2010-03-06

Neesperantistoj

Hodiaŭ mi estis en la lingvoekzamena centro en Budapeŝto por akompani miajn fratinon kaj amikon. Tie estis multaj esperanto-parolantoj, ja Esperanto estas la tria plej populara lingvo ĉe la lingvoekzamena centro ITK. Ekzemple eĉ hodiaŭ en po tri klasoj estis ekzamenoj parole kaj antaŭtagmeze kaj posttagmeze. Tiam tiuj ekzamenoj estas en ĉiu monato kaj ne nur dum unu tago. Vi povas imagi kiom da personoj ekzameniĝas pri Esperanto.

Por mi estas vere strange, ke mi ankoraŭ ne renkontiĝis tie kun Esperantistoj. Ili ĉiam diras tie: "ah Esperanto? mi neniam uzos ĝin, mi nur bezonas ĝin por la diplomo..." Kaj kelkaj diras senhonte kun granda sarkasmo: "Se la ekzameno sukcesos al mi, tiam mi estos vera esperantisto."

Eĉ la instruistojn tie mi ankoraŭ ne vidis. Eble ili estas esperantistoj kaj nur mi ne vidis ilin. Estas tre bedaŭrinde, ke estas multegaj parolantoj de Esperanto, sed malmultaj esperantistoj inter ili.

Ipernity-komentoj:


Blazio VAHA  (n.s. WACHA, Balázs)
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) diras:
Instuistoj iam aperas, eĉ kelkfoje, kelkaj instruistoj ĉeestas unu aŭ du ekzamenojn por observi, sperti la efektivajn postulojn, interŝanĝi poste opiniojn. Sed la reguloj tion tenas inter limoj. Certe estus malrekomendinde fari ekzamenejojn ia reklamejo, ĉar tio 1) jure estas dubinda 2) povas misefiki, misinflui efiki inverse. - Ke ekzamenitoj poste ne aplikas Esperanton, tio estas vere bedaŭrinda. Esperanto-Orgnizoj parte havas, parte devus havi kompletigajn kursojn kaj okazojn, kies objekto estas ne nur praktika kapablo uzi la lingvon (sed ankaŭ aplikado, historio de la esperantistaro kaj E-movadoj, E-kulturo ks.) - Mi pensas, ke la esperantistaro samtempe evoluas kaj malevoluas, krome nia stato estas ankaŭ kvazaŭ ondlinia, malebena. La pli frua movada instruado estis pli multprofila, la nuna ekzamenaro estas ioemetete pli agnoskata ekstere. Sekvu nova evoluŝtupo!
antaŭ 2 jaroj
Szabi
Szabi diras:
Hm...Ĉu vi diras, ke la ekzamenantaj instruistoj juĝe ne devus partopreni renkontiĝojn?

Mi pensas ke se estus lecionoj ne nur pri la gramatiko tiam la lernantoj kiuj bezonegas tujan lingvoekzamenon, tiuj iĝus nervozaj ke oni instruas eĉ tion. Kaj se oni iras al angla aŭ al alilingva kursaro eĉ tie oni ne instruas historion aŭ alian. Via ideo estas bone unue sed ... Estas malbone, ke vere bonan ideon esperantistoj ankoraŭ ne rimarkis.

2010-02-28

Vojaĝo en Francio

Kiam mi estis en Slovakio somere en SES mi ekkonis multajn homojn. Mi ekkonis eĉ francan familion. Ili invitis min iri al ili. La 15an de fabruaro mi ekveturis. Bedaŭrinde mi ne povis aviadili rekte el Budapeŝto al Lyon (la familio loĝas proksime al Lyon en Elyzon-Pinet). Mi aviadilis el Budapeŝto ĝis Duseldorfo, kie mi atendis kvin horojn kaj poste mi ekvojaĝis al Lyon. Coleen (la filino) kaj Hervé (la patro) atendis min en la flughaveno. Poste ili montris al mi Lyon el la aŭto kaj ni iris hejmen. Ni manĝis diversajn manĝaĵojn kaj poste ni paroladis, iom ludis kaj enlitiĝis.

