2009-11-15

Mi ne kredis...

Mi partoprenis du-tagan urborigardon de Budapeŝto kun esperantistoj el Hungario, Slovakio, Aŭstrio kaj eĉ Kubo, kio estis tre bona. Mi ekkonis tute novajn esperantistojn. Kaj estis multaj aferoj kiuj estas interesaj por mi. Mi ne kredis...

… ke en Kubo estos ne nur du, sed kvar Esperanto-aranĝoj en jaro 2010.

… ke en Kubo oni tute ne rajtas uzi interreton. Nur kelkaj grandegaj firmaoj kaj kelkaj kuracistoj rajtas rigardi kelkajn tute-kontrolitajn retpaĝojn. Eĉ komputilojn oni ne rajtis uzi tie. Mia nova konatulo „fiere” diris: „Sed ni povas uzi nun la komputilon kiel ludilon aŭ tajpilon.”

… ke por kelkaj ne nur la neĝo estas ĝojo kiel antaŭe nevidita afero sed eĉ la falado kaj la multkoloreco de la folioj de la arboj.

… kiam mi lernis en la lernejo pri la aŭstraj kaj hungaraj militoj, (kaj se mi repensas pri la tiama tempo) mi povus tiun ĉi scenaĵojn trovi reala: Ni staris antaŭ la statuo pri la estro de la hungaroj dum unu el la mondmilitoj, kaj hungara esperantisto diris ŝerce al aŭstra esperantistino: „Vidu tiun statuon. Ĝi estas pri la estro dum la milito kontraŭ vi!” Kaj ĉiu kune ridis.

… ke kelkaj eksterlandanoj serĉas logikon pri la hungaraj registaraj numeroj sur la aŭtoj. Ili diris ke ĉe ili estas logiko. Ekzemple la literoj montras urbojn.

… ke la manĝaĵo kazeaj nudeloj estas tipa hungara.

… ke estas hungara kutimo, ke la viroj inter amikoj manpremas nur kun viroj.

… ke ekzistas hungara urbo nomata „Tab”

… ke la hungara parlamentejo havas multajn surprizajn indikojn. Kaj ĝi estis malvarmigita somere per glacioj eĉ antaŭ dek jaroj.

… ke la bilnduloj havas grandegan malfacilecon kompare al la ne-blinduloj. (Ni estis en blindula ekspociziejo, kie estis tute mallumo kaj ni nenion vidis, kaj ni povis orientiĝi nur per niaj aliaj sensoj)


Ipernity-komentoj:

Laslo Kovacs
Laslo Kovacs diras:
Oni ĉiam lernas novaĵojn.
Pri la manpremo mi devas precizigi. Tiu kutimo (mi ne estas certa ĉu vere nur hungara?) estas ĝentileco al la virinoj. Nome, ne akcepti manpremon estas granda ofendo en nia kulturo. Ni ne volas devigi virinon manpremi kun ulo se ŝi ne volas. Do laŭ la etikedo virino rajtas decidi kaj se ŝi volas manpremi ŝi donas la manon al la viro kaj la manpremo okazas. Do temas pri tio,ke viro ne rajtas iniciati manpremon kun virino.
antaŭ 2 jaroj konstanta ligilo | respondi | viŝi )

Szabi
Szabi diras:
Jes, per Esperanto ni povas lerni pli facile multajn interesaĵojn... Manpremo... hmm
antaŭ 2 jaroj

Viktoro
Viktoro diras:
Pri kutimoj, mi rimarkis, ke ĉe ni, kiam, por saluti aŭ malsaluti, mi kisas amikinon (nek edzinon, nek koramikinon) mi unue kisas ŝian maldekstran vangon, kaj poste la dekstran. Sed, en aliaj landoj, estas aliaj kutimoj: tri kisoj en kelkaj lokoj, kaj du kisoj aliloke, sed la unua estas ĉe la dekstra vango (kiel en Hungario, ĉu ne?)
antaŭ 2 jaroj

Szabi
Szabi respondas:
La unua kiso estas ĉe la maldekstra vango. Kiel vi unue skribis. Ĉu ie estas la kiso ĉe la dekstra vango?
antaŭ 2 jaroj

Viktoro
Viktoro diras:
Ho jes, mi eraris, mi parolis, fakte, pri mia vango, ne pri la kisita vango. En mia lando, oni kisas unue la dekstran vangon.
antaŭ 2 jaroj

Szabi
Szabi diras:
Nu ĉiu konfuziĝis. Mi pensas ke ni kisas unue la saman vangon kiel vi.
antaŭ 2 jaroj

Mielo
Mielo respondas:
Mi neniam observis kiel ni kisas :-) Nun mi devas pensadi....
antaŭ 2 jaroj

Ditta
Ditta diras:
Mi ege ŝatis ĉi tiun Blindulan Ekspozicion. :)

Mi ĝojas ke vi venis amuziĝi kun ni kaj esperas ke ni baldaŭe povos renkontiĝi denove. ;)

Ĉu vere estos 4 aranĝoj en Kubo venontjare? Kiuj estos ili?
antaŭ 2 jaroj

Szabi
Szabi respondas:
Ankaŭ mi ege ŝatis ĝin. Estis interesege. Ankaŭ mi esperas tion, Ditta! :)

Hmm, ŝi diris, ke tie okazos UK, renkontiĝo de loka Esperanto-Asocio, IJK, kaj bedaŭrinde mi ne memoras la lastan. :(
antaŭ 2 jaroj 
Szabi modifis tiun ĉi komenton antaŭ 2 jaroj.

Lars Sözüer
Lars Sözüerpro respondas:
Devas esti la konferenco de ILEI.
antaŭ 2 jaroj

Szabi
Szabi respondas:
Jes, verŝajne, dankon!
antaŭ 2 jaroj

No comments:

Post a Comment