2010-02-14

Oceano, maro, lago

Estas du surprizaj aferoj pri la senfluaj akvoj kun kiujn mi renkontis.

La unua ŝajnas preskaŭ bonege konata, ĉar ni lernas ĝin en la lernejo: Hungare Kaspio estas: Kaszpi-tenger (Maro Kaspi). Do ni nomas ĝin maro, sed diras, ke ĝi estas lago. Nuntempe ĝi estas pli kaj pli nomata: Kaszpi-tó (Lago Kapsi). Ĉu en via lingvo?

La duan mi nur nun rimarkis. Pli interese! Ni lernis dum la geografiaj lecionoj, ke ekzistas 3 oceanoj: La Pacifika Oceano, la Hinda Oceano kaj la Atlantika Oceano. Iun tagon - mi ne memoras pro kio - sed mi legis pri Jeges-tenger (laŭvorte: Maro Glacia; cetere: Arkta Oceano) en Vikipedio. Kiam mi ŝanĝis lingvon aŭ al la angla aŭ al la germana aŭ al Esperanto, mi vidis ke ĝia nomo estas: Arkta Oceano. Kaj estas skribite, ke ekzistas 4 oceanoj. Ĉu kio?

Se iu demandus hungaron kiom da oceanoj estas sur Tero, tiam estas certe ke hungaro respondus: tri! Se mi demandus vin, ĉu vi respondus kvar?!?!?!?!?!?! Aŭ ĝi estas simila al la hungara Kaspio; ke vi diras ke ĝia nomo estas Arkta Oceano, sed vi scias ke ĝi estas maro?

Ipernity-komentoj:

M. Strid #ЄЭ#
M. Strid #ЄЭ# diras:
Malnova dirmaniero estas "la sep maroj" (de la mondo), sed neniu scias kiujn. Svede estas "hejma" vorto "hav" = maro kaj pli fremda vorto "ocean", kiu ĉiam devas esti granda kaj estas nur du: Atlantika kaj Hinda. Sed espe, ĉu ne ankaŭ Antarktika estas oceano?
antaŭ 2 jaroj konstanta ligilo | respondi | viŝi )
Szabi
Szabi diras:
Interese! Sed ĉefe ĝi estas mia damando. Fakte kiom da oceanoj ekzistas?
antaŭ 2 jaroj
Paŭl
Paŭlpro diras:
Ankaŭ en la nederlanda lingvo oni parolas pri Kaspische Zee, = Kaspia Maro.

En niaj lernejoj oni instruas, ke ekzistas kvin oceanoj: pacifika, antlantika, hinda, arkta kaj antarkta. Sed la kvanto de oceanoj estas ja nur konvencio, ĉar envere ekzistas nur unu oceano.
antaŭ 2 jaroj
Szabi
Szabi diras:
Jes, vi pravas.
antaŭ 2 jaroj
Blazio VAHA  (n.s. WACHA, Balázs)
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) respondas:
Do ekzistas La Tera Oceano kaj ocean-partoj kun (sporadaj?) propraj nomoj. Ĉu la parto-nomoj kovras la tuton? Aŭ eble ĉe kelkaj partoj de la akvego oni povus diskuti, "sur kiunoma oecen-parto
nun oni estas ŝipveturanta?"
antaŭ 2 jaroj
Szabi
Szabi diras:
Jes. Kiam mi estis eta kaj lernis ke estas tri oceanoj, mi pensadis: "Sed ĉi tie kaj ĉi tie kaj eĉ ĉi tie ili fluas unu en la alian... Mi ne komprenas..."

Mi ne scias kial ili devas havi diversajn nomojn aŭ kial ili ne havas pli da nomoj.
antaŭ 2 jaroj

No comments:

Post a Comment