La manĝaĵoj en Francio estis iom strangetaj por hungaro. Sed mi alkutimiĝis al tiuj. Mi pensas, ke la francaj manĝaĵoj ne estas tiom spicaj kiel la hungaraj. Aŭ la spicoj ne estas tiom fortaj kiel en Hungario. Ili preskaŭ ĉiam manĝas divesspecajn fromaĝojn. Mi sciis, ke Francio estas fama pri la fromaĝoj, sed mi ne kredis ke tiom mutle ili manĝas ĝin. Baze la manĝaĵoj bone gustis al mi.

Mardon, merkredon kaj ĵaŭdon ni vizitis la urbojn Elyzon-Pinet, Vienne, Lyon kaj Annecy. Elyzon-Pinet estas trankvila vilaĝo laŭ la unua rigardo. Vienne kaj Lyon havas multajn romiajn kaj belajn konstruaĵojn kaj stratojn. Mi pensas, ke Annecy estas fama precipre pri siaj naturaj valoroj. Belaj lagoj, riveretoj, montoj kaj montetoj.

Vendredon ni iris glitkuri. Ni vere multe pensadis pri la vortoj „glitkuri” kaj „glitŝuoj” kiam ni finfine povis klarigi unu al la alia la signifon. :) Tiam mi glitkuris la unuan fojon. Ĝi ege ekplaĉis al mi. Mi sentis min preskaŭ je la unua skiado. Mi pensas, ke fine mi bone eklernis tion.

Sabaton ni nur restis hejme kaj ludis per Wii (ĉu vi konas ĝin? Mi ne konis antaŭ la vojaĝo) kaj Québec. Ni paroladis kaj karesis la katon Mistji :) Vesperon ni iris al la onklino de la gefiloj (Coleen, Maxence kaj Clément). Tie ni manĝis picon (kompreneble 4-fromaĝan) kaj ili iom miris pri tio ke mi bezonintus keĉupon. Poste ni ludis per la komputilo kun la ludo Luxor kaj dume mi konatiĝis kun la francaj "numeroj”: un, deu-x, quatre, l'hôpital!... :) Ah n'est pas grave… :)

Kiam mi venis hemjen mi rimarkis tabulon en la Lyon-a flughaveno. Tio ege ekmirigis min.

Do mi ekŝatis Francion malgraŭ tio, ke estis vintro kaj eble mia vojaĝo povintus esti pli bela somere. Sed la familio estis tre kara al mi kaj la patrino (Colette) neniam koleris je mi kiam eble mi ne sekvis ĉiujn francajn regulojn de etiko.

Mi nur povas proponi al ĉiu Esperanto-parolanto: Eluzu la avantaĝojn de Esperanto!

2010-02-14

Oceano, maro, lago

Estas du surprizaj aferoj pri la senfluaj akvoj kun kiujn mi renkontis.

La unua ŝajnas preskaŭ bonege konata, ĉar ni lernas ĝin en la lernejo: Hungare Kaspio estas: Kaszpi-tenger (Maro Kaspi). Do ni nomas ĝin maro, sed diras, ke ĝi estas lago. Nuntempe ĝi estas pli kaj pli nomata: Kaszpi-tó (Lago Kapsi). Ĉu en via lingvo?

La duan mi nur nun rimarkis. Pli interese! Ni lernis dum la geografiaj lecionoj, ke ekzistas 3 oceanoj: La Pacifika Oceano, la Hinda Oceano kaj la Atlantika Oceano. Iun tagon - mi ne memoras pro kio - sed mi legis pri Jeges-tenger (laŭvorte: Maro Glacia; cetere: Arkta Oceano) en Vikipedio. Kiam mi ŝanĝis lingvon aŭ al la angla aŭ al la germana aŭ al Esperanto, mi vidis ke ĝia nomo estas: Arkta Oceano. Kaj estas skribite, ke ekzistas 4 oceanoj. Ĉu kio?

