2009-07-18

Somera Esperanto-Studado

Mi ĵus alvenis hejmen de la ĉi-jare organizinta Somera Esperanto-Studado. Irante hejmen ni nun ne misvojaĝis, malkiel kiam mi kaj Mielo estis veturantaj tien. Mielo estas hungara virino kiu antaŭ ol ekiri al SES telefonis al mi trovinte min en la listo de aliĝintoj kaj demandis ĉu ni ne volas iri kune. Mi elkore akceptis la inviton. Mi ĝojas ke mi faris tiel.

Tio ĉi estis mia unua esperanta renkontiĝo! Ĝi estis tre bona! Laŭ mi, ĉiuj esperantistoj devus iri al iu renkontiĝo por renkonti amikecon, amon, feliĉecon, ridojn, senplurecon, diskutojn, amuziĝon, kaj multe pli!

La sekvaj vortoj povas karakterizi plej bone la semajnon: ĵonglori, bierumi, stratetumi, skrablumi, "dancu kune! dancu plu", "majtaj", sacré coeur, malaperis, bufedo, flirti ...ktp...  :) Kiompreneble tiujn komprenas nur tiuj, kun kiuj mi kunestis.

Mi eĉ povas deklari, ke mi jam havas esperantistajn amikojn el la tuta mondo. Mi menciu nur ekz-e Ĉaĥion, Francion aŭ Slovakion...

Kaj ankaŭ estas tre grave, ke mi multe lernis pri Esperanto. Ne nur novajn vortojn, sed ankaŭ gramatikon en la grupo havanta la plej altan lingvan nivelon. En la grupo de Márta Kovács. Min ĝojigas ankaŭ ke la akiro de la spertoj venis ne el libro aŭ per interreto, sed kun amikoj en la VERA vivo.

Ipernity-komentoj:


Andy Անդրանիկ
Andy Անդրանիկ diras:
Leganti vian sperton pri via unua renkontiĝo mi memoras pri mia unua en decembro 2004. Ankaŭ mi sentis tion same kiel vi.
Ĉu vi lernis esperanton per ''Lernu!'' ?
antaŭ 2 jaroj konstanta ligilo | respondi | viŝi )
Szabi
Szabi diras:
Eble multaj homoj sentis tiel, kiel mi. Mi lernis Esperanton ne per "Lernu", sed per interreta kurso.
antaŭ 2 jaroj
Mielo
Mielo diras:
Nu, mi pensas ke ni ne vidas nian "etan" misvojaĝon en Bratislavo ni voĵaĝis ankaŭ tien tute bone. Ĉu ne ? :-) Kaj estas interese, sed voĵaĝante hejmen ankaŭ mi ne misvojaĝis.

Mi konsentas Szabi, ĉiuj esperantistoj devus provi pasi kelkajn tagon en "Esperanto" medio. Kiam mi alvenis hejme, mi ofte respondis Esperante kiam oni demandis min.
antaŭ 2 jaroj
Szabi
Szabi diras:
Se ni ne misvojaĝintus, ni ne vidintus la plej gravajn vedindaĵojn de Bratislavo :D.

Cetere mi ne respondis esperante, sed mi ĝenerale salutis aliajn per "Saluton!"
antaŭ 2 jaroj 
Szabi modifis tiun ĉi komenton antaŭ 2 jaroj.
Mielo
Mielo respondas:
Mi regule diras "jes". Anstataŭ la "igen" :-)
antaŭ 2 jaroj
Viktoro
Viktoro diras:
Kaj mi, parolante la katalunan, ĉiam diras "ĉu ne?"
antaŭ 2 jaroj
Szabi
Szabi diras:
Hmm... kio okazintus se ni pasintus unu monaton en Slovakio?!! :)
antaŭ 2 jaroj
Viktoro
Viktoro diras:
Eble ni parolintus slovake, ĉu ne?
Zeny sú pekné.
antaŭ 2 jaroj
Szabi
Szabi diras:
Jes jes, do ony sú pekné!
antaŭ 2 jaroj
Mielo
Mielo diras:
Prepácstye, potrebujem pomoc !

Se mi legas ofte viajn slovakajn interparolojn :-)

Mia preferata slovaka vorto estas la "pongyelok" kio signifas: lundo.
antaŭ 2 jaroj
Szabi
Szabi diras:
Miaj preferataj vortoj estas: večera, obed, mačka, pohár, tanier ... :)
antaŭ 2 jaroj
Mielo
Mielo respondas:
Ĉu tanier ? :-)) Mi estas scivolema kiu prononcus ĝin kiel "tányér".
antaŭ 2 jaroj
Szabi
Szabi diras:
Se vi ĉeestintus la slovakajn kursojn vi nun scius. :) Do mi kaj Viktoro scias. La litero no antaŭ i aŭ e iĝas mola, do iĝas njo. La akcento estas ĉiam sur la unua silabo. Do ĝin devas diri (hunarskribe): tányjér
antaŭ 2 jaroj
Viktoro
Viktoro diras:
Mia preferata slovaka vorto estas: zmrzlina (se mi ne mistajpis ĝin).
Ĝi signifas "glaciaĵo"-n.
antaŭ 2 jaroj
Mielo
Mielo respondas:
Ĉu vi povas prononci ĝin ?
antaŭ 2 jaroj
Szabi
Szabi diras:
La vorto zmrzlina karakterizas mian nunan slovakan lingvoscion en mia cerbo: ĥaosa
antaŭ 2 jaroj