En la hungara lingvo en multaj esprimoj ekzistas la vorto "franca" aŭ "pariza". Interese, ĉu ne?
[hungara(j) vorto(j) - strikta tradukaĵo - signifo]
francia pirítós - franca rostpano - (mi ne scias ĝin esperante, ĝi estas rostpano kiun oni devas fari per speciala ilo.)
francia kártya - franca ludkarto - ludkarto (per kiu oni povas ludi ekzemple pokeron)
párizsi - "pariza" - tipo de salamo
francia saláta - franca salato - salato (en laktdevena saŭco kun tranĉitaj aferoj)
francia krémes - franca-krema - tipo de kuko
franciakulcs – franca ŝlosilo - dubeka ŝtraŭbŝlosilo
franciaágy – franca lito – duobla lito
Ipernity-komentoj:
ninoviktoro respondas:
hehe prave, ankaŭ "tortilla francesa" --> "franca omleto", kvankam al mi ŝajnas ke vere ĝi en estas konata en Francio :).
antaŭ 2 jaroj |
Szabi diras:
"Despedirse a la francesa" - "Szó nélkül elment" - Elirado sen vorto
antaŭ 2 jarojSed franca omleto ne estas hungare. Sed kial estas esprimoj pri la franca? En la hungara al aliaj nacioj preksaŭ neniu vorto rilatas. |
Szabi diras:
Ho Mielo kiaj aferoj venas en vian cerbon. Mi ne pensis pri tio! --> "franciumi" :)
antaŭ 2 jarojHmm, eble mi demandos na Coleen pri tiu esprimo. :) |
Mielo respondas:
Mi estas senkulpa :-)) Mi nur pensadis kiujn francajn esprimojn mi konas ankoraŭ. :-)
antaŭ 2 jarojEble patro de Coleen ne ĝojus se vi volus priparoli la temon kun ŝi. :P |
Mielo diras:
Ekzistas ankaŭ la "francia kór" - franca malsano - sed nuntempe feliĉe oni ne konas jam ĝin.
antaŭ 2 jaroj Kaj la "francia hagymaleves" - franca cepsupo. Mi trovis kelkajn francajn orinigajn vortojn en la reto, kiujn ni uzas nun en la hungara lingvo. Do en ili ne estas la vorto "franca". Mi scias, ke tio estas alia temo, ne koleru bonvolu :-) kaspó (cache pot) - edényrejtő - florpoto sezlon (chaise longue) - hosszú szék - kanapo, sofo rúzs (rouge) - piros, pirosító - ruĝumilo, lipfarbo garzon (garcon) - fiú - knabo parfüm (parfum, parfumer) - illatosító, illatosítani - parfumo konferálni (conferer) - tanácskozni - konferenci konkurálni (concours) - verseny, versenyezni - konkuri flambírozni (flamber) - felgyújtani - bruligi kasírozni (cacher) - elrejteni - kaŝi montírozni (monter) - megszerkeszteni, összeállítani - hmm... redakti, montri ? "truváj" (trouvaille) - felfedezés - malkovro Mi miras iomete pro la vorto garzon, ĝi signifas nun eta loĝejon, ĉu ne ? Aŭ eble oni diris ĝin antaŭ longe al la kelnero. Mielo modifis tiun ĉi komenton antaŭ 2 jaroj. |
V I Z I László* respondas:
Tiuj vortoj plejparte estas latinaj. Pluraj el ili povis veni ne el la franca.
antaŭ 2 jarojflambírozni = flamigi montírozni = munti (összeszerelni, összeállítani) "truváj" = trovi _________________________ "francia kór" (franc) = sifiliso |
Szabi diras:
Mielo! Mi volas diskuti ne la vorton "franciumi" kun Coleen. Ĝi estis respondo al Viktoro. :) (La esprimo: senvorta elirado).
antaŭ 2 jarojJes iomete alia temo. Sed tiuj "franc-" aŭ latindevenaj vortoj laŭ mi estas pli malmultaj ol en aliaj lingvoj. |
Viktoro diras:
Mi treege ridis pri tiu miskompreno!
antaŭ 2 jarojAnkaŭ mi pensis ke Szabi volis paroli kun Coleen pri seksaj francaj aferoj ;-) Do, estas klare, kara Mielo, ke ni estas la maldecaj, kaj la junulo estas la deca homo, ĉu ne? |
Szabi diras:
La rolo de "ica - maliceta/deca - maldeceta" ŝanĝiĝas por la humoro. Mi prave diris. :D
antaŭ 2 jarojSed eble ĉiu miskomprenis ĝin váá. :) |
Tjeri diras:
La esprimo "despedirse a la francesa", kiu cetere estas "to take french leave" en la angla, tradukiĝas per "filer à l'anglaise", foriri anglamaniere.
antaŭ 2 jaroj |
Szabi diras:
Ah dankon pro la klarigo. Nun mi jam ne devas priparoli ĝin kun Coleen. :)
antaŭ 2 jaroj |
Szabi diras:
franciakockás füzet - franckvadratita kajero - kvadratita kajero kiu fakte estas ne kvadratita sed "ortogramita".
antaŭ 2 jaroj |
Viktoro diras: