helpema kaj simpatia junulo. Sen lia helpo mi certe ne sukcesintus fari kelkajn gravajn aferojn.

Mi volas iom rakonti ankaŭ pri la kultura ŝoketo, kiun mi travivis tie:
Estas tre forta religiemeco en Sicilio. En ĉiuj vendejoj mi vidis grandajn krucojn, grandajn fotojn, bildojn aŭ pentraĵojn kun Sankta Maria.
La homoj parolas tre laŭte, eĉ samptempe: iu devas regi la situacion, kaj la alia subiĝu! Se ambaŭ volas esti la regantoj, tiam ili pli kaj pli laŭtiĝas kaj pli kaj pli multe parolas samtempe.
Oni ankaŭ multe gestis. Mi ellernis eĉ novajn gestojn, ekzemple la geston de bongusteco. :) Pro tio, ni ankoraŭ multe ridis kun Márta. :) Eble tiun sperton mi povos utiligi al mia studobjekto Komunikado por Poznań. ;)
La sekva ero por ke la ŝoketo realiĝu estis tio, ke oni tie ne povas trafiki. Almenaŭ ne laŭ la kriterioj ekkonitaj de mi en Hungario kaj Pollando. La ŝoforoj stiras kiel ili pensas kaj volas, ili obeas neniun regulon. Ankaŭ la piedirantojn oni ne kompatu. Ili same ne atentas pri io ajn. Ekzemple ili trankvile haltas en la mezo de la vojo por ĉirkaŭrigardadi. Interese, ke kiam mi ŝoforis mi multe nervoziĝis pro la piedirantoj, sed la lokaj aŭtostirantoj tute ne. Cetere okazis al mia parkanta aŭto akcidento eĉ dum tiu unu semajno! Iu frapis per sia aŭto mian. Ĉio solviĝis, ĉar mi vidis la okazaĵon kaj tuj vokis telefone Bruĉjon por veni helpi.
En la urbo apenaŭ troviĝas biciklantoj, biciklaj vojoj tute ne estas kaj apenaŭ biciklujoj.
La polico apenaŭ agas. Tion oni povas diri ankaŭ laŭ la historioj de David. Li rakontis, ke lin oni prirabis kvinfoje nur dum siaj studoj kaj li eĉ estis vidanto de prirabo. La polico, malgraŭ voko, neniam faris ion ajn.

Fine mi alvenis hejmen al Varsovio. Sicilio estas belega loko, certe vizitinda. Esti en Sicilio estis bonega sperto, sed sufiĉis. Al mia vivo la estado tie donis gravan sperton, kiu estos direktigilo pri kelkaj aferoj: infanojn instrui ne tute estas mia deziraĵo. Mi tre ĝojas, ke mi mem eksciis: mi ŝatas instrui pro tio, ĉar mi ĝuas transdoni mian scion pri ŝatata temo al interesiĝanta, atentema publiko.

(Ligiloj al la fotaroj de Márta sube)


Minden Gdańskban kezdődött a Junulara E-Semajnón (Ifjúsági E-Hét). Január 30-án odajött hozzám Boris és Pierre, és megkérdezték, hogy nem akarok-e Szicílián tanítani két hónapig.

Így január első napjai azzal teltek el, hogy az itteni egyetemmel megbeszéltem a dolgot. El kellett vállalnom néhány plusz beadandó feladatot, de végül sikerült elérnem, hogy az egyetem jóváhagyja az utamat. Sokat köszönhetek Iza Pałygiewicznek, az Erasmusosok helyi főmentorának!

Így esett meg, hogy január 6-án elrepültem Sziciliára! Milano-Bergamoban kellett repülőgépet váltanom. Itt még többször megfordultam, volt, hogy egyedül, volt, hogy Pawełlel, volt, hogy egy órát vártam itt, volt, hogy egy egész éjszakát.

Amikor megérkeztem végre Szicíliára, találkoztam Bruĉjo Kasinivel, aki azonnal kiosztotta nekem az első feladatot: át kellett vennem egy kocsit a Europecartól, és elvinni magunkat Birgiből a reptérről oda, ahol a következő két hónapot töltöttem, Mazara del Valloba. Az autó egy hétig volt nálam. Szép, jó és számomra a legmegfelelőbb kocsi volt, egy Fiat 500-as! Okos kis jószág volt, például mutatta mikor váltsak sebességet. Ez jól is jött, amikor Bruĉjoval elmentünk kirándulni Ericébe (szicíliai nyelven Erisének ejtik, az olasz Ericsével ellentétben). A város egy magas, meredek hegyen található. Magyarországon egyszerűen nem volt arra szükségem, hogy megjegyezzem mit is mondott az oktató az autóiskolában arról, hogy hogyan váltsunk sebességet hegynek föl, és hegynek le. Egyébént vezetni sem szeretek, kocsim sincs, számomra ez felesleges információ lett volna, és csak a helyet foglalta volna a fejemben.

Az első héten én és Bruĉjo találkoztunk a város valamennyi iskolájának igazgatójával azért, hogy terjesszük az eszperantót, és időpontot egyeztessünk velük az Ő intézmányükben tartandó eszperantó órákról. Feladatom volt még akkor az is, hogy az eszperantó kiállítást felállítsuk a Törvénytisztelés Palotájában. Ezt az épületet a maffiától kobozták el, és a város szervezeteinek ajándékozták. Egy irodát az új Centro por Esperanto kaj Interkulturo (Eszperantó és a népek közötti kultúra központja) is kapott.   A héten lakásokat is néztük, ahol a következő hetekben éltem.

Az első hét utántól egészen az utolsóig, feladatom volt a lakásfentartás, a központ e-mailjeinek megválaszolása és a tanítás. A legtöbb időmet persze a tanítás töltötte ki: hétfőtől szombatig (olykor délután is), összesen hét iskolában, mintegy huszonhárom osztálynak, azaz több mint négyszáz gyereknek kellett eszperantót tanítanom!

Sosem voltam egyedül, minden héten valaki meglátogatott. Bruĉjo után, Ugo jött, aki főleg olasz nyelvtudásával segített. A követkető látogató a lakásban Davide Astori volt, aki előadást tartott az Eszperantóról a helyieknek. Ő nyelvész Parmából. Sokat beszélgettünk nyelvészeti témákról, és másokról is. Örülök, hogy megismertem. Sok mindent köszönhetek neki, de főeg azt, hogy felvilágosította az Olasz Eszperantó Föderációt a mazarai helyzetről. A rákövetkező hetet Poznańban töltöttem, ahol részt vettem a Interlingvisztika szak következő előadás- és vizsgasorozatán. A hét elején s végén találkoztam Konsztantinnal Szicílián. Ő orosz, de Lengyelországban él. Neki azt köszönhetem, hogy született rólam néhány kép Szicílián, hisz' én annyira nem szeretek fényképezni, főleg ha magamról van szó. Poznańból Pawełlel jöttem vissza. Egy hetet töltöttünk ott együtt, főleg a turizmusra helyezve a hangsúlyt.  Megnéztük többek között a tancoló szatír múzeumát, amit mindenkinek meg kell néznie, aki ellátogat Mazara del Valloba. A városban nem nehéz a nevével, vagy olykor a portréjával is találkozni. A város eköré építi a turizmusát. Na, és persze mostantól az Eszperantó köré is. Az együtt töltött hét után megérkezett Kovács Márta Magyarországról. Nagyon örültem neki, hogy ő lesz mellettem a másik önkéntes. 2009 óta ismerem, amikoris részt vettem az első eszperantó rendezvényemen. Ott még ő volt a tanárom. És micsoda sorsfordulat; most együtt taníthattam vele! Megismertem a város egyetlen eszperantistáját is, egy fogorvost, David Paleinót. Mint kiderült, magyarul a neve: Borjúpázsit Dávid. :)  Nagyon segítőkész és szimpatikus. A segítsége nélkül, biztosan nem tudtam volna néhány dolgot elintézni.

