2009-08-04

Eszperente, ĉu ne?

Antaŭhieraŭ mi parolis kun mia lerneja amiko: mi diris al li, ke mi parolas esperante. Li respondis: Ah, eszperente, ĝi estas amuza afero, sed kial vi lernis ĝin? Laŭ mi, oni ne devus perdi tempon per tiaj malutilaĵoj. Mi kaptis ĉe mian kapon kaj klarigis al li: Ne eszperente!, sed esperAnte!

En la hungara lingvo, eszperente estas vortludo en kiu oni uzas nur la vokalon „e”. Ekzemple: "Hetvenegy kecske megette e kerek kenyeret" - Sepdek unu kaproj manĝis ĉi tiun rondan panon. La esenco de la ludo estas tio, ke oni uzu nur la vokalon e en sia parolo en la hungara. Ne temas pri sensenca interŝanĝo de la originalaj vokaloj de la hungaraj vortoj, sed pri tio, ke oni uzu nur tiajn vortojn kiuj enhavas nur la literon e. Tial ne estas malfacile en la hungara kaj ege multe eblas esprimi tiel, ĉar ĝia plej ofta vokalo estas e.

Poste mi klarigis al mia samklasano kio fakte estas Esperanto. Ĝenerale la hungaroj kiuj antaŭe neniam aŭdis pri ĝi, aŭtomate ekpensas pri la vortludo Eszperente. Laŭ mi, ĝi estas ne nur la manko de la klereco, sed la signo de la ankoraŭa nedisvastiĝinteco de nia lingvo.

Ipernity-komentoj:


Viktoro
Viktoro diras:
Eble ne peves lede Eszperenten enkeŭ en Esperente, ĉe ne?








(eble ni povus ludi Eszperenten ankaŭ en Esperanto, ĉu ne?)
antaŭ 2 jaroj konstanta ligilo | respondi | traduki | viŝi )
Szabi
Szabi diras:
Sed hungare la supra frazo estas tute ĝusta! Estas tiom multaj vortoj en kiuj troviĝas vokalo e, ke oni povas uzi la normalajn vortojn por diri ion. Se ni volas ludi ĝin esperante, ni povas diri ekzemple:

"Mi insistis kisi ilin."
antaŭ 2 jaroj
Viktoro
Viktoro diras:
La pala kaj blanka kat'
saltas al la malvarma flava strand'.
antaŭ 2 jaroj
Szabi
Szabi diras:
Hmm. Sed hungare ĝi ekzistas nur per litero e. Niaj ekzemploj eble estas iszpirnti kaj aszparanta. :)
antaŭ 2 jaroj
ninoviktoro
ninoviktoro diras:
Mi kredis ke la esperanta lingvo estas sufiĉe konata en via lando, eĉ oni povas studi ĝin en kelkaj universitatoj, ĉu ne?
antaŭ 2 jaroj
Szabi
Szabi diras:
Pasintjaron ĝi malaperis el universitato. Sed en kelkaj baz- kaj mezlernejoj ĝi estas lernebla. Kaj oni povas ekzemeni pri Esperanto. Jes, pli disvastigita ol en aliaj landoj.
antaŭ 2 jaroj
Blazio VAHA  (n.s. WACHA, Balázs)
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) respondas:
Ĝi ne tute malaperis. Ne komenciĝis en la Budapeŝta universitato novaj specialaj
diplomkursoj, eble tio estas ĝusta.
antaŭ 2 jaroj
Mielo
Mielo diras:
Vi ne forgesu ke en la hungara lingvo estas tre ofte litero la "e". Estas simpla afero paroli eszperente.

Hetvenegy kecske megette e .... Mi neniam aŭdis ĉi tiun frazon :-)))
antaŭ 2 jaroj
Szabi
Szabi diras:
Ĉi tiun frazon mi mem kreis. Kaj kompreneble ne estis komplike krei ĝin.
antaŭ 2 jaroj
Blazio VAHA  (n.s. WACHA, Balázs)
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) respondas:
Esperanta pli-malpli sensenca kaj iom elpsa frazo en Esperanta "EspeRENto":


Eble jes, eble ne, sed certe ne treege certe: se jes, (ne) elektende, (ne) benende !

Io proksimuma en ne EspeRENta vera EspeRANto:

"Estas dube, ĉu valoras, sed plej verŝajne ne tute valoras (tiun) elekti, do oni (ne) elektu kaj (ne) benu (tiun)!
antaŭ 2 jaroj 
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) modifis tiun ĉi komenton antaŭ 2 jaroj.
Szabi
Szabi diras:
Mi pensas, ke ĉiu lingvo povas havi mem sian vortludon. Eszperente estas de la hungara.
antaŭ 2 jaroj
Blazio VAHA  (n.s. WACHA, Balázs)
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) diras:
Janusz Volak (januŝ volak) imitadis la hungaran lingvon aldonante ao ĉiu vorto -ege.

Mieged estaseged lacaeged, tameneged mieged iroseged ebleeged (aŭ al urbo Szeged...).

Ankaŭ tio estis ludo, eble pola, sed imitata ankaŭ en Esperanto.
antaŭ 2 jaroj 
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) modifis tiun ĉi komenton antaŭ 2 jaroj.
Szabi
Szabi diras:
Ah, mi ekkonis novan vortludon. Dankon!
antaŭ 2 jaroj
Blazio VAHA  (n.s. WACHA, Balázs)
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) diras:
Li havis diversajn aldonaĵojn por diversaj lingvoj. Por la franca:

Misjón irosjón ..

Kaj en la angla éo faris pli-malpli: miation irosation en kinejation (prononcu mem...)

Sed ja oni devas havi iom da intuicio kaj iom da fonaj konoj, li estis iom specialiĝinta pri la afero.
antaŭ 2 jaroj

No comments:

Post a Comment