2009-08-21

La Sekreto

Ekzistas libro kaj jam ankaŭ dokumenta filmo, kiu temas pri la krea forto de la pensoj. Laŭ ĝi, se oni pensadas pozitive, oni ĉiam povas akiri siajn dezirataĵojn. Se ĝi okazas kontraŭe, ankaŭ la rezulto estos mala.

Mi pensas ke ĝi povas esti vera. Vidu: Se oni kopodas esti feliĉa, rideti ktp. tiam oni havas bonajn pensojn en la kapo kaj vidas la aferojn pozitive. Oni havas tempon (ĉar lian aŭ ŝian tempon ne okupas la problemoj) kaj humoron okupiĝi pri tio, kion oni ŝatas. Se oni okupiĝas pri ĉi tiuj aferoj, oni proksimiĝas realigi siajn dezirataĵojn.

Kaj ĝi estas vera ankaŭ kontraŭe. Se oni pensadas negative, oni iĝas nervoza kaj pro tio oni iĝas malfeliĉa. Se oni estas nervoza kaj ĉagrenita, oni estas malfeliĉa kaj maltrankvila, oni ne plu povas okupiĝi kaj koncentriĝi pri la ŝataĵoj, ĉar oni ĉiam pensadas pri tio, kiel solvi la problemojn, kiel pagi la impostojn ktp…

Ĝi estas bona libro kaj interesa filmo kun malgrandaj troigoj. :)

Do ĉiam estu optimisto! :)

Ipernity-komentoj:

ninoviktoro
ninoviktoro diras:
En la oka leciono de la kurso "Ana renkontas" aperas etan rakonteton kiu rilatas al tiu ĉi temo. Mi supozas ke vi jam konas ĝin. (la rakonteto pri la kamparano)
http://es.lernu.net/kursoj/ap2/teksto.php?parto=8
antaŭ 2 jaroj konstanta ligilo | respondi | viŝi )
Szabi
Szabi diras:
Dankon! Mi ankoraŭ ne konis ĝin.
antaŭ 2 jaroj
Viktoro
Viktoro diras:
Tio memorigis ŝercon al mi: estas viro, kiu falas ekde nubskrapaĵo, kiam estas meze de la vojo, najbarino de la dudeka etaĝo demandas al li "ĉu vi fartas bone?" kaj la falanta viro respondis pozitive "nuntempe jeeeees!"
antaŭ 2 jaroj
Szabi
Szabi diras:
Amuza afero! :) Sed tiu homo eble estas optimistego. Ankaŭ la troa optimismo ne ĉiam povas esti bona.
antaŭ 2 jaroj
Mielo
Mielo diras:
Estu ĉiam optimisma ! :-)
antaŭ 2 jaroj
Pastoro
Pastoro diras:
Ho! Mi ankaŭ konas brevan rakonton pri la optimismo: estas maljunulino kun nur tri haroj sur la kapo. Matene ŝi rigardiĝas per spegulo kaj ridetante diras: "nu, hodiaŭ mi kombiĝos tresa-stile". Alian tagon nur restas du haroj sur sia kapo kaj ridetante antaŭ la spegulo ŝi diras: "nu, hodiaŭ mi kombiĝos libraperta-stile". Iun matenon la maljunulo sin rigardas per la spegulo kaj trovas nur unu haron sur sia kapo kaj feliĉe diras: "nu, hodiaŭ mi kombiĝos ĉevalvosta-stile". Finfine la lasta haro de la virino defalas el la kapo. La maljunulo sin rigardas per la spegulo, redetas kaj diras feliĉe: "nu, hodiaŭ mi ne bezonas kombiĝi". Jes, Mielo pravas... Ni ĉiuj estu ĉiam optimismaj! :-) Elkoran saluton el Meksiko.
antaŭ 2 jaroj
Szabi
Szabi diras:
Bona historio por klarigi kio estas optimismo.
antaŭ 2 jaroj 
Szabi modifis tiun ĉi komenton antaŭ 2 jaroj.

No comments:

Post a Comment