Arról is szeretnék néhány szót írni, hogy milyen tapasztalatokat szereztem a kultúra másságából fakadóan:
A szicíliaiak erősen vallásosak; minden házban és boltban nagy kereszteket és Szűz Máriákat lehet látni.
Az emberek nagyon hangosan beszélnek, szinte már ordítanak, egymás szavába is belevágnak. Úgy néz ki, mintha az általános szabály az lenne: valakinek uralni kell a szituációt a két fél közül, a másik pedig hódoljon be! Ha egyikük sem szeretne behódolni, akkor egyre hangosabban beszélnek egymás szavába vágva.
Az ottaniak nagyon sokat gesztikulálnak. Új gesztusokat is tanultam, például meg tudom mutatni azt, hogy valami jóízű. Épp emiatt a gesztus miatt Mártával sokszor elnevettük magunkat. :) Szerintem néhány tapasztalatom a házidolgozatom alapjául fog szolgálni, amit a Kommunikáció tantárgyra kell írnom Poznańban. :)
A következő dolog, ami rátett a tűzre, az volt, hogy az emberek egyszerűen nem tudnak közlekedni, legalábbis nem azok a szamélyok szerint, amit én Magyarországon megtanultam. A vezető úgy vezet, ahogy kedve és akarata diktálja, semmilyen szabályt nem követve. A gyalogosokat sem kell sajnálni. Ők sem figyelnek semmire. Például nyugodtan megállnak az út közepén beszélgetni, szétnézni. Az is feltűnt, hogy egy hétig, amikor én vezettem, mindig felidegesítettek a gyalogosok, viszont a helyi sofőrök fütyülnek rájuk. Megvárják nyugodtan amíg a gyalogos kedve úgy tartja, hogy mostmár lemegy az útról. Egyébként az egy hét alatt nekimentek a parkolóban szabályosan álló kocsimnak. Semmi rossz következmény nem lett belőle, elrendezték a biztosítók.
A városban alig van bicikli, bicikliút egyáltalán nincs, és biciklitároló is alig.
A rendőrség semmit nem tesz. Ezt az észrevételemet David történetei is igazolják. Ő azt mesélte, hogy csak a tanulmányai alatt ötször kirabolták, és egyszer szemtanú volt. Rendőrséget mindig hívtak, de sosem jöttek ki, még a tett helyszínére sem.

Nagyon örülök neki, hogy elmentem Szicíliára, gyönyörű hely, mindenkinek látnia kéne. A "nyaralásból" viszont elég is volt. Egy fontos tapasztalatot szereztem, ami az életemben egy alapkövet fektetett le: nagyon szeretek tanítani, de nem amiatt, mert a tanulók kedvesek, barátkozók vagy aranyosak, hanem mert átadhatom a tudásomat olyanoknak, akiket érdekel az, amit közvetítek.

Márta képei, amit a közösen eltöltött két hét alatt készített:

Mazara:
https://picasaweb.google.com/113514522016974354561/Mazara1?authuser=0&authkey=Gv1sRgCKPTs_S57uCG5gE&feat=directlink

Palermo:
https://picasaweb.google.com/lh/sredir?uname=113514522016974354561&target=ALBUM&id=5711640665135017393&authkey=Gv1sRgCISPs9HO9Z-4Fw&feat=email

2011-08-23

Sor'/ Som' - dialekto de Esperanto

Unue mi volas diri al ĉiuj legantoj ke temas pri ŝerca ekestaĵo kiu multege amuzis la partoprenantojn de JER kaj poste de IJS. Ĝi simple ekestis dum amika parolado, ne temas pri sciencaĵo aŭ faka afero.

Dum JER 2011 ekestis dialekto de Esperanto. Ĝi estas eltrovita de Vilté. Tiam tiu estis parolata de tri homoj. Sed dum IJS 2011 ĝi ege disvastiĝis. Fakte temas pri amuzaĵo. La dialekto de Esperanto, som'.


1. Unue la sekvaj sonoj diferencas de Esperanto:

a - litero inter la Esperantaj a kaj o
e - litero inter e kaj i
i - litero i, sed kun altega voĉo
o - diftongo kunmetita de la literoj Esperante e kaj germana/ hungara ö,ő/ franca eu ktp... (ĝi funkcias kiel unu silabo)
u - germana ü, hungara ü,ű, franca u ktp...

