2009-08-21

La 20a de aŭgusto

La 20an de aŭgusto, 2009 estis la 1009a naskiĝtago de Hungario. Tutlande estis festoj, koncertoj kaj fajroludoj kiel en ĉiu jaro.

En Budapeŝto ĉiam estas granda fajroludo. Nun sur la Danubo inter du pontoj estis konstruita longa boatponto de sur kiuj, oni ekirigis la fajroludojn. Ĝi estis la unua fojo tutmonde kiam oni konstruis boatponton sur riveron por fajroludi. Simila estis unufoje en Velencio kaj unufoje en alia granda urbo, sed ili estis nur sur lagoj. Tiu ĉi kurioza vidindaĵo estis bonega. Se iu veturadintus tra Hungario, li aŭ ŝi ĉie povintus vidi fajroludojn.




Ipernity-komentoj:


Coleen Almanini
Coleen Almanini diras:
belega video, jes ! ^^
antaŭ 2 jaroj konstanta ligilo | respondi | traduki | viŝi )
Szabi
Szabi diras:
Jes vere belega! Ĝi estis videbla hieraŭ!
antaŭ 2 jaroj
Pastoro
Pastoro diras:
Ĉu vi scias kiu muziko aŭdeblas ĉe la komenco de la filmeto dum la piroteknikaĵo?
antaŭ 2 jaroj
Szabi
Szabi diras:
Bedaŭrinde ne, tamen ĝi ankaŭ estas bela.
antaŭ 2 jaroj
Jose
Jose diras:
Felica aniversario nacionala!
antaŭ 2 jaroj

La Sekreto

Ekzistas libro kaj jam ankaŭ dokumenta filmo, kiu temas pri la krea forto de la pensoj. Laŭ ĝi, se oni pensadas pozitive, oni ĉiam povas akiri siajn dezirataĵojn. Se ĝi okazas kontraŭe, ankaŭ la rezulto estos mala.

Mi pensas ke ĝi povas esti vera. Vidu: Se oni kopodas esti feliĉa, rideti ktp. tiam oni havas bonajn pensojn en la kapo kaj vidas la aferojn pozitive. Oni havas tempon (ĉar lian aŭ ŝian tempon ne okupas la problemoj) kaj humoron okupiĝi pri tio, kion oni ŝatas. Se oni okupiĝas pri ĉi tiuj aferoj, oni proksimiĝas realigi siajn dezirataĵojn.

Kaj ĝi estas vera ankaŭ kontraŭe. Se oni pensadas negative, oni iĝas nervoza kaj pro tio oni iĝas malfeliĉa. Se oni estas nervoza kaj ĉagrenita, oni estas malfeliĉa kaj maltrankvila, oni ne plu povas okupiĝi kaj koncentriĝi pri la ŝataĵoj, ĉar oni ĉiam pensadas pri tio, kiel solvi la problemojn, kiel pagi la impostojn ktp…

Ĝi estas bona libro kaj interesa filmo kun malgrandaj troigoj. :)

Do ĉiam estu optimisto! :)

Ipernity-komentoj:

ninoviktoro
ninoviktoro diras:
En la oka leciono de la kurso "Ana renkontas" aperas etan rakonteton kiu rilatas al tiu ĉi temo. Mi supozas ke vi jam konas ĝin. (la rakonteto pri la kamparano)
http://es.lernu.net/kursoj/ap2/teksto.php?parto=8
antaŭ 2 jaroj konstanta ligilo | respondi | viŝi )
Szabi
Szabi diras:
Dankon! Mi ankoraŭ ne konis ĝin.
antaŭ 2 jaroj
Viktoro
Viktoro diras:
Tio memorigis ŝercon al mi: estas viro, kiu falas ekde nubskrapaĵo, kiam estas meze de la vojo, najbarino de la dudeka etaĝo demandas al li "ĉu vi fartas bone?" kaj la falanta viro respondis pozitive "nuntempe jeeeees!"
antaŭ 2 jaroj
Szabi
Szabi diras:
Amuza afero! :) Sed tiu homo eble estas optimistego. Ankaŭ la troa optimismo ne ĉiam povas esti bona.
antaŭ 2 jaroj
Mielo
Mielo diras:
Estu ĉiam optimisma ! :-)
antaŭ 2 jaroj
Pastoro
Pastoro diras:
Ho! Mi ankaŭ konas brevan rakonton pri la optimismo: estas maljunulino kun nur tri haroj sur la kapo. Matene ŝi rigardiĝas per spegulo kaj ridetante diras: "nu, hodiaŭ mi kombiĝos tresa-stile". Alian tagon nur restas du haroj sur sia kapo kaj ridetante antaŭ la spegulo ŝi diras: "nu, hodiaŭ mi kombiĝos libraperta-stile". Iun matenon la maljunulo sin rigardas per la spegulo kaj trovas nur unu haron sur sia kapo kaj feliĉe diras: "nu, hodiaŭ mi kombiĝos ĉevalvosta-stile". Finfine la lasta haro de la virino defalas el la kapo. La maljunulo sin rigardas per la spegulo, redetas kaj diras feliĉe: "nu, hodiaŭ mi ne bezonas kombiĝi". Jes, Mielo pravas... Ni ĉiuj estu ĉiam optimismaj! :-) Elkoran saluton el Meksiko.
antaŭ 2 jaroj
Szabi
Szabi diras:
Bona historio por klarigi kio estas optimismo.
antaŭ 2 jaroj 
Szabi modifis tiun ĉi komenton antaŭ 2 jaroj.

