Kelkfoje ekestas novaĵoj ankaŭ en Esperanto. Mi volas argumenti por ili eĉ prezentante hungaran interesaĵeton. Mi ne diras ke tiuj ekzemploj certe estos ekestiĝintaj en la kutima lingvaĵo, sed mi diras ke oni ne batalu konrtaŭ ili „perforte”.
La unua temas pri la nova prepozicio „na”. Ni povas uzi ĝin kiam ni uzas akuzativon, sed sonus malbele la finaĵoj –n aŭ –on.
Mi konas Szabolcs-on (Szabolcs estas mia nomo [sabolĉ])
Mi konas na Szabolcs.
Mia dua ekzemplo temas pri la nova postafikso „-el”. Ni uzas ĝin por esperimi ian belaĵon. Eble ĝi estas la kontraŭo de –aĉ.
Ho, kia domelo! – Ho, kiel bela domo!
Ankaŭ en la hungara nuntempe estas nova fleksiilo (finaĵo). Ni uzas fleksiilojn kaj postpoziciojn anstataŭ prepozicioj. Do, por diri na „sur" kaj na "en” ni uzas la fleksiilojn –n -on –en –ön. Kiun fleksiilon ni uzu, dependas de la vokala harmonio. Do unue de tio ĉu la vokaloj en la vortoj estas antaŭaj (e, é, i, í, ö, ő, ü, ű) aŭ malantaŭaj (a, á, o, ó, u, ú), kaj due de tio ĉu ili estas liprondigitaj (a, ó, ö, ő, u, ú. ü, ű) aŭ ne (á, i, í, e, é). Ekzemple:
sur la domo – a ház|on
sur la seĝo – a szék|en
sur la rondo – a kör|ön
Nuntempe (re)aperadas aliaj fleksiiloj –ott –ett –ött, kiuj lastatempe ne estis uzitaj. (ili estas tiel oftaj nun kiel „na” kaj „el-„) Sed mi aŭdas ilin pli kaj pli ofte. –ott –ett –ött esperante estas uzata tiam, kiam ni uzus na –on –en –ön (sur aŭ en) sed nur por urboj.
Ekzemple:
(Esperante – kutime hungare – nuntempe)
en (urbo) Pécs – Pécsen – Pécsett
en (urbo) Kaposvár - Kaposváron - Kaposvárott
Ĉiuj lingvoj povas kaj rajtas evolui, malgraŭ tio ĉu tiuj aferoj ne estas bezonataj aŭ ne.
Mielo diras:
Estas interese. Mi ne aŭdis ĝis nun pri la novaj prepozicioj. Eble mi devus pli bone observi.
antaŭ 2 jaroj ( konstanta ligilo | respondi | viŝi ) |
Szabi respondas:
Ĉiu havis unuan fojon kiam li aŭdis pri tio...
antaŭ 2 jaroj |
Viktoro diras:
Tre interesa artikolo!
antaŭ 2 jarojMi havas demandojn: —Ĉu vi hungare diras tiun strangan vorton "postprepozicio" (post+pre!) aŭ simple "postpozicio"? —Ĉu estas aŭdebla diferenco inter postpozicio kaj fleksiilo? (aŭ estas nur skriba malsameco?) —Ĉu oni povas diri, ke la fleksiilo estas nur la konsonanto (ĉar la vokalo ŝanĝiĝas harmonie)? —Kiu kreis tiun novan fleksiilon? ĉu estas institucio por la lingvo? |
Szabi respondas:
- Kompreneble mi volis skribi na postpozicio. :) (cetere hungare: névutó - nom-post-o)
antaŭ 2 jaroj- Jes, ankaŭ je la komenco de la postpozicio estas akcento, kaj la postpozicioj ne ŝanĝiĝas laŭ la vokala harmonio ja ili estas du vortoj. (a ház alatt - [la domo malantaŭ]) - Fakte ni uzas du, aŭ tri fleksiilojn por esprimi la saman aferon (kiel supre). Jes, finfine la konsonantoj estas la fleksiiloj. Sed la vokaloj ne ŝanĝiĝas ĉiam laŭ ĉiuj reguloj de la harmonio. El kelkaj fleksiiloj ni uzas na tri, el kelkaj na du, kaj el kelkaj nur na unu (ĝi estas neofta): al - hoz -hez -höz kun/per - -val -vel : (do ĉi tie ni ne rajtas diri: kővöl (kő - ŝtono), ĉar -völ ne ekzistas, do kővel. je - -kor: ötkor [je kvin] - je la kvina - Tiuj nur ekestis. Mi pensas, ke neniu kreis ilin. Mi ne scias kial, sed kiam mi unue aŭdis ilin, ankaŭ tiam mi komprenis kion ili signifas. Eble simpla natura evoluo. (Se tio ekzistas(?)) |
Mielo respondas:
Ĉu la Akademio ne akceptis ilin ankoraŭ ?
antaŭ 2 jaroj |
Szabi respondas:
Mi ne scias!
antaŭ 2 jaroj |
Viktoro diras:
Tre interese! dankon!
antaŭ 2 jaroj |
Laslo Kovacs diras:
Mi ĝojas pro la informo, ke la formojn Pécsett, Székesfehérvárott, ktp. vi aŭdas nuntempe.
antaŭ 2 jarojSed tiuj ne estas novaj formoj, sed revivigoj de malnovaj! Oni uzis ilin kiel esceptajn formojn ĉe la nomo de kelkaj urboj kaj certe la regulemo maloftigis ilian uzadon. Antaŭ multe da jaroj mi plurfoje legis plendojn de lingvistoj pro la malapero de tiuj formoj. Estas vere ĝojiga ilia reapero! |
Szabi respondas:
Hm, mi ne sciis tion. Dankon pro la informo!!!!
antaŭ 2 jaroj |
No comments:
Post a Comment