(la duonvokalo ŭ estas sama kiel en Esperanto)

Dum IJS plievoluis la dialekto (ja oni tie ekuzis denove).


2. Ekestis vokativo kaj malvokativo. Ili estiĝis pro Bálint. ;)

Vokativo estas voka formo de iu vorto (ĝenerala nomo). Oni uzas tion por alparoli iun.

La reguloj:
  • kiam la unua sono de la alparolato komenciĝas per konsonanto kaj tiu ne estas v, tiam la unua sono ŝanĝiĝas al v. Ekz- e: Venu Johano - Venu Vohano!
  • kiam la unua sono estas vokalo, tiam v antaŭeniras ĝin. Ekz-e: Venu Edita - Venu Vedita!
  • kiam la unua litero de la alparolato estas v, tiam la unua litero ŝanĝiĝas al la unua sono de la alparolanto. Ekzemple se mi nomiĝas Adamo kaj mi vokas Viktoron, mi diras: Aiktoro!
  • kiam la unua litero de la alparolato kaj de la alparolanto estas v, tiam la litero v en la nomo de la alparolato malaperas. Ekz-e se mi estas Viktoro kaj mi vokas Veronika, mi diras: Eronika!

Ni povas ekvidi ke la signo de la Vokativo ne hazarde estas V.


3. La tria parto de la dialekto nomiĝas: Malvokativo

Oni uzu malvokativon kiam oni volas ke iu malvenu, do foriru.

La regulo:
Oni ĉiam aldonu la sonon m al la fino!

Ekzemploj: Bálint - Bálintm; Szabi - Szabim; Viktoria - Viktoriam; Adam - Adamm; Johano - Johanom

Aldonaĵo: Fakte la malvokativo preskaŭ neniam estis uzata serioze. Ja temas pri malĝentila afero.


Ekzemploj (ankoraŭ per Esperanta skribo ;)

Provu diri: Saluton! Hej vomoj! bone!

Igu la nomojn vok- kaj malvokformaj: Vilté, Bálint, Edit, Adamo, Viktoro!

Mi ege atendas opiniojn kiel oni povus skribe diferencigi la dialekton de Esperanto! :)

Ipernity-komentoj:

pandido
pandido diras:
!!! Ĝi nomiĝas Som' !!! :D mi havas videon kie estas ĝia nomo bone....do tuj post ekesto de la dialekto :D do ĉu mi montru ĝin kaj alšutu ĝin sur vizaĝlibro aŭ vi scias ke mi pravas :P :D :D :D :D
antaŭ 9 monatoj
Szabi
Szabi respondas:
Mi kredas, vi ne devas montri! Sed sen video eble ni nomus ĝin sor', do eble la tio jam evoluiĝis. :D
antaŭ 9 monatoj
Szabi
Szabi respondas:
Jes! Fakte mi eĉ partoprenis tiun ĉi prelegon de li, se mi bone memoras. Malgraŭ ĉi ĉio mi ne instruus/os la dialekton! :)
antaŭ 9 monatoj
Roĉjo H
Roĉjo H diras:
Éstâs érârö én lâ lâstâ pârtö, én lâ tríâ frâzö dé sübé. Kíé éstâs skríbítâ 'Hej homoj!' dévâs éstí 'Hej vomoj!' (aŭ 'Héj vömöj!'), jâ lâ hömöj éstâs âlpârölâtâj én tíü frâzö.

Kâj dé kíé vénâs lâ nömö Som'?
antaŭ 9 monatoj
Szabi
Szabi diras:
Si! Vi pravegas! Mi tuj korektos.

1. Pri via skribmaniero estas la problemo ke super ĉiuj vokaloj oni devas skribi ion sed oni ja povus uzi la simplajn sen-io-ajnajn vokalojn. Tiam la problemo estas nur ke oni ne povas diferencigi la oficialan kaj la soman Esperantojn.

