Kiam mi estis en Slovakio somere en SES mi ekkonis multajn homojn. Mi ekkonis eĉ francan familion. Ili invitis min iri al ili. La 15an de fabruaro mi ekveturis. Bedaŭrinde mi ne povis aviadili rekte el Budapeŝto al Lyon (la familio loĝas proksime al Lyon en Elyzon-Pinet). Mi aviadilis el Budapeŝto ĝis Duseldorfo, kie mi atendis kvin horojn kaj poste mi ekvojaĝis al Lyon. Coleen (la filino) kaj Hervé (la patro) atendis min en la flughaveno. Poste ili montris al mi Lyon el la aŭto kaj ni iris hejmen. Ni manĝis diversajn manĝaĵojn kaj poste ni paroladis, iom ludis kaj enlitiĝis.
La manĝaĵoj en Francio estis iom strangetaj por hungaro. Sed mi alkutimiĝis al tiuj. Mi pensas, ke la francaj manĝaĵoj ne estas tiom spicaj kiel la hungaraj. Aŭ la spicoj ne estas tiom fortaj kiel en Hungario. Ili preskaŭ ĉiam manĝas divesspecajn fromaĝojn. Mi sciis, ke Francio estas fama pri la fromaĝoj, sed mi ne kredis ke tiom mutle ili manĝas ĝin. Baze la manĝaĵoj bone gustis al mi.
Mardon, merkredon kaj ĵaŭdon ni vizitis la urbojn Elyzon-Pinet, Vienne, Lyon kaj Annecy. Elyzon-Pinet estas trankvila vilaĝo laŭ la unua rigardo. Vienne kaj Lyon havas multajn romiajn kaj belajn konstruaĵojn kaj stratojn. Mi pensas, ke Annecy estas fama precipre pri siaj naturaj valoroj. Belaj lagoj, riveretoj, montoj kaj montetoj.
Vendredon ni iris glitkuri. Ni vere multe pensadis pri la vortoj „glitkuri” kaj „glitŝuoj” kiam ni finfine povis klarigi unu al la alia la signifon. :) Tiam mi glitkuris la unuan fojon. Ĝi ege ekplaĉis al mi. Mi sentis min preskaŭ je la unua skiado. Mi pensas, ke fine mi bone eklernis tion.
Sabaton ni nur restis hejme kaj ludis per Wii (ĉu vi konas ĝin? Mi ne konis antaŭ la vojaĝo) kaj Québec. Ni paroladis kaj karesis la katon Mistji :) Vesperon ni iris al la onklino de la gefiloj (Coleen, Maxence kaj Clément). Tie ni manĝis picon (kompreneble 4-fromaĝan) kaj ili iom miris pri tio ke mi bezonintus keĉupon. Poste ni ludis per la komputilo kun la ludo Luxor kaj dume mi konatiĝis kun la francaj "numeroj”: un, deu-x, quatre, l'hôpital!... :) Ah n'est pas grave… :)
Kiam mi venis hemjen mi rimarkis tabulon en la Lyon-a flughaveno. Tio ege ekmirigis min.
Do mi ekŝatis Francion malgraŭ tio, ke estis vintro kaj eble mia vojaĝo povintus esti pli bela somere. Sed la familio estis tre kara al mi kaj la patrino (Colette) neniam koleris je mi kiam eble mi ne sekvis ĉiujn francajn regulojn de etiko.
Mi nur povas proponi al ĉiu Esperanto-parolanto: Eluzu la avantaĝojn de Esperanto!
No comments:
Post a Comment