2009-11-06

Lingva reformo

Inter la jaroj 1790-1820 estis la lingva reformo de la hungara lingvo. La poetoj ĉiam vidis, ke ne estas tiom multe da vortoj en la hungara, ke oni povu esprimi ĉion per ili. Oni ofte uzis latindevenajn vortojn kaj esprimojn (kiuj estis ĝeneralaj, sed hodiaŭ nekompreneblaj). En tiuj jaroj Hungario ankuraŭ ne havis oficialan lingvon. La tiama reĝo Jozefo la dua, volis, ke la germana estu la oficiala lingvo. Tiam ĉiuj hungaroj ekribelis kaj ĉiuj rimarkis, ke la lingvo bezonas novigon. La estroj kaj la lingvistoj (ĉefe Ferenc Kazinczy) kreis novajn vortojn, preskaŭ 10 000 (kompreneble pro la artefariteco ili estas logike konstruitaj).

La metodoj de la vortkreado povas esti interesaj:

1. Derivado:
laz|ít - malstreĉ|i

2. El la oftaj – kaj ŝajne regulaj - vortfinaĵoj oni kreis novajn sufiksojn:
új|onc – nov|ulo
uszo|da – naĝejo

3. Per mallongigo:
cikkely – cikk (artikolo ambaŭ)
vizsgál –vizsga (ekzameni – ekzameno)

4. Per vort-mutilado:
gyárt - gyár (fabriki – fabriko)

5. Vortkunmetado:
szem|üveg (okul|vitro(j))
folyó|irat („fluanta skribaĵo” – revuo)

Kaj la plej interesaj por mi:

6. Kuntirado:
híg + anyag (dilua + materialo) - higany (hidrargo)
cső + orr (tubo + nazo) - csőr (beko)

7. Spegula tradukado:
latina: materia (materio) - „mater” - anya (patrino); -ia (mi ne scias kial sed) –g - materialo -anyag

germana: Kellner (kelnero) - „Kell” (Kelo) estas „pince” kaj –er estas –ér - pincér – kelnero – se mi dirus ekzemple: kelisto

Restis latindevenaj vortoj ĉiam kun la originaj finaĵoj: -is –us –um (hungaraj vortoj: logikus, akvárium, szentimentalizmus, egoizmus, fasizmus, eufemizmus, statikus, dinamikus, fenomenális, organizmus).

Tiuj vortoj ŝajnis tiam strangegaj, sed oni ĉiam vole uzis tiujn novajn vortojn, kaj hodiaŭ ili jam ŝajnas esti ne nur tute kompreneblaj sed naturaj, malartefaritaj por ni.

Ipernity-komentoj:

GiTa
GiTa diras:
Ege interesa artikolo! Dankon!
antaŭ 2 jaroj konstanta ligilo | respondi | traduki | viŝi )
V I Z I   László*
V I Z I László* diras:
"folyó|irat („fluganta skribaĵo” – revuo)" ne "fluganta" sed "fluanta" :-)
antaŭ 2 jaroj
Szabi
Szabi respondas:
Ho, mi eraris. Vi pravas. :)
antaŭ 2 jaroj
V I Z I   László*
V I Z I László* diras:
"laz|ít - malstreĉ|igi" nu, ne tute.

malstreĉigi = lazíttatni; malstreĉi = lazítani :-)

La problemo devenas el tio, ke la baza hungara radiko havas alian aspekton, do estas malfacile klarigi la derivadon fremdlingve. "Laza" estas simpla adjektivo, ĝia Esperanta ekvivalento estas participo: "malstreĉita".

Se vi prenas la neologismon "loza", la afero fariĝos pli klara: "loz|igi"
antaŭ 2 jaroj 
V I Z I László* modifis tiun ĉi komenton antaŭ 2 jaroj.
Szabi
Szabi diras:
Mi tute ne trovis tiun vorton en la vortaroj. Dankon!
antaŭ 2 jaroj
V I Z I   László*
V I Z I László* diras:
Lerta artikolo!
antaŭ 2 jaroj
Szabi
Szabi diras:
Dankon!
antaŭ 2 jaroj
Viktoro
Viktoro diras:
Tre interesa artikolo!

Mi tre surpriziĝis pri la rekta tradukado.
La vorto "materia" en la latina, laŭ mia scio, signifis "ligno" ne "patrino". Ĉu estas "mater-ia"? aŭ ĉu la rekta tradukado estas vortludo?
antaŭ 2 jaroj
Szabi
Szabi diras:
La rekta tradukado ne estas vortludo. Mi pensas, ke la vorto "materia" signifas: materio, aŭ materialo, ĉu ne? Sed la vortparto "mater" signifas patrino en multaj lingvoj: mother (en la angla), Mutter (en la germana), mate (en la kataluna?) ...

Kaj la finaĵo -ia mi ne scias kial transformiĝis -g (eble pro tio ke la landoj finiĝas per -ia latine, kaj hungare per -g -. Ĝi estas stranga kaj nefakula penso sed vidinte la antaŭaĵojn mi ne tro surpriziĝus)

materia - anyag
mater - anya

(mi serĉadis en la latina vortaro, kaj ligno estas lignum) eble mi skribis tiun parton ne tro klare antaŭe.
antaŭ 2 jaroj
Szabi
Szabi diras:
Ceteraj raktaj tradukaĵoj:

el la germana:
álláspont - (starpunkto) - starpunkto
belátás - (envido) - diskrecio

latina:
rokonszenv - (sim|ila pasio) - simpatio
kivonat - (eltiraĵo) - ekstrakto, eltiraĵo

latina kaj germana:
befolyás - (enfluo) - influo

franca kaj germana:
légyott - (estu tie) - rendevuo

Rilate al nomoj:

latina:
Szilárd - (Firma) - Konstanto
Győző - (venkanto) - Viktoro
antaŭ 2 jaroj 
Szabi modifis tiun ĉi komenton antaŭ 2 jaroj.
V I Z I   László*
V I Z I László* diras:
Esperante ĝi estas ne "randevuo" sed "rendevuo", cetere bonaj ekzemploj. Precipe la tradukitajn nomojn oni povus daŭrigi:

Brúnó - Barna (bruna)
Wolf - Farkas (Lupo)
Flóra - Virág (floro)

ktp.
antaŭ 2 jaroj
Szabi
Szabi diras:
Bone. Dankon!
antaŭ 2 jaroj
Laslo Kovacs
Laslo Kovacs diras:
Sal Szabi! Gratulon por la artikolo!
antaŭ 2 jaroj
Szabi
Szabi diras:
Dankon Laslo!
antaŭ 2 jaroj
Mielo
Mielo diras:
Vi verkis interesan tekston. Ankaŭ al mi plaĉas :-)
antaŭ 2 jaroj
Szabi
Szabi diras:
Dankon Mielo! :)
antaŭ 2 jaroj
Éva Juhász
Éva Juhász diras:
Ankaŭ al mi tre plaĉas via artikolo!
antaŭ 2 jaroj
Szabi
Szabi diras:
Dankon ankaŭ por vi, Éva!
antaŭ 2 jaroj
Vladimír Türk*
Vladimír Türk*pro diras:
Certe la artikolo valoras pleje por hungaroj, sed ankaŭ por mi ĝi alportis interesajn informojn, dankon!
antaŭ 2 jaroj
Szabi
Szabi diras:
Ah, ne nur por hungaroj! Mi volis prezenti ĉi tiujn interesaĵojn al ĉiuj!
antaŭ 2 jaroj

No comments:

Post a Comment