2009-08-10

La plej longaj vortoj

Kio estas la plej longa vorto en via lingvo?

Hungare: megszentségteleníthetetlenségeskedéseitekért - ĝi pli-mapli signifas: pro tio, ĉar vi (pluralo) denove kondutas tiel, kvazaŭ vi disponus tiun econ, ke vin oni ne povas senigi de via sankta deveno.

Kaj kio estas la plej longa vorto en Esperanto? Ĉu iu scias ĝin?

Ipernity-komentoj:

Tjeri
Tjeri diras:
Ĉu estas limo, kiam temas pri aglutinaj lingvoj?
Kutime oni diras ke la plej longa vorto en la franca estas: anticonstitutionnellement (Kontraŭkonstitucie)
antaŭ 2 jaroj konstanta ligilo | respondi | viŝi ) 
Tjeri modifis tiun ĉi komenton antaŭ 2 jaroj.
Szabi
Szabi diras:
Ĉi tiu artikolo rilatas al ĉiu lingvo. Sed eble en la aglutinaj lingvoj estas la plej longaj vortoj (kiel la hungara). Ŝajnas al mi, ke la hungara estas pli longa ol la franca.
antaŭ 2 jaroj
Tjeri
Tjeri diras:
Mi ne komprenigis min.
Mi demandas ĉu estas limo por plilongigo de vortoj en aglutina lingvo. Ĉu ne estas ebla plilongigi la vorton, kiun vi skribis?
antaŭ 2 jaroj
Szabi
Szabi diras:
Mi jam komprenas. Ne estas limoj, sed oni ankaŭ ne rajtas tiel libere krei vortojn kiel en Esperanto. Mi doni ekzemplon pri Esperanto. La finaĵo de landoj povas esti io, sed vi ne rajtas diri: Kanadio (komprenebla, sed ne direnda), ĉar ĝi ne ekzistas. Ankaŭ hungare mi povus plilongigi la varton, sed ĝi tute ne estas uzata.
antaŭ 2 jaroj
ninoviktoro
ninoviktoro diras:
hispanlingve:
anticonstitucionalmente
Esternocleidomastoideo
electroencefalográficamente

kaj ja la plej universala:
http://www.youtube.com/watch?v=U3zAbQ0aMK8
(supercalifragilisticoespialidoso)
antaŭ 2 jaroj
Szabi
Szabi diras:
La vorto anticonstitucionalmente, estas internacia kaj la plej longa eble en multaj lingvoj.

Dankon! Bona video! Mi ankoraŭ ne vidis ĝin.
antaŭ 2 jaroj
Tjeri
Tjeri diras:
Turkdevena amiko instruis tiun vorton al mi: Fransızlaştıramadıklarımızdanmısınız? (ĉu vi estas unu el tiuj, kiujn oni ne francigis?) Li ankaŭ diris ke, en la turka eblas konstrui multe pli longajn vortojn.
antaŭ 2 jaroj
Diógenes Domenicis Gimenez
Diógenes Domenicis Gimenez diras:
En portugala, la plej granda vorto estas "pneumoultramicroscopicossilicovulcanoconiótico " (46 literoj). Ĝi signifas "kiu havas 'Pneumoultramicroscopicossilicovulcanoconiose' (44 literoj) (malsano kaŭzata de vulkana cindro)". Sed neniu uzas ĝin.
antaŭ 2 jaroj
Szabi
Szabi diras:
Estas multaj longaj vortoj kiuj estas tre uzataj: töredezettségmentesíteni, felfoghatatlanságokkal, értetlenkedéseinkkel...

En la hungara ne estas tiaj longaj vortoj pri kuracado, ĉar ni uzas ne latindevenajn vortojn por diri ilin.
Ekzemple: diabto - cukorbetegség
antaŭ 2 jaroj
Pastoro
Pastoro diras:
En Meksiko urbeto nomiĝas: Parangaricutirimícuaro. La kirurgia tekniko kun la plej longa nomo, kiun mi konas estas cricohiodoepiglotopexia.
antaŭ 2 jaroj

2009-08-04

Eszperente, ĉu ne?

Antaŭhieraŭ mi parolis kun mia lerneja amiko: mi diris al li, ke mi parolas esperante. Li respondis: Ah, eszperente, ĝi estas amuza afero, sed kial vi lernis ĝin? Laŭ mi, oni ne devus perdi tempon per tiaj malutilaĵoj. Mi kaptis ĉe mian kapon kaj klarigis al li: Ne eszperente!, sed esperAnte!