Se iu demandus hungaron kiom da oceanoj estas sur Tero, tiam estas certe ke hungaro respondus: tri! Se mi demandus vin, ĉu vi respondus kvar?!?!?!?!?!?! Aŭ ĝi estas simila al la hungara Kaspio; ke vi diras ke ĝia nomo estas Arkta Oceano, sed vi scias ke ĝi estas maro?

Ipernity-komentoj:

M. Strid #ЄЭ#
M. Strid #ЄЭ# diras:
Malnova dirmaniero estas "la sep maroj" (de la mondo), sed neniu scias kiujn. Svede estas "hejma" vorto "hav" = maro kaj pli fremda vorto "ocean", kiu ĉiam devas esti granda kaj estas nur du: Atlantika kaj Hinda. Sed espe, ĉu ne ankaŭ Antarktika estas oceano?
antaŭ 2 jaroj konstanta ligilo | respondi | viŝi )
Szabi
Szabi diras:
Interese! Sed ĉefe ĝi estas mia damando. Fakte kiom da oceanoj ekzistas?
antaŭ 2 jaroj
Paŭl
Paŭlpro diras:
Ankaŭ en la nederlanda lingvo oni parolas pri Kaspische Zee, = Kaspia Maro.

En niaj lernejoj oni instruas, ke ekzistas kvin oceanoj: pacifika, antlantika, hinda, arkta kaj antarkta. Sed la kvanto de oceanoj estas ja nur konvencio, ĉar envere ekzistas nur unu oceano.
antaŭ 2 jaroj
Szabi
Szabi diras:
Jes, vi pravas.
antaŭ 2 jaroj
Blazio VAHA  (n.s. WACHA, Balázs)
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) respondas:
Do ekzistas La Tera Oceano kaj ocean-partoj kun (sporadaj?) propraj nomoj. Ĉu la parto-nomoj kovras la tuton? Aŭ eble ĉe kelkaj partoj de la akvego oni povus diskuti, "sur kiunoma oecen-parto
nun oni estas ŝipveturanta?"
antaŭ 2 jaroj
Szabi
Szabi diras:
Jes. Kiam mi estis eta kaj lernis ke estas tri oceanoj, mi pensadis: "Sed ĉi tie kaj ĉi tie kaj eĉ ĉi tie ili fluas unu en la alian... Mi ne komprenas..."

Mi ne scias kial ili devas havi diversajn nomojn aŭ kial ili ne havas pli da nomoj.
antaŭ 2 jaroj

2010-01-28

Ĥantoj kaj mansoj

Ĉi tiu artikolo estas por ĉiuj, sed vi, hungaroj, antaŭ ol legi la tutan artikolon provu eltrovi kion signifas la jenaj ĥantaj kaj mansaj esprimoj:

Mansaj esprimoj: egy, két, hurum … Hurem-szát-húsz hulach-szem empem viten eli.

Ĥantaj esprimoj: nyate, vöt, hut, … Pelege lau lassinen menl tou szilna.

Mansoj kaj ĥantoj estas la plej proksimaj lingvoparencoj de la hungaroj (Finn-ugra lingvofamilio/ urala lingvofamilio/ ugraj lingvoj/ ob-ugraj lingvoj). Bedaŭrinde ili ne havas sian propran landon, same kiel ceteraj popoloj en Rusio. Ili loĝas ĉe la montaro Uralo. La hungaroj venis el la Hungara Hejmlando el Azio (direktinte ankaŭ fare de Attila la huno). Ĉi tiu mapo montras la migradon de ili.


