2009-09-05

Sonĝi interese

Mi multfoje memoras miajn sonĝojn. La vorto interesa en la titolo de ĉi tiu blogaĵo rilatas al tio, ke la sonĝo mem estas interesa aŭ la ĝia maniero estas tia. Ankaŭ hieraŭ simile okazis:

Antaŭ unu jaro mi sonĝis pri tio, ke estis Helovino en mia urbo. Ĉiu estis en konstumoj kaj maskoj. Multaj surhavis maskon, kiu ankaŭ estis en la filmo Krio (Scream). Sed du el ili estis murdistoj. Oni ne sciis, kiu estas murdisto kaj kiu ne. Ili ĉasis min dum la tuta sonĝo. Ĝi estis angorsonĝo!
Tiun sonĝon mi jam tiu-matene ne memoris. Mia hieraŭa sonĝo ekmemorigis min pri ĝi:

Mi sonĝis denove pri Helovino, pri la sama Helovino. En la reala vivo pasis unu jaro, sed la Helovino en mia sonĝo estis la saman tagon. Nun mi memoris pri ĉio (dank' al mia nokta travivaĵo unu jaron pli frua), kaj mi ĉiam certis kie estas tiuj murdistoj kaj kiel eviti renkonti ilin. Ekzemple okazis, ke ni iris en amuzejo kun miaj amikoj. Mi povis diri al ili kio okazos en la sekva momento, ĉar mi memoris tion. Dum la nokto mi eĉ diris: „Nun ni iru hejmen, ĉar mi scias, ke post kelkaj minutoj alvenos la la murdistoj.” Ni iris hejmen, kaj evidentiĝis, ke mi pravis. Estas laŭ mi tre interese, ke en la reala vivo mi neniam memoris pri la unua sonĝo ĝis hieraŭ.

Ĝi estis bona sonĝo!

Kion signifas tio, ke post unu jaro mi memoras tiel kaj estiĝas sonĝo kiu iĝas malo unu de la alia? Aŭ eble ĝi signifas nenion?! Eble mi nur kredas, ke mi memoras antaŭan sonĝon kaj tiu ĉi fenomeno estis nur la ludilo de mia menso?


ninoviktoro
ninoviktoro diras:
Interse. Supozeble, eblas ke tiuj imagaĵoj ion signifas, sed kion?. Nur vi mem povus klarigi la aferon.
antaŭ 2 jaroj konstanta ligilo | respondi | viŝi )

Viktoro
Viktoro diras:
Kurioza sonĝo!
antaŭ 2 jaroj

Szabi
Szabi diras:
Klaragi sonĝon estas tre komplike por mi :(

Mi ofte havas kuriozajn sonĝojn. Ĉu vi ne? Ĉu vi memoras viajn sonĝojn?
antaŭ 2 jaroj

ninoviktoro
ninoviktoro respondas:
Kutime mi ne memoras miajn sonĝojn, kaj kelkfoje eĉ memorinte, mi ne povas kompreni ilin :-)
antaŭ 2 jaroj

Helena Tylipska
Helena Tylipska respondas:
Responde al via supra: eble vi intencis diri "komplike", ĉar ŝajne tiu estas via problemo (kompreni la sonĝon)
antaŭ 2 jaroj

Helena Tylipska
Helena Tylipska diras:
Mi pensas ke ni ne devas iel kompreni la sonĝojn, ni prefere serĉu la respondon en ni mem. Mi povas doni mian ekzemplon. Okazis ke antaŭ multaj jaroj mi plurfoje havis saman sonĝon: malantaŭ mia itala hejmo mi ,promenante,revidis stratojn iam ekkonitaj. En sonĝo mi miris, kiel povis okazi ke mi tiel malfrue malkovris ion tre malproksiman tiel proksime al mi. La strato estis tre fama krakova aleo (mi estas polino de longe vivanta en Italio). Mi pensas ke la sonĝo ĉikaze montras mian nostalgion por mia lando, mia gento, miaj arbaroj, strange, polaj arbaroj por mi estas tute diversaj ol tiuj italaj, kiel personoj, kvazaŭ parencoj... Tion mi sonĝis plurfoje...
antaŭ 2 jaroj

Szabi
Szabi diras:
Ah dankon. Pripensinte mian sonĝon kaj la okazaĵojn al mi, mi prensas ke mi jam komprenas, komprenetas ĝin. Dankon.
antaŭ 2 jaroj

No comments:

Post a Comment