2009-10-17

Ő

Reggel mindig mellettem van, amikor felkelek. Ha túl sokáig aludnék, mindig figyelmeztet engem, hogy keljek fel. Szinte az egész napot velem tölti: reggel, amikor elindulok az iskolába, az órákon… Néha a tanárok még figyelmeztetnek is, hogy legyünk halkabbak. Mindig tudja azt is, amit én valószínűleg elfelejtenék. Vele közelebb érezhetem magam az otthonomhoz és sokat tudok beszélgetni vele. Este is mindig együtt fekszünk le. Íme az én mobiltelefonom. :)

2009-10-09

Ĉu ni certe volas ĝin?

Ĉiuj esperantistoj scias la kuriozaĵon de Esperanto kompare al aliaj lingvoj: Se du esperantistoj renkontiĝas, tiam ili kore salutas unu la alian kaj kore helpas unu al la alia senkondiĉe nur pro la parolo de Esperanto. Estas granda amikeco sen religiaj, devenaj kaj aliaj diskriminacioj, ktp.

Aliajn lingvojn tiu efiko ne karakterizas. Se oni parolas germane kaj iras en Vienon, preskaŭ neniu salutos lin aŭ ŝin bonkore kaj helpeme nur pro la parolo de la germana.

Kiam Esperanto estos (se estos) la unua lernita lingvo en la plemulto de la lernejoj de la mondo, ĉu ankaŭ tiam ekzistos ĉi tiu kuriozaĵo? Komparu kun la angla!

Pli multaj parolos ĝin, kaj ne plu estos ĉi tiu „familiemo”. Ĉiu parolos ĝin, ĉiu devos lerni ĝin, eĉ la ”malbonaj” homoj. Eble esperantistoj ne plu povos fidi unu la alian. La homoj nun ne fidas unu al la alia nur pro tio ke ni ĉiuj estas homoj. Ekzemple povos ekzisti tiuj homoj, kiuj eluzus la fidemajn kaj uzus ekzemple Pasportan Servon por fari malbonaĵojn.

Mi esperas ke mi povis klarigi mian supozon. Ĉu nur mi pensas pri tio ĉi? Ĉu mi ne komprenas ion kio esceptas tiujn aferojn?

Ipernity-komentoj:

Jose
Jose diras:
Sen volar ofensar ulu, me audacus opinionar ke dum ke la uzanti di irga objekto od ideo plukreskas, la mistikismo qua akompanis la ideo de-komence komencas dissolvar su aden la praktikismo e la kunveneso. Se linguo servas por unionar personi, anke ol servas bone por separar li. Saja homo dicis ulafoye (me ne memoras lua nomo): "Nulo plu unionas ni e samtempe plu separas ni kam la idiomo".
antaŭ 2 jaroj 
Jose modifis tiun ĉi komenton antaŭ 2 jaroj.
Szabi
Szabi diras:
Hu, mi devis esplorserĉi iom pli pri Ido por kompreni vin, sed mi sukcesis. :)

Eble vi pravas!
antaŭ 2 jaroj
Viktoro
Viktoro diras:
Kiam Esperanto venkos, eble oni devos krei novan lingvon.
antaŭ 2 jaroj
Szabi
Szabi diras:
Jes, eblas. Aŭ tiam la Ido volos venki! :)
antaŭ 2 jaroj
Mielo
Mielo diras:
Mi ne kredas ke la "problemo" okazos nuntempe.
antaŭ 2 jaroj
Szabi
Szabi diras:
Jes, ĝi estas certe ne nia problemo, sed de la futuranoj (?).
antaŭ 2 jaroj
Karulo (Karles) *
Karulo (Karles) * diras:
La nuna stadio de Esperanto estas al mi plaĉa. La lingvo ne estas deviga en lernejoj kaj tio faciligas la regadon de tiu "amikema" etoso. Estas tute klare ke, se iam en la mondo estos dekoj da milionoj da esperanto-parolantoj, la etoso estos alia kaj la ĝenerala konfido malpliiĝos. Sed ĉiam eblos al unuopuloj trovi sian bonan amikaron, en aŭ ekster Esperantio.
antaŭ 2 jaroj
Szabi
Szabi diras:
Jes, do, se ĝi okazos, eble ni diros: Ho estintus pli bone, ke ĝi ne okazintus. Do mi diras: Ni ne nepre volu ĝin!
antaŭ 2 jaroj
Ditta
Ditta diras:
Szabi, vi tute pravas, mi finfine trovis iun kiu pensas same kiel mi. :)

Mi tre ŝatas la ideon de Zamenhof ke ekzistu facila lingvo kiu estas de neniu, tiel estas de ĉiuj, sed mi ege ekamis Esperanton kaj mi timas pro tioj kiojn vi ĵus klarigis. Ankaŭ mi pensas ke estu malbona por la lingvo, la etoso, se ĉiuj povus uzi ĝin, sed Zamenhof volis tiel - ĉi tiel estas ege malfacila solvi la problemon sen ofendi liajn volojn, samtempe sciante ke la vera tutmonda Esperantoparolado povus finigi ĉion kion ni amas en nia lingvo.
Do, mi tute ne scias kion pensi, mi nur esperas... :)
antaŭ 2 jaroj
Szabi
Szabi respondas:
Mi skribis lasta-vice na "Ĉu nur mi pensas ĝin? Ĉu mi ne komprenas ion kio esceptas tiujn aferojn?" pro tio, ĉar kiam mi diras ĝin al iu, tiu respondas: Mi ne kredas. Aŭ hmm , ahhaaa jeees, eblas. Do estas ankaŭ bone por mi ke iu tute rimarkis tion. :D
antaŭ 2 jaroj 
Szabi modifis tiun ĉi komenton antaŭ 2 jaroj.