2. Som'? Hm... mi pensas, ke ni simple demandis Vilté kiel tio nomiĝas, kaj ŝi tuj diris, ke tiel. Oni ŝin devus eble demandi! ;)
antaŭ 9 monatoj

2011-06-08

Miaj unuaj fulmlecionoj

Post mia long-daŭra alveno al Varsovio mi komencis esperantumi ankaŭ ĉi tie.

Pasintsemajne mi estis petita okazigi ion post la prelego pri Esperanto de Arek Zychewicz. Li faris ĉ. unu horon longan prezentadon pri Esperanto en la pola lingvo. Li menciis la plej gravajn informojn pri Esperanto kaj aldonis ĝiajn uzeblecojn kaj interesaĵojn pri kulturo, vojaĝado, literaturo, muziko, filmoj ktp.

Poste venis mia parto. Unue mi pensadis kion mi faru. Kion mi povas fari kiel hungaro kaj ne-reganto de la pola lingvo. Mi decidis fari fulmlecionon en Esperanto. En la biblioteko tio estis sufiĉe bona malgraŭ tio ke estis tro da esperantistoj kaj mia leciono tiel ne ŝajnis utila. Verdire tio eĉ bloketis min iom.

Sed hieraŭ kun spertoj kaj korektigitaĵoj mi reokazigis tiun fulmlecionon same post la prelego de Arek. Por prepariĝi multe helpis al mi la blogaĵo skribita de Katalin Kováts de edukado.net en ipernity kaj la Instruista Trejnado kiun mi partoprenas en Poznań.

La hieraŭa leciono okazis antaŭ 40 gimnazianoj. La leciono estis sukcesega. Ili aktiviĝis volis diri, demandi, reagi ktp... Tio vere donis al mi multe da ĝojo.

Ipernity-komentoj:

Viktoro
Viktoro diras:
Gratulon! Vi certe estas (kaj estos) bonega instruisto!
antaŭ 12 monatoj

2010-10-27

Helpu al mi... kio pri "ek-"?

Kun brazila esperantista amiko mi interparolis, kaj li diris: "Mi konis tiun hungarinon, kiam mi estis en Eŭropo." Mi respondis: "Vi ne konis, vi ankaŭ nun konas, ĉu ne? Ja vi tiam ekkonis ŝin."

Kaj li ne komprenis kial mi uzas: "ek-"

Por mi, kiel hungaro tiu "ek" estas komprenebla. Kiam li estis en Eŭropo, li ekkonis ŝin. Li komencis koni ŝin tiam, kaj li konas ŝin ankaŭ nun. Kiam vi ekkonas iun, poste vi ĉiam konas lin aŭ ŝin. Ĉu ne?

La hungaraj esperantaj lernolibroj ĉi tiel instruas la afikson.

Tamen la brazila amiko diris, ke li demandis la akademion, kaj ili diris ke ĝi estas hungarismo, kaj ni devus diri: Li konis ŝin kiam li estis en Eŭropo.

Mi kontrolis la signifon de "ek-" ankaŭ en la Plena Manlibro de Esperanto. Ĝi skribas: “komenco de ago, subita ago”. Sed inter la ekzemploj ne estas tie la vorto ekkoni.

PIV skribas por "koni": Memori, ke vi jam aŭdis, vidis legis ion. Kaj por ekkoni: iĝi konanta - ekzemple: mi ekkonis antaŭ longe iun malriĉan virinon.

Laŭ PIV ĝi ne estas hungarismo, ĉu?

Ipernity-komentoj:

Viktoro
Viktoro diras:
Laŭ mi ankaŭ ne estas hungarismo.
Se oni diras "Kiam mi vojaĝis al Eŭropo mi konis ŝin" povus signifi "mi jam konis ŝin", do, "ekkoni" ne ŝajnas esti superflua.
antaŭ 19 monatoj
Szabi
Szabi diras:
Bone, ankaŭ mi pli kaj pli pensas tion.
antaŭ 19 monatoj
V I Z I   László*
V I Z I László* diras:
Ke "ekkoni" estus hungarismo, estas simpla stultaĵo, eĉ se tion estus dirinta akademiano. La verbo "koni" havas daŭran aspekton kaj laŭ PIV-a klarigo, kaj laŭ PG. Por indiki komencan aspekton "ek-" estas nepre bezonata.

La brazila amiko verŝajne miskomprenis ion.
antaŭ 19 monatoj
Szabi
Szabi diras:
Dankon!
antaŭ 19 monatoj
V I Z I   László*
V I Z I László* respondas:
Ĉe tiaj duboj (kvankam ne cent procenta metodo) serĉu la koncernan vorton/esprimon per Google, kaj trarigardu: ĉu la trovitaj pecoj devenas el seriozaj fontoj (do el famaj gazetoj, verkoj, asocioj)? Se multaj jes, la vorto/esprimo tre verŝajne estas ĝusta. Provu tion koncerne "ekkonis", kaj vi vidos.
antaŭ 19 monatoj
Helena Tylipska
Helena Tylipska diras:
Szabi, vi pensas bone, kiam oni ekkonas iun, konas por ĉiam, maksimume oni povas rekoni post multaj jaroj, ĉar la personoj ŝanĝiĝas.

2010-10-23

Carmina Burana

Mi tre ŝatas ĉi tiun muzikon. :) Ĝis hodiaŭ mi ne konis la signifon de la teksto kaj nun ekkoninte ĝin mi surpriziĝis, ke ĝi estas terura! Teman mi arttradukis ĝin (aŭ provis bone arttraduki) la plej konatan parton (helpe de la angla, hungara kaj latina versioj):



Carmina burana

Ho Fortuno
kiel Luno
via stat’ varieblas
ĉiam kreskas
aŭ malkreskas
vivo abomenegas
tie kviet’
kaj malkviet’
mense kune kun ludem’
mizeregec’
kaj la potenc’
foriĝas kiel frostem’

Sors’ monstreca
kaj malplena
rondo rotacianta
stat’ malica
esper’ vana
fine neniiĝanta
tute ombra,
vualeska,
ankoraŭ lumas al mi
nun dum ludo
kun dorsnudo
punon pene portas vi

Sors’ pri sano
kaj virtuo
estas nun jam kontraŭ mi
afekcite
difektite
mi subjugitas de ĝi.
Do ĉi-hore
ne malfrue
pulso devos reiĝi
ĉar pro Sorto
eĉ fortulo
kun mi emos ploregi!


Ipernity-komentoj:



Paŭlo Silas
Paŭlo Silas diras:
Mi ankaŭ ŝatas tiun muzikon. Mi ĉiam aŭskultis ĝin en filmoj sed mi ne konis ĝin. Poste mi serĉis en la interreto kaj mi "malkovris ĝin". Ankaŭ ekzistas video kun esperantaj subtitoloj.http://www.youtube.com/watch?v=U5taotZSDBU
antaŭ 19 monatoj
Szabi
Szabi diras:
Jes, dankon. Ĝi ne estas arta traduko. Pro tio mi decidis traduki ĝin arte.
antaŭ 19 monatoj
Helena Tylipska
Helena Tylipska diras:
Ankaŭ mi ŝatas ĝin. la muziko estas bela , ĝi estas de anonimaj simplaj mezepokaj voj-kantantoj.
ofte satira, bazata sur religiaj motivoj. Tial la vortoj estas strangaj, kaj vulgaraj (popolaj) La nomo ĝusta estas "Carmine Burana"
antaŭ 18 monatoj
Szabi
Szabi diras:
Jes, pripensiga muziko.

CarminE? Ĉu vi diras ke tio estas la ĝusta nomo?
antaŭ 17 monatoj
Helena Tylipska
Helena Tylipska diras:
En Italio la teksto estas konata, kiel "Carmine Burana", tamen mi kontrolis en Vikipedio kaj ekzistas ankaŭ "Carmina Burana", do verŝajne estas validaj ambaŭaj titoloj, mi neniam aŭdis ĝin, nek vidis skribitan ĉimaniere.
antaŭ 16 monatoj