2009-09-21

Franca skribaĵo

En la hungara lingvo en multaj esprimoj ekzistas la vorto "franca" aŭ "pariza". Interese, ĉu ne?

[hungara(j) vorto(j) - strikta tradukaĵo - signifo]

francia pirítós - franca rostpano - (mi ne scias ĝin esperante, ĝi estas rostpano kiun oni devas fari per speciala ilo.)

francia kártya - franca ludkarto - ludkarto (per kiu oni povas ludi ekzemple pokeron)

párizsi - "pariza" - tipo de salamo

francia saláta - franca salato - salato (en laktdevena saŭco kun tranĉitaj aferoj)

francia krémes - franca-krema - tipo de kuko

franciakulcs – franca ŝlosilo - dubeka ŝtraŭbŝlosilo

franciaágy – franca lito – duobla lito

Ipernity-komentoj:

Viktoro
Viktoro diras:
En la hispana oni diras "despedirse a la francesa", tio estas "france adiaŭi", kaj signifas senavertan foriradon.
antaŭ 2 jaroj konstanta ligilo | respondi | viŝi )

ninoviktoro
ninoviktoro respondas:
hehe prave, ankaŭ "tortilla francesa" --> "franca omleto", kvankam al mi ŝajnas ke vere ĝi en estas konata en Francio :).
antaŭ 2 jaroj

Szabi
Szabi diras:
"Despedirse a la francesa" - "Szó nélkül elment" - Elirado sen vorto

Sed franca omleto ne estas hungare.

Sed kial estas esprimoj pri la franca? En la hungara al aliaj nacioj preksaŭ neniu vorto rilatas.
antaŭ 2 jaroj

Mielo
Mielo diras:
Kaj ekzistas ankaŭ verbo pri seksa afero.
antaŭ 2 jaroj

Viktoro
Viktoro diras:
Jes! eble estas la sama afero. Sed kiel oni diras ĝin en Francio?
antaŭ 2 jaroj

Szabi
Szabi diras:
Ho Mielo kiaj aferoj venas en vian cerbon. Mi ne pensis pri tio! --> "franciumi" :)

Hmm, eble mi demandos na Coleen pri tiu esprimo. :)
antaŭ 2 jaroj

Mielo
Mielo respondas:
Mi estas senkulpa :-)) Mi nur pensadis kiujn francajn esprimojn mi konas ankoraŭ. :-)

Eble patro de Coleen ne ĝojus se vi volus priparoli la temon kun ŝi. :P
antaŭ 2 jaroj

Mielo
Mielo diras:
Ekzistas ankaŭ la "francia kór" - franca malsano - sed nuntempe feliĉe oni ne konas jam ĝin.

Kaj la "francia hagymaleves" - franca cepsupo.

Mi trovis kelkajn francajn orinigajn vortojn en la reto, kiujn ni uzas nun en la hungara lingvo. Do en ili ne estas la vorto "franca". Mi scias, ke tio estas alia temo, ne koleru bonvolu :-)

kaspó (cache pot) - edényrejtő - florpoto
sezlon (chaise longue) - hosszú szék - kanapo, sofo
rúzs (rouge) - piros, pirosító - ruĝumilo, lipfarbo
garzon (garcon) - fiú - knabo
parfüm (parfum, parfumer) - illatosító, illatosítani - parfumo
konferálni (conferer) - tanácskozni - konferenci
konkurálni (concours) - verseny, versenyezni - konkuri
flambírozni (flamber) - felgyújtani - bruligi
kasírozni (cacher) - elrejteni - kaŝi
montírozni (monter) - megszerkeszteni, összeállítani - hmm... redakti, montri ?
"truváj" (trouvaille) - felfedezés - malkovro

Mi miras iomete pro la vorto garzon, ĝi signifas nun eta loĝejon, ĉu ne ? Aŭ eble oni diris ĝin antaŭ longe al la kelnero.
antaŭ 2 jaroj 
Mielo modifis tiun ĉi komenton antaŭ 2 jaroj.

V I Z I   László*
V I Z I László* respondas:
Tiuj vortoj plejparte estas latinaj. Pluraj el ili povis veni ne el la franca.

flambírozni = flamigi
montírozni = munti (összeszerelni, összeállítani)
"truváj" = trovi

_________________________

"francia kór" (franc) = sifiliso
antaŭ 2 jaroj

Szabi
Szabi diras:
Mielo! Mi volas diskuti ne la vorton "franciumi" kun Coleen. Ĝi estis respondo al Viktoro. :) (La esprimo: senvorta elirado).

Jes iomete alia temo. Sed tiuj "franc-" aŭ latindevenaj vortoj laŭ mi estas pli malmultaj ol en aliaj lingvoj.
antaŭ 2 jaroj

Viktoro
Viktoro diras:
Mi treege ridis pri tiu miskompreno!

