2010-08-11

IJS

Mi partoprenis ĉi-jare la Internacian Junularan Semajnon (IJS – www.ijs.hu/eo). Tio estis ege bona. Mi jam preskaŭ forgesis post unu jaro kiel bona estas la Esperantaj renkontiĝoj. La semajno fakte daŭris ekde la 3a de aŭgusto ĝis la 9a, sed mi kiel komencanta organizetanto iris unu tagon pli frue tien. Tiun tagon mi tuj ekkonis multajn homojn kaj mi havis ŝancon pli bone ekkoni eĉ miajn malnove viditajn konatulojn.

La unuan tagon ankaŭ mi devis akceptigi homojn. Verdire mi timis iom pri ĝi, sed estis neniu problemo. Post la akceptado estis interkona vespero kun JoMo, kiu ege bone solvis la taskon interkonatigi la homojn. Estis iom da danco, ludo kaj ankaŭ iom da kvizo, kiun kompreneble mia teamo malgajnis. :D Tiun nokton mi ne enlitiĝis ĝis la 2a ĉar mi partoprenis ege bonan paroladon kun nova amiko pri lingvistiko.

La duan tagon estis ludo kies nomo estas „Vortbatalo”. La esenco estas ke ĉiu havas vorton sur la kapo kaj kies nomon iu povas laŭte legi el la alia grupo, tiu malgajnis. Finfine restas nur homoj en unu grupo, tiu grupo venkas. Ni ludis ĝin en granda parko en la centro de la urbo Pécs, kie okazis IJS. Tiun tagon mi partoprenis la hungaran kurson. Ĝi estis ege interesa kaj kelkfoje ridetiga. Sed mi multe lernis de la instruistino pri la hungara lingvo kaj pri metodo de ĝia instruado. Vespere estis vingustumado, do ni havis humoron popoldanci kune post ĉi tio.

La trian tagon ni komence estis en malliberejo (fakte tiu vorto kaŭzis al mi problemojn, mi eĉ nun ne povas eldiri ĝin rapide). Tie la etoso malboniĝis. Cetere estis tri programoj de kiuj mi povis elekti. Sed ĝin mi trovis la plej interesa. Kaj finfine ĝi estas ege pli interesa eĉ ol mi pensintus. Sekvis la sporta tago, kiun mi tre ĝuis. Verdire mi ege timis ĉar kiel organizetanto mi devis prezenti kaj klarigi iom komplikan ludon. Sed mi sukcesis, mi pensas. Nur tio estis la problemeto, ke nia grupo la fortaj "Ŝafistoj" (kaj ŝafistino) malvenkis denove. Kaj tiun nokton mi kun kelkaj bonegaj novaj amikoj dancis la Planetdancon! :D Ne demandu min pri TIO ĈI (aŭ ĉio ti :D)! Kaj nokte oni devis serĉi la IJS-monojn kiujn la ogranizantoj kaŝis en la naturo ĉirkaŭ la IJS-ejo.

La sekvan tagon ni estis en la urbo Abaliget, kie ni estis en gutŝtona kaverno kaj en muzeo. Tie ni trovis eĉ Esperantan tabulon. Ni surpriziĝis. Tiu nokto estis ege interesa. Okazis du novaj programoj kiuj ne kutimas esti en renkontiĝoj: Unu el ili estis la kazino, kie estis pokero, vivanta „duonmana rabisto” (tiu estas la maŝino kie vi gajnas monon, se vi havas tri samajn aĵojn), la kartludo Solo, jenga (ĵengo) (mi gvidis ĉi-ludon), iu alia ludo, kaj ruleto (roulette), bingo (loterio)… kie kaj la organizantoj kaj la ludantoj povis gajni IJS-monon. Kaj sekvis la aŭkcio kie oni povis konkuri por havi objektojn kontraŭ IJS-mono. Finfine mi, Nnjo kaj Baĉjo (:D) triope gajnis multajn esperantajn revuojn... Kaj nokte okazis filmrigardado de la filmo Katkaptilo... Ĝi estas fama hungara desegnofilmo kun esperanta surskribo, kiun ĉiuj ĝuis.

La kvinan tagon mi kantis en koruso, ĉar la kantoj estis tiom bonaj ke mi ne povis ne kanti. :D Kaj mia nova bona amiko Saci sukcesis konvinki min. Poste okazis akvobatalo en la urbocentro en iu fontano. Ĉiuj estis tre malsekaj… Ni estis ankaŭ en plaĝo, kie kun svedo ni bone ridis pri la hungara vorto Gyűlöl… Nokte okazis la Verda Balo en la Teatro kie ni manĝadis kaj poste dancadis. Finfine mi havis ege bonan nokton kun multegaj ŝercaj aferoj kun Nnjo kaj Vilté, malgraŭ tio ke mi, kiel novulo, ne partoprenis la tortomanĝadon kaj ĵuradon… ne demandu… :D

La sesan tagon okazis intertempe tiuj programoj kiujn mi ne menciis, sed ili okazis ĉiun tagon (diĝeriduado, manlaboro, koruso, prelegoj ktp.). Kaj estis lingva festivalo, kie ĉiuj prezentis sian landon. Tie ni havis iom da problemo kun policistoj kaj kun malĝentilaj knabetoj, sed ne gravas, finfine ĉio estis en ordo. Ĉi tiun nokton mi ne sciis, kion fari (ja ĉiun nokton mi estis veka ĝis la 2a aŭ 5a aŭrore…) Finfine mi decidis iri al la gufujo. Ĉu vi jam estis en la gufujo? Ĉar mi neniam kredis ke povas esti tiom mirakla ejo kiel ĝi. Unue ni paroladis pri ege gravaj aferoj (Esperanto kaj mal-… :D), sed poste neniu parolis; Kelkaj rigardadis trankvile la urbon el la fenestro aŭskultante la du-gitaran muzikon, kiun faris Johann kaj Ditta. Mi trinkis varman teon rigardante la malhelan urbon, kie nur la lumoj estis videblaj kaj dume en la gufujo la kandeloj brulis kaj mi fartis tiom trankvila kaj tiom senpensanta, kiel antaŭe neniam, mi pensas. Ĉiuj iru al gufujo iam! :)

Post tiu tago ni iris hejmen.

Hieraŭ ni ne povis ne renkontiĝi, do estis denove renkontiĝo kaj labambado kaj iom da urborigardado kun la novaj amikoj…

Do venontjare ĉiuj venu al IJS!

No comments:

Post a Comment