Showing posts with label hungaro. Show all posts
Showing posts with label hungaro. Show all posts

2010-01-28

Ĥantoj kaj mansoj

Ĉi tiu artikolo estas por ĉiuj, sed vi, hungaroj, antaŭ ol legi la tutan artikolon provu eltrovi kion signifas la jenaj ĥantaj kaj mansaj esprimoj:

Mansaj esprimoj: egy, két, hurum … Hurem-szát-húsz hulach-szem empem viten eli.

Ĥantaj esprimoj: nyate, vöt, hut, … Pelege lau lassinen menl tou szilna.

Mansoj kaj ĥantoj estas la plej proksimaj lingvoparencoj de la hungaroj (Finn-ugra lingvofamilio/ urala lingvofamilio/ ugraj lingvoj/ ob-ugraj lingvoj). Bedaŭrinde ili ne havas sian propran landon, same kiel ceteraj popoloj en Rusio. Ili loĝas ĉe la montaro Uralo. La hungaroj venis el la Hungara Hejmlando el Azio (direktinte ankaŭ fare de Attila la huno). Ĉi tiu mapo montras la migradon de ili.


Migrado de hungaroj

Tiuj tri lingvoj estas tre similaj, preskaŭ la samaj pri la strukturo de la gramatiko. La bazaj vortoj ankaŭ estas ege similaj, sed la poste-aperintaj vortoj kompreneble malsamas. Ekzemple (transliterumite la cirilajn literojn al latinaj hungarece):

[esperanta – ĥanta – mansa – hungara]

unu – yit/yiy - akua/egy – egy;

du – katn/kat - kitig/két - kettő/két;

tri – hutem - hurum – három;

kvar – nyate – nila – négy;

kvin – vöt - at – öt;

ses – hut - hot - hat

Kaj jen la solvoj de la supraj frazoj:

Ĥanta: Pelege lau lassinen menl tou szilna.
Hungara: Fekete ló lassan megy a tó szélén.
Esperanta: Nigra ĉevalo malrapide iras ĉe la rando de la lago.

Mansa: Hurem-szát-húsz hulach-szem empem viten eli.
Hungara: Háromszázhúsz hollószemű ebem vízen él.
Esperanta: Miaj tricent dudek hundoj, kiuj havas korvecajn okulojn, vivas sur akvo. :)

Ipernity-komentoj:

Bebson Hochfeld
Bebson Hochfeldpro diras:
Quankam la vorti tre difereas inter la Hungara e la Japona, la gramatikal strukturo
semblas "kelke simila" reciproke. La maxim interesanta kozo por me esas ke .....
dum ke la Japoni generale esas "tre tre povra linguisti", la Hungari facile povas
par'lernar un del Europana lingui qui tote diferas de la sua Hungara. Ay-yay-yay!
antaŭ 2 jaroj konstanta ligilo | respondi | viŝi )
Szabi
Szabi respondas:
Mi ne sciis, ke la hungara kaj la japana gramatiko eble similas. Dankon. Cetere mi pensas, ke hungaroj ne tro facile lernas tiujn lingvojn. Oni en Hungario diras, ke la hungaroj ĝenerale ne parolas fremdajn lingvojn. Ekde kiam oni bezonas lingvoekzamenon por havi diplomon tiu numero iom kreskas laŭ mi.
antaŭ 2 jaroj 
Szabi modifis tiun ĉi komenton antaŭ 2 jaroj.

2009-12-06

Evoluo de lingvoj

Kelkfoje ekestas novaĵoj ankaŭ en Esperanto. Mi volas argumenti por ili eĉ prezentante hungaran interesaĵeton. Mi ne diras ke tiuj ekzemploj certe estos ekestiĝintaj en la kutima lingvaĵo, sed mi diras ke oni ne batalu konrtaŭ ili „perforte”.

La unua temas pri la nova prepozicio „na”. Ni povas uzi ĝin kiam ni uzas akuzativon, sed sonus malbele la finaĵoj –n aŭ –on.