Migrado de hungaroj

Tiuj tri lingvoj estas tre similaj, preskaŭ la samaj pri la strukturo de la gramatiko. La bazaj vortoj ankaŭ estas ege similaj, sed la poste-aperintaj vortoj kompreneble malsamas. Ekzemple (transliterumite la cirilajn literojn al latinaj hungarece):

[esperanta – ĥanta – mansa – hungara]

unu – yit/yiy - akua/egy – egy;

du – katn/kat - kitig/két - kettő/két;

tri – hutem - hurum – három;

kvar – nyate – nila – négy;

kvin – vöt - at – öt;

ses – hut - hot - hat

Kaj jen la solvoj de la supraj frazoj:

Ĥanta: Pelege lau lassinen menl tou szilna.
Hungara: Fekete ló lassan megy a tó szélén.
Esperanta: Nigra ĉevalo malrapide iras ĉe la rando de la lago.

Mansa: Hurem-szát-húsz hulach-szem empem viten eli.
Hungara: Háromszázhúsz hollószemű ebem vízen él.
Esperanta: Miaj tricent dudek hundoj, kiuj havas korvecajn okulojn, vivas sur akvo. :)

Ipernity-komentoj:

Bebson Hochfeld
Bebson Hochfeldpro diras:
Quankam la vorti tre difereas inter la Hungara e la Japona, la gramatikal strukturo
semblas "kelke simila" reciproke. La maxim interesanta kozo por me esas ke .....
dum ke la Japoni generale esas "tre tre povra linguisti", la Hungari facile povas
par'lernar un del Europana lingui qui tote diferas de la sua Hungara. Ay-yay-yay!
antaŭ 2 jaroj konstanta ligilo | respondi | viŝi )
Szabi
Szabi respondas:
Mi ne sciis, ke la hungara kaj la japana gramatiko eble similas. Dankon. Cetere mi pensas, ke hungaroj ne tro facile lernas tiujn lingvojn. Oni en Hungario diras, ke la hungaroj ĝenerale ne parolas fremdajn lingvojn. Ekde kiam oni bezonas lingvoekzamenon por havi diplomon tiu numero iom kreskas laŭ mi.
antaŭ 2 jaroj 
Szabi modifis tiun ĉi komenton antaŭ 2 jaroj.

2010-01-26

Dua-Viva teatraĵo

Post la vintraj feritagoj hieraŭ mi unuafoje partoprenis la kurson de Lariko en ĉi tiu jaro en Dua Vivo. Ĉu vi ne scias kio estas DuaVivo? DuaVivo estas komputila "ludo", per kiu oni povas vivi simile kiel en la reala vivo. Oni povas ekkoni amikojn, vojaĝadi, paroladi, fotadi, ludi aŭ fari ion ajn, enspezi, elspezi kaj ajne esti en Esperanto-lando...

Mia amikino rekomendis tion al mi, ĉar ŝi trovis ĝin bonaĵo. Verdire mi unue havis iom da dupoj pri la teatraĵo en DuaVivo.

La verkaĵo, kiu estis prezentita, estis la "Budapeŝta ekzameno" de fama hungara esperantisto: SZATHMÁRI Sárndor.

Post kiam ni provis solvi kelkajn problemojn (pri mikrofonoj ...) la teatraĵo komenciĝis. Dum la prelego mi tre atentis kaj kelkfoje ridis, ridetis. Tiu verkaĵo estas leginda laŭ mi. La prelego estis tre interesa kaj amuza por mi. Kiam mi ekvidis ke jam estas 22:45, mi diris en mi mem: "ho tio vere estis bona, mi eĉ ne rimarkis ke jam tiom malfruas!"

Venontlunde okazos denove teatraĵo! Venu ankaŭ vi!

Ipernity-komentoj:

Viktoro
Viktoro diras:
Mi klopodos partopreni!
antaŭ 2 jaroj
Szabi
Szabi diras:
Fine mem mi forgesis partopreni la hodiaŭan lecionon. :(
antaŭ 2 jaroj
Mielo
Mielo diras:
Do :-) Poste okazis ankoraŭ du prelegoj. En la dua ankaŭ mi partoprenis, sed la temo ne estis tro gaja.
antaŭ 2 jaroj

2010-01-11

La mizeruloj

Mi kun miaj fratinoj pensadis pri tio, kiuj desegnofilmoj estis en la televido posttagmeze kiam ni estis etaj kaj alvenis hejmen el la lernejo. Tiam estis ege bonaj desegnofiloj. Inter aliaj: La mizeruloj, Sailor Moon, Dragon Ball, Candy, ... (Certe por aliaj, ili ne estas ege bonaj :) )

Mi serĉadis iom interrete kaj mi rimarkis, ke mi rememoras ties muzikojn. La muziko de La mizeruloj ege plaĉas al mi kaj hungare kaj france. Jen la muziko:

Kaj la esperanta arttradukaĵo:



La Mizeruloj

Atentu vi bonaj homoj
Jen balad’ de malriĉuloj
De Cosette histori’
Kun gardanĝela amik’
Laŭnome la mizeruloj

Vivi kiel aviduloj
Kaj suferi pro fiuloj
Spertinte cent ŝtormojn,
Danĝerojn, miraklojn
Ja venkis la mizeruloj
Ja venkis la mizeruloj

(hungare kaj france:)


Nyomorultak

Két emberről szól most e dal
Kit űzött a sors és a múlt
Kis Cosette volt a lány
Egy őrangyal oldalán
Úgy mondták: a két nyomorult

Ők sóváron várták a jót
És szenvedtek méltatlanul
Száz vihart éltek át
Száz veszélyt, száz csodát
Míg győzött a két nyomorult
Míg győzött a két nyomorult


La Misérables

Venez écouter bonne gens
La ballade des pauvres gens
L'histoire de Cosette
Et de ce pauvre diable
Qu'on appelle les Misérables

Ils n'habitent pas les beau quartiers
Ils n'ont pas toujours à manger
Mais même si souvent
Le destin les acable
Ils gagneront, les Misérables
Ils gagneront, les Misérables

2010-01-02

Germano

Tiu, por mi, ŝerca okazaĵo okazis dum Silvestro. Ni estis iom post noktomezo kiam iu knabo venis al ni. Ni estis surstarte. Tiam mi kaj iu konatulo de mi parolis iom germane. Eble ni diris: „Gesundheit” (Je via sano). La knabo rimarkis tion kaj demandis la aliajn amikojn: Ĉu li estas germano? Kaj ili diris, ke jes. Dum la tuta nokto mi devis konduti kiel germano. Ĉiuj el miaj amikoj parolas pli-malpli bone germane, do ĝi ne kaŭzis problemojn. Sed okazis ege ŝercaj aferoj pro tio:

La knabo kelkfoje diris al aliaj: „ho, imagu kiel malbona estas la Silvestro por li inter nur hungaroj” kaj „Ĉu li komprenas tute nenion?” … Mi tute bone rolis mian karakteron kaj miaj amikoj multe ridis ke mi ne ridis pro la hungarlingvaj ŝercoj, kaj mi respondis nur germane kiam ili parolis al mi hungare. Mi nur diris: „Was? Was möchtest du?” (Kio? Kion vi volas?).

Ni iris antaŭ hamburgaĵejon (same kun la knabo kiu kredis ke mi estas germano). Tiam ni serĉis necesejon. Iu knabino rimarkis ke mi estas „eksterlandano” kaj venis helpi al mi. Ŝi demandis angle: „Ĉu vi parolas angle?” Mi diris ke jes. Ŝi diris hungare al sia amikino: „Haa, li ne estas anglo, li havas akĉenton!!!” Ŝi demandis min angle: „De kie vi venis?” Mi diris ke el Germanio! Kaj ŝi diris al sia amikino hungare: „Ah mi sciis ke li havas germanan akĉenton!!” :) Verdire fakte mi havis germanan akĉenton ĉar mi ne povas ŝanĝi lingvon tiel rapide.

