2010-03-30

Artikoloj

Kiam mi lernas lingvon, tiam mi kelkfoje iĝas nervoza pro la genro de la vortoj kaj lernado de ilia artikolo. En mia lingvo ne estas genroj kaj tiuj kaŭzas al mi problemetojn. Sed ĉefe mi iĝas nervozeta je similaj aferoj:

Oni diras, ke preskaŭ ne estas logiko ĉu la vortoj estas virgenraj, aŭ ingenraj (eble neŭtraj).

der Stuhl; die Tür; das Auto
la voiture; le vélo
la casa; el gat
...

Kiam venas nova vorto en lingvon, tiam de kie vi scias kiun vi uzu? Ekzemple, en ĉiun ĉi lingvon venis la angla vorto "show" (spektaklo). Kiel vi decidas kiun vi uzu? Ĉu der Show? die? das?; la le? la el?...

Aŭ se oni citas vorton. Ekzemple: Ho, La(?) show estas angla vorto....

Ĉu vi simple sentas eĉ ĉe novaj vortoj? hmm... Pripensige...

Ipernity-komentoj:

Ninovic
Ninovic diras:
Hispanlingve ni uzas ankaux genron, kaj kiel mia denaska lingvo, la afero estas tute natura por mi :). Sed mi komprenas ke devas esti stranga por vi. Ni uzas regulojn por montri la genron. Ekzemple preskaux cxiuj hispanaj susbtantivoj kun o-finajxo estas viraj, ktp...
antaŭ 2 jaroj konstanta ligilo | respondi | viŝi )
Szabi
Szabi diras:
Hm hm... do eble show estas ankaŭ estas/estus vira ĉu ne?
antaŭ 2 jaroj
Ninovic
Ninovic respondas:
jes, prave. Ni diras "el show" (vira) kaj ne "la show" (ina)
antaŭ 2 jaroj
Viktoro
Viktoro diras:
Jes, sed estas amaso da esceptoj, kiuj estas veraj trompiloj por la lernantoj (ekzemple, "problema", aŭ multaj vortoj kiuj finas per -e, teorie vira finaĵo, sed ne ĉiam: gente, madre...).
antaŭ 2 jaroj

2010-03-20

Notoj

Kiam mi rigardas usonan filmon temantan pri mezlernejo, mi ofte vidas ke tie ekzistas ses notoj (mi ne certas): A+ estas la plej bona kaj F- estas la plej malbona, ĉu ne? Kaj oni kalkulas la poentojn al la notoj laŭ procentoj, ĉu ne? ...se mi bone elkomprenis tiun sistemon el la filmoj...

En Hungario estas kvin notoj. La plej malbona estas unu kaj la plej bona estas kvin. Oni trakalkulas la poentojn ricevitajn al la notoj. Ekzemple la testo povas esti eĉ 80-poenta, kaj depende de la lernejoj la procentoj estas ĉirkaŭ la jenaj: 0-40% --> unu; 41-60% --> du; 61-75%-->tri; 76-90% -->kvar; kaj 90 - 100 % --> kvin. Sed en la lingvoekzamenoj oni devas akiri nur la 60%-n por sukcesi sen iu ajn noto.

Se mi bone komprenis mian francan amikinon, tiam la sistemo en Suda Francio kalkulas en  22 poentaj testoj kaj la 22 poentoj fakte estas la notoj. Ĉu mi bone komprenis?

En Hispanio estas 10 notoj. Ĉu ankaŭ tie oni trakalkulas per procentoj?

Kaj ĉe vi? Kio pri via lando?

Ipernity-komentoj:


Ninovic
Ninovic diras:
Ĉe Hispanujo oni kutimas uzi maksimume 10 poentojn, fakte ĝis 0 al 10. Tradicie oni sukcesas superante pli ol 5 poentojn, sed tio dependas de la ekzameno. Do la procentoj estas facilaj
antaŭ 2 jaroj konstanta ligilo | respondi | viŝi )
Szabi
Szabi diras:
Jes, interese. Do fakte procentojn uzas nur ĉu hungaroj? (Aŭ eble eĉ usonanoj)
antaŭ 2 jaroj

2010-03-06

Neesperantistoj

Hodiaŭ mi estis en la lingvoekzamena centro en Budapeŝto por akompani miajn fratinon kaj amikon. Tie estis multaj esperanto-parolantoj, ja Esperanto estas la tria plej populara lingvo ĉe la lingvoekzamena centro ITK. Ekzemple eĉ hodiaŭ en po tri klasoj estis ekzamenoj parole kaj antaŭtagmeze kaj posttagmeze. Tiam tiuj ekzamenoj estas en ĉiu monato kaj ne nur dum unu tago. Vi povas imagi kiom da personoj ekzameniĝas pri Esperanto.

Por mi estas vere strange, ke mi ankoraŭ ne renkontiĝis tie kun Esperantistoj. Ili ĉiam diras tie: "ah Esperanto? mi neniam uzos ĝin, mi nur bezonas ĝin por la diplomo..." Kaj kelkaj diras senhonte kun granda sarkasmo: "Se la ekzameno sukcesos al mi, tiam mi estos vera esperantisto."

Eĉ la instruistojn tie mi ankoraŭ ne vidis. Eble ili estas esperantistoj kaj nur mi ne vidis ilin. Estas tre bedaŭrinde, ke estas multegaj parolantoj de Esperanto, sed malmultaj esperantistoj inter ili.

Ipernity-komentoj:


Blazio VAHA  (n.s. WACHA, Balázs)
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) diras:
Instuistoj iam aperas, eĉ kelkfoje, kelkaj instruistoj ĉeestas unu aŭ du ekzamenojn por observi, sperti la efektivajn postulojn, interŝanĝi poste opiniojn. Sed la reguloj tion tenas inter limoj. Certe estus malrekomendinde fari ekzamenejojn ia reklamejo, ĉar tio 1) jure estas dubinda 2) povas misefiki, misinflui efiki inverse. - Ke ekzamenitoj poste ne aplikas Esperanton, tio estas vere bedaŭrinda. Esperanto-Orgnizoj parte havas, parte devus havi kompletigajn kursojn kaj okazojn, kies objekto estas ne nur praktika kapablo uzi la lingvon (sed ankaŭ aplikado, historio de la esperantistaro kaj E-movadoj, E-kulturo ks.) - Mi pensas, ke la esperantistaro samtempe evoluas kaj malevoluas, krome nia stato estas ankaŭ kvazaŭ ondlinia, malebena. La pli frua movada instruado estis pli multprofila, la nuna ekzamenaro estas ioemetete pli agnoskata ekstere. Sekvu nova evoluŝtupo!
antaŭ 2 jaroj
Szabi
Szabi diras:
Hm...Ĉu vi diras, ke la ekzamenantaj instruistoj juĝe ne devus partopreni renkontiĝojn?

Mi pensas ke se estus lecionoj ne nur pri la gramatiko tiam la lernantoj kiuj bezonegas tujan lingvoekzamenon, tiuj iĝus nervozaj ke oni instruas eĉ tion. Kaj se oni iras al angla aŭ al alilingva kursaro eĉ tie oni ne instruas historion aŭ alian. Via ideo estas bone unue sed ... Estas malbone, ke vere bonan ideon esperantistoj ankoraŭ ne rimarkis.