2009-11-01

Ĉu Halovino, ĉu Tago de mortintoj?

En Hungario tute ne ekzistas la kutimo de Halovino kiel en Usono.

Antaŭ kelkaj tagoj de la tago de Ĉiuj Sanktuloj (la 1an de novembro) ni iras al la florvendejo kaj aĉetas florojn, florkronon kaj kandelojn. En la kalendaro estas la nomo Ĉiuj Sanktuloj, sed ni uzas prefere la esprimon Tago de mortintoj. Mi ne scias kial ni preferas tiun nomon. Tiun tagon ni iras al la tombejoj kaj metas la florojn, florkronojn kaj kandelojn sur la tombojn. Ni staras kelkajn minutojn apud la tombo pensadante pri niaj amatoj mortintaj kaj poste iras hejmen. Estas kutimo, ke hejme oni bruligas tiom  da kandeloj kiom da proksimaj mortintoj oni havas.

Mi pensas, ke tiuj du kutimoj ne vere estas akordigeblaj.

Kiu kutimo vivas en via lando? Aŭ ĉu vivas tute aliaj kutimoj ĉe vi?

Ipernity-komentoj:

Viktoro
Viktoro diras:
Ĉe ni, la kutimo estas preskaŭ la sama ol en Hungario.

Sed jaron post jaro oni vidas pli da malbelaj kukurbetoj...
antaŭ 2 jaroj konstanta ligilo | respondi | viŝi )
Szabi
Szabi respondas:
En la supermarktoj eĉ ĉe ni estas ili, sed mi pensas ke ne multaj homoj aĉetes tiujn.
antaŭ 2 jaroj
Pastoro
Pastoro diras:
Ĉe ni, en Meksiko, la tago de la mortintoj estas unu el la plej ĝoja festo ĉiujare. Bedaŭrinde tiu ĉi bela kutimo iom post iom (dank'al influo de aliaj tradicioj, t.e. angla tradicio ĉefe) simpliĝas. Antaŭ multe da jaroj la meksikanoj pasis la tutan tagon ĉe la tombejoj manĝante, ludante kaj kantante la favoritajn manĝaĵojn, ludojn kaj kanzonojn de iliaj mortintoj.

Ankoraŭ oni starigas altarojn, bakas mortintajn panojn (ost-forma pano) kaj bongustas sukerajn kranietojn. Alia ĉefa trajto de tiu ĉi tradicio estas sia literatura flanko: dum la ĉirkaŭaj tagoj la meksikanoj verkas "calaveras"-n (gajaj poemetoj pri la vivantoj rilate al kontaktoj kun la morto, kiu samaspektas kiel skelet-virino elegante vestita... "La Catrina [/katrina/]..."). Ekzemple:

Jam la morto eliris el la tombo,
ĉi-tage ŝi laboras diligente
serĉante tra la ronda mondo
tiujn, kiuj parolas esperante...

Fine, oni kutimas iri al la teatro por spekti mondfaman verkon "Don Juan Tenorio..."...

Nu, la Tago de la Mortintoj estas mia plej ŝatata festo...
antaŭ 2 jaroj
Szabi
Szabi respondas:
Hmm, ĝi ŝajnas al mi tre kurioza! Estas ne tro bone ke la Usona kulturo tro influas ĝin.
antaŭ 2 jaroj
Manolo
Manolopro diras:
Principe, ne estas misagordo inter ambaŭ tradicioj: la katolika (tiu, kiun vi priskribas) kaj la kelt-devena (halovino).

Halovino estas festo por la nokto de la 31a de oktobro. Tago de mortintoj estas la 2a de novembro kaj ĉiusanktula tago estas la 1a de novembro. Do, ne estas koincidoj.

La kelta festo, original-lingve Samhain, estas multe pli tradicia kaj antikva ol la katolika. Fakte, la katolika celebrado de la sanktuloj okazis altrude pro dekreto de la papo Gregoro la 3a, en la 8a jarcento, ĝuste kun la celo vuali la paganan feston per sinkretigo kun la ĵus inventita katolika celebrado.

La meksika celebrado, kiun bone priskribas Pastoro, kaj la repreno de Samhain tra ĝia transformiĝo en Halovino, estas indicoj ke la homoj reprenas siajn miljarajn tradiciojn.
antaŭ 2 jaroj
Szabi
Szabi diras:
Hmm dankon pro la klarigo pri Halovino. Eble ili estas akirdigeblaj, sed por mi (kiel hungaro) estas strange ke la 31an de oktobro ni festu amuze kaj la 1an de novmebro ni pensadu silente.
antaŭ 2 jaroj
Szabi
Szabi diras:
Cetere estas ankaŭ strange ke mia fratino naskiĝis la 1an de novembro! Do devas miksiĝi la festo kaj la silento.
antaŭ 2 jaroj 
Szabi modifis tiun ĉi komenton antaŭ 2 jaroj.
Blazio VAHA  (n.s. WACHA, Balázs)
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) diras:
La tradicio tamen distingas Sanktularan Feston (la unua de Novembro) kaj Feston de Mortintoj
(la dua de Nobemro), se mi ne eraras. La du datojn oni iom konfuzas aŭ traktas kune.

Via fratino estu festata!
antaŭ 2 jaroj
Szabi
Szabi diras:
Mi neniam aŭdis pri tio, ke la dua de novembro estas la tago de mortintoj. Ĉiuj iras en la tombejojn la unuan, ĉu ne?

Ŝi dankas la saluton! :)
antaŭ 2 jaroj
Blazio VAHA  (n.s. WACHA, Balázs)
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) respondas:
Kiel vi opinias pri la frazoj de Manolo, supre, koncerne la datojn mem?
Sed mi ne insistas, kiel oni konscias, tiel aferoj ankaŭ... estas. temas prii konvencioj.
antaŭ 2 jaroj
Szabi
Szabi respondas:
Ankaŭ la frazoj de Manolo rilate al la datoj surprizis min.
antaŭ 2 jaroj
Bebson Hochfeld
Bebson Hochfeldpro diras:
Sro Jean MARTGINON, Idisto en Francia, dicas quale .....

La autoritatozi dil Vatikano deklaris hiere ke la "Halloween"-festo esas kontre-Kristana e
danjeroza pro lua ligili kun l'okultismo. En artiklo titulizita "La danjeroza mesaji di Halloween",
publikigita en la oficala jurnalo dil Vatikano "L'Osservatore Romano", Patro Canals exhortis
la genitori koncieskar pri ca problemo ed invitis li direktar lia filii vers la salubreso e la beleso
prefere kam la teroro, la pavoro e la morto. Prego-vesperi organizesos ye la saturdio-vespero
preiranta la festo di Omna Santi en kelka parokii di Nord- e Sud-Amerika en la skopo ofrar a
la katoliki alternativo ad ita hororinda e skeletala festo. La bigota katoliki esperas ke ica inicio
difuzesos dum la venonta yari.
antaŭ 2 jaroj
Laslo Kovacs
Laslo Kovacs diras:
Festo de Ĉiuj Sanktuloj estas la 1-an de novembro memore al la martiraj infanoj kiujn laŭ la Biblio Herodo mortigis serĉante la etan Jesuon. Tago de Mortintoj estas la 2-an de novembro.(Laŭ alia tradicio la unuan dimanxon de novembro) Oni miksas ilin eble pro tio ke viziti forajn tombejojn oni havas tempon nur dimanĉe. Se oni akceptas la dimanĉan tradicion por Tago de Mortintoj la du festoj ĉi-jare estis la saman tagon.
antaŭ 2 jaroj
Manolo
Manolopro respondas:
Diable Laszlo! MI kredas ke vi eraras... la tago de la martiraj infanaj viktimoj de Herodo estas la 28a de decembro, la Tago de la Senkulpuloj.
antaŭ 2 jaroj
Szabi
Szabi diras:
Do fakte ne multaj scias ĝin tro ĝuste, nur ĉiu iras la 1an de novembro en la tombejojn.
antaŭ 2 jaroj
Szabi
Szabi diras:
Eble kelkaj pensas ke ili scias ĉion pri tio, kiel ankaŭ mi antaŭe, sed nun ankaŭ mi sukcesis tute konfuziĝi.
antaŭ 2 jaroj

No comments:

Post a Comment