En la hungara lingvo, eszperente estas vortludo en kiu oni uzas nur la vokalon „e”. Ekzemple: "Hetvenegy kecske megette e kerek kenyeret" - Sepdek unu kaproj manĝis ĉi tiun rondan panon. La esenco de la ludo estas tio, ke oni uzu nur la vokalon e en sia parolo en la hungara. Ne temas pri sensenca interŝanĝo de la originalaj vokaloj de la hungaraj vortoj, sed pri tio, ke oni uzu nur tiajn vortojn kiuj enhavas nur la literon e. Tial ne estas malfacile en la hungara kaj ege multe eblas esprimi tiel, ĉar ĝia plej ofta vokalo estas e.

Poste mi klarigis al mia samklasano kio fakte estas Esperanto. Ĝenerale la hungaroj kiuj antaŭe neniam aŭdis pri ĝi, aŭtomate ekpensas pri la vortludo Eszperente. Laŭ mi, ĝi estas ne nur la manko de la klereco, sed la signo de la ankoraŭa nedisvastiĝinteco de nia lingvo.

Ipernity-komentoj:


Viktoro
Viktoro diras:
Eble ne peves lede Eszperenten enkeŭ en Esperente, ĉe ne?








(eble ni povus ludi Eszperenten ankaŭ en Esperanto, ĉu ne?)
antaŭ 2 jaroj konstanta ligilo | respondi | traduki | viŝi )
Szabi
Szabi diras:
Sed hungare la supra frazo estas tute ĝusta! Estas tiom multaj vortoj en kiuj troviĝas vokalo e, ke oni povas uzi la normalajn vortojn por diri ion. Se ni volas ludi ĝin esperante, ni povas diri ekzemple:

"Mi insistis kisi ilin."
antaŭ 2 jaroj
Viktoro
Viktoro diras:
La pala kaj blanka kat'
saltas al la malvarma flava strand'.
antaŭ 2 jaroj
Szabi
Szabi diras:
Hmm. Sed hungare ĝi ekzistas nur per litero e. Niaj ekzemploj eble estas iszpirnti kaj aszparanta. :)
antaŭ 2 jaroj
ninoviktoro
ninoviktoro diras:
Mi kredis ke la esperanta lingvo estas sufiĉe konata en via lando, eĉ oni povas studi ĝin en kelkaj universitatoj, ĉu ne?
antaŭ 2 jaroj
Szabi
Szabi diras:
Pasintjaron ĝi malaperis el universitato. Sed en kelkaj baz- kaj mezlernejoj ĝi estas lernebla. Kaj oni povas ekzemeni pri Esperanto. Jes, pli disvastigita ol en aliaj landoj.
antaŭ 2 jaroj
Blazio VAHA  (n.s. WACHA, Balázs)
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) respondas:
Ĝi ne tute malaperis. Ne komenciĝis en la Budapeŝta universitato novaj specialaj
diplomkursoj, eble tio estas ĝusta.
antaŭ 2 jaroj
Mielo
Mielo diras:
Vi ne forgesu ke en la hungara lingvo estas tre ofte litero la "e". Estas simpla afero paroli eszperente.

Hetvenegy kecske megette e .... Mi neniam aŭdis ĉi tiun frazon :-)))
antaŭ 2 jaroj
Szabi
Szabi diras:
Ĉi tiun frazon mi mem kreis. Kaj kompreneble ne estis komplike krei ĝin.
antaŭ 2 jaroj
Blazio VAHA  (n.s. WACHA, Balázs)
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) respondas:
Esperanta pli-malpli sensenca kaj iom elpsa frazo en Esperanta "EspeRENto":


Eble jes, eble ne, sed certe ne treege certe: se jes, (ne) elektende, (ne) benende !

Io proksimuma en ne EspeRENta vera EspeRANto:

"Estas dube, ĉu valoras, sed plej verŝajne ne tute valoras (tiun) elekti, do oni (ne) elektu kaj (ne) benu (tiun)!
antaŭ 2 jaroj 
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) modifis tiun ĉi komenton antaŭ 2 jaroj.
Szabi
Szabi diras:
Mi pensas, ke ĉiu lingvo povas havi mem sian vortludon. Eszperente estas de la hungara.
antaŭ 2 jaroj
Blazio VAHA  (n.s. WACHA, Balázs)
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) diras:
Janusz Volak (januŝ volak) imitadis la hungaran lingvon aldonante ao ĉiu vorto -ege.

Mieged estaseged lacaeged, tameneged mieged iroseged ebleeged (aŭ al urbo Szeged...).

Ankaŭ tio estis ludo, eble pola, sed imitata ankaŭ en Esperanto.
antaŭ 2 jaroj 
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) modifis tiun ĉi komenton antaŭ 2 jaroj.
Szabi
Szabi diras:
Ah, mi ekkonis novan vortludon. Dankon!
antaŭ 2 jaroj
Blazio VAHA  (n.s. WACHA, Balázs)
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) diras:
Li havis diversajn aldonaĵojn por diversaj lingvoj. Por la franca:

Misjón irosjón ..

Kaj en la angla éo faris pli-malpli: miation irosation en kinejation (prononcu mem...)

Sed ja oni devas havi iom da intuicio kaj iom da fonaj konoj, li estis iom specialiĝinta pri la afero.
antaŭ 2 jaroj