Ankaŭ mi pensis ke Szabi volis paroli kun Coleen pri seksaj francaj aferoj ;-)

Do, estas klare, kara Mielo, ke ni estas la maldecaj, kaj la junulo estas la deca homo, ĉu ne?
antaŭ 2 jaroj

Szabi
Szabi diras:
La rolo de "ica - maliceta/deca - maldeceta" ŝanĝiĝas por la humoro. Mi prave diris. :D

Sed eble ĉiu miskomprenis ĝin váá. :)
antaŭ 2 jaroj

Tjeri
Tjeri diras:
La esprimo "despedirse a la francesa", kiu cetere estas "to take french leave" en la angla, tradukiĝas per "filer à l'anglaise", foriri anglamaniere.
antaŭ 2 jaroj

Szabi
Szabi diras:
Ah dankon pro la klarigo. Nun mi jam ne devas priparoli ĝin kun Coleen. :)
antaŭ 2 jaroj

Szabi
Szabi diras:
franciakockás füzet - franckvadratita kajero - kvadratita kajero kiu fakte estas ne kvadratita sed "ortogramita".
antaŭ 2 jaroj

Blazio VAHA  (n.s. WACHA, Balázs)
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) diras:
Jes, interese.
antaŭ 2 jaroj

2009-09-05

Sonĝi interese

Mi multfoje memoras miajn sonĝojn. La vorto interesa en la titolo de ĉi tiu blogaĵo rilatas al tio, ke la sonĝo mem estas interesa aŭ la ĝia maniero estas tia. Ankaŭ hieraŭ simile okazis:

Antaŭ unu jaro mi sonĝis pri tio, ke estis Helovino en mia urbo. Ĉiu estis en konstumoj kaj maskoj. Multaj surhavis maskon, kiu ankaŭ estis en la filmo Krio (Scream). Sed du el ili estis murdistoj. Oni ne sciis, kiu estas murdisto kaj kiu ne. Ili ĉasis min dum la tuta sonĝo. Ĝi estis angorsonĝo!
Tiun sonĝon mi jam tiu-matene ne memoris. Mia hieraŭa sonĝo ekmemorigis min pri ĝi:

Mi sonĝis denove pri Helovino, pri la sama Helovino. En la reala vivo pasis unu jaro, sed la Helovino en mia sonĝo estis la saman tagon. Nun mi memoris pri ĉio (dank' al mia nokta travivaĵo unu jaron pli frua), kaj mi ĉiam certis kie estas tiuj murdistoj kaj kiel eviti renkonti ilin. Ekzemple okazis, ke ni iris en amuzejo kun miaj amikoj. Mi povis diri al ili kio okazos en la sekva momento, ĉar mi memoris tion. Dum la nokto mi eĉ diris: „Nun ni iru hejmen, ĉar mi scias, ke post kelkaj minutoj alvenos la la murdistoj.” Ni iris hejmen, kaj evidentiĝis, ke mi pravis. Estas laŭ mi tre interese, ke en la reala vivo mi neniam memoris pri la unua sonĝo ĝis hieraŭ.

Ĝi estis bona sonĝo!

Kion signifas tio, ke post unu jaro mi memoras tiel kaj estiĝas sonĝo kiu iĝas malo unu de la alia? Aŭ eble ĝi signifas nenion?! Eble mi nur kredas, ke mi memoras antaŭan sonĝon kaj tiu ĉi fenomeno estis nur la ludilo de mia menso?


ninoviktoro
ninoviktoro diras:
Interse. Supozeble, eblas ke tiuj imagaĵoj ion signifas, sed kion?. Nur vi mem povus klarigi la aferon.
antaŭ 2 jaroj konstanta ligilo | respondi | viŝi )

Viktoro
Viktoro diras:
Kurioza sonĝo!
antaŭ 2 jaroj

Szabi
Szabi diras:
Klaragi sonĝon estas tre komplike por mi :(

Mi ofte havas kuriozajn sonĝojn. Ĉu vi ne? Ĉu vi memoras viajn sonĝojn?
antaŭ 2 jaroj

ninoviktoro
ninoviktoro respondas:
Kutime mi ne memoras miajn sonĝojn, kaj kelkfoje eĉ memorinte, mi ne povas kompreni ilin :-)
antaŭ 2 jaroj

Helena Tylipska
Helena Tylipska respondas:
Responde al via supra: eble vi intencis diri "komplike", ĉar ŝajne tiu estas via problemo (kompreni la sonĝon)
antaŭ 2 jaroj

Helena Tylipska
Helena Tylipska diras:
Mi pensas ke ni ne devas iel kompreni la sonĝojn, ni prefere serĉu la respondon en ni mem. Mi povas doni mian ekzemplon. Okazis ke antaŭ multaj jaroj mi plurfoje havis saman sonĝon: malantaŭ mia itala hejmo mi ,promenante,revidis stratojn iam ekkonitaj. En sonĝo mi miris, kiel povis okazi ke mi tiel malfrue malkovris ion tre malproksiman tiel proksime al mi. La strato estis tre fama krakova aleo (mi estas polino de longe vivanta en Italio). Mi pensas ke la sonĝo ĉikaze montras mian nostalgion por mia lando, mia gento, miaj arbaroj, strange, polaj arbaroj por mi estas tute diversaj ol tiuj italaj, kiel personoj, kvazaŭ parencoj... Tion mi sonĝis plurfoje...
antaŭ 2 jaroj

Szabi
Szabi diras:
Ah dankon. Pripensinte mian sonĝon kaj la okazaĵojn al mi, mi prensas ke mi jam komprenas, komprenetas ĝin. Dankon.
antaŭ 2 jaroj