Tie mi parolis kun alia viro angle. Kaj li demandis min angle: „De kie vi venis?” Mi diris, ke el Germanio. Kaj li respondis germane: „Ĉu vere? Ankaŭ mi! Vi, el kiu parto?” Kaj mi pensis: „Haa, terureee neee!!” Mi ne komprenis ĉion, do mi diris: Ahaa, Jaaa, kaj mi multe demandis lin, ke mi ne devu respondi. :)

Iu senhejmulesko venis al ni kaj diris hungare perforte: „Mi volas monon, donu al mi monon!” Kaj mi diris germane: „Mi ne havas, kaj mi ne komprenas vin.” La senhejmulesko respondis hungare: „Ho, mi ne parolas angle.” Ni rapide sukcesis lasi lin.

Estis tre bona kaj eksterlandeca Silvestro.

Ipernity-komentoj:

Viktoro
Viktoro diras:
Bonega anekdoto!
Ĉu estas kutime, ke en Hungario homoj konas la germanan?
antaŭ 2 jaroj konstanta ligilo | respondi | viŝi )
Manfredo
Manfredo respondas:
Viktoro, mi certas, ke ĉiuj homoj en Hungario KONAS la germanan lingon. Sed ne ĉiuj regas ĝin. :-)
antaŭ 2 jaroj
Szabi
Szabi respondas:
:)
antaŭ 2 jaroj
Viktoro
Viktoro respondas:
Bonege!
Ŝajne, tio baldaŭ okazos kun la angla en la tuta mondo.
antaŭ 2 jaroj
Bebson Hochfeld
Bebson Hochfeldpro diras:
> Ĉu estas kutime, ke en Hungario homoj konas la germanan?

Olim la Hungari esis civitani en Austri-Hungara imperio ube omni
koaktesis parolar en la Germana. Do "tradicionale" la Hungari
generale esas bona/habila parolanti din la autentika Germana.
antaŭ 2 jaroj
Viktoro
Viktoro diras:
Jes, sed mi ne sciis, ke ankaŭ nuntempe ili emis paroli la germanan. Dankon!
antaŭ 2 jaroj
Bebson Hochfeld
Bebson Hochfeldpro respondas:
Bäume wachsen nicht in den Himmel. Tamen .....
Anke hodie oni en Hungaria povas relative bone parolar la Germana, nicht wahr?
Oni darfas dicar ke la Germana esas plu utila kam la Angla en Estal Europa.
Se pluse plu Estal exter Europa, la Rusa esas la maxim utila til la Japona maro.
Se trans la Japona maro, oni mustas trovar Shangri-La per la bela Japona linguo.
antaŭ 2 jaroj
Szabi
Szabi respondas:
Ja, nachdem haben die Touristen die Grenze vom Westen passiert, wundern sie sich darüber, dass nur wenige Menschen auf Englisch sprechen können.

Estis kelkaj eĉ dum la Somera Esperanta Studado kiuj menciis al mi ke veturante al SES ili rimarkis tiun senanglecon.
antaŭ 2 jaroj 
Szabi modifis tiun ĉi komenton antaŭ 2 jaroj.
Szabi
Szabi diras:
Ĉi tie oni povas lerni en la bazlernejo aŭ la germanan aŭ la anglan. Sed kutime en gimnazio ĉiu devas lerni ambaŭ. Mi diligente lernis ambaŭ. Kaj miaj amikoj ĉefe elektis la germanan!
Kaj ĉie estas dirata, ke ni havas kontakton ĉefe kun germanoj ne kun angloj, do ni prefere lernu la germanan...
Kaj multaj germanlingvanoj loĝas kaj somerumas ĉi tie kaj kiel turistoj kaj kiel malplimultoj. Malmulte da angloj kaj preskaŭ neniu anglo kiel malplimulto.
antaŭ 2 jaroj 
Szabi modifis tiun ĉi komenton antaŭ 2 jaroj.
Szabi
Szabi diras:
Jes, ankaŭ tio estis ŝerca, ke la knabo ne rimarkis ke kelkfoje ni parolis esperante! :D

Jes mi memoras pri ili. Tiuj jam beligas nian Kristnaskan arbon! :)
Tio ĉi estas respondo al komento de Enikő Fekete
antaŭ 2 jaroj