2010-03-06

Neesperantistoj

Hodiaŭ mi estis en la lingvoekzamena centro en Budapeŝto por akompani miajn fratinon kaj amikon. Tie estis multaj esperanto-parolantoj, ja Esperanto estas la tria plej populara lingvo ĉe la lingvoekzamena centro ITK. Ekzemple eĉ hodiaŭ en po tri klasoj estis ekzamenoj parole kaj antaŭtagmeze kaj posttagmeze. Tiam tiuj ekzamenoj estas en ĉiu monato kaj ne nur dum unu tago. Vi povas imagi kiom da personoj ekzameniĝas pri Esperanto.

Por mi estas vere strange, ke mi ankoraŭ ne renkontiĝis tie kun Esperantistoj. Ili ĉiam diras tie: "ah Esperanto? mi neniam uzos ĝin, mi nur bezonas ĝin por la diplomo..." Kaj kelkaj diras senhonte kun granda sarkasmo: "Se la ekzameno sukcesos al mi, tiam mi estos vera esperantisto."

Eĉ la instruistojn tie mi ankoraŭ ne vidis. Eble ili estas esperantistoj kaj nur mi ne vidis ilin. Estas tre bedaŭrinde, ke estas multegaj parolantoj de Esperanto, sed malmultaj esperantistoj inter ili.

Ipernity-komentoj:


Blazio VAHA  (n.s. WACHA, Balázs)
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) diras:
Instuistoj iam aperas, eĉ kelkfoje, kelkaj instruistoj ĉeestas unu aŭ du ekzamenojn por observi, sperti la efektivajn postulojn, interŝanĝi poste opiniojn. Sed la reguloj tion tenas inter limoj. Certe estus malrekomendinde fari ekzamenejojn ia reklamejo, ĉar tio 1) jure estas dubinda 2) povas misefiki, misinflui efiki inverse. - Ke ekzamenitoj poste ne aplikas Esperanton, tio estas vere bedaŭrinda. Esperanto-Orgnizoj parte havas, parte devus havi kompletigajn kursojn kaj okazojn, kies objekto estas ne nur praktika kapablo uzi la lingvon (sed ankaŭ aplikado, historio de la esperantistaro kaj E-movadoj, E-kulturo ks.) - Mi pensas, ke la esperantistaro samtempe evoluas kaj malevoluas, krome nia stato estas ankaŭ kvazaŭ ondlinia, malebena. La pli frua movada instruado estis pli multprofila, la nuna ekzamenaro estas ioemetete pli agnoskata ekstere. Sekvu nova evoluŝtupo!
antaŭ 2 jaroj
Szabi
Szabi diras:
Hm...Ĉu vi diras, ke la ekzamenantaj instruistoj juĝe ne devus partopreni renkontiĝojn?

Mi pensas ke se estus lecionoj ne nur pri la gramatiko tiam la lernantoj kiuj bezonegas tujan lingvoekzamenon, tiuj iĝus nervozaj ke oni instruas eĉ tion. Kaj se oni iras al angla aŭ al alilingva kursaro eĉ tie oni ne instruas historion aŭ alian. Via ideo estas bone unue sed ... Estas malbone, ke vere bonan ideon esperantistoj ankoraŭ ne rimarkis.

No comments:

Post a Comment