Mi konas Szabolcs-on (Szabolcs estas mia nomo [sabolĉ])

Mi konas na Szabolcs.

Mia dua ekzemplo temas pri la nova postafikso „-el”. Ni uzas ĝin por esperimi ian belaĵon. Eble ĝi estas la kontraŭo de –aĉ.

Ho, kia domelo! – Ho, kiel bela domo!

Ankaŭ en la hungara nuntempe estas nova fleksiilo (finaĵo). Ni uzas fleksiilojn kaj postpoziciojn anstataŭ prepozicioj. Do, por diri na „sur" kaj na "en” ni uzas la fleksiilojn –n -on –en –ön. Kiun fleksiilon ni uzu, dependas de la vokala harmonio. Do unue de tio ĉu la vokaloj en la vortoj estas antaŭaj (e, é, i, í, ö, ő, ü, ű) aŭ malantaŭaj (a, á, o, ó, u, ú), kaj due de tio ĉu ili estas liprondigitaj (a, ó, ö, ő, u, ú. ü, ű) aŭ ne (á, i, í, e, é). Ekzemple:

sur la domo – a ház|on
sur la seĝo – a szék|en
sur la rondo – a kör|ön

Nuntempe (re)aperadas aliaj fleksiiloj –ott –ett –ött, kiuj lastatempe ne estis uzitaj. (ili estas tiel oftaj nun kiel „na” kaj „el-„) Sed mi aŭdas ilin pli kaj pli ofte. –ott –ett –ött esperante estas uzata tiam, kiam ni uzus na –on –en –ön (sur aŭ en) sed nur por urboj.

Ekzemple:

(Esperante – kutime hungare – nuntempe)

en (urbo) Pécs – Pécsen – Pécsett

en (urbo) Kaposvár - Kaposváron - Kaposvárott

Ĉiuj lingvoj povas kaj rajtas evolui, malgraŭ tio ĉu tiuj aferoj ne estas bezonataj  aŭ ne.


Mielo
Mielo diras:
Estas interese. Mi ne aŭdis ĝis nun pri la novaj prepozicioj. Eble mi devus pli bone observi.
antaŭ 2 jaroj konstanta ligilo | respondi | viŝi )
Szabi
Szabi respondas:
Ĉiu havis unuan fojon kiam li aŭdis pri tio...
antaŭ 2 jaroj
Viktoro
Viktoro diras:
Tre interesa artikolo!
Mi havas demandojn:
—Ĉu vi hungare diras tiun strangan vorton "postprepozicio" (post+pre!) aŭ simple "postpozicio"?
—Ĉu estas aŭdebla diferenco inter postpozicio kaj fleksiilo? (aŭ estas nur skriba malsameco?)
—Ĉu oni povas diri, ke la fleksiilo estas nur la konsonanto (ĉar la vokalo ŝanĝiĝas harmonie)?
—Kiu kreis tiun novan fleksiilon? ĉu estas institucio por la lingvo?
antaŭ 2 jaroj
Szabi
Szabi respondas:
- Kompreneble mi volis skribi na postpozicio. :) (cetere hungare: névutó - nom-post-o)

- Jes, ankaŭ je la komenco de la postpozicio estas akcento, kaj la postpozicioj ne ŝanĝiĝas laŭ la vokala harmonio ja ili estas du vortoj. (a ház alatt - [la domo malantaŭ])

- Fakte ni uzas du, aŭ tri fleksiilojn por esprimi la saman aferon (kiel supre). Jes, finfine la konsonantoj estas la fleksiiloj. Sed la vokaloj ne ŝanĝiĝas ĉiam laŭ ĉiuj reguloj de la harmonio. El kelkaj fleksiiloj ni uzas na tri, el kelkaj na du, kaj el kelkaj nur na unu (ĝi estas neofta):

al - hoz -hez -höz
kun/per - -val -vel : (do ĉi tie ni ne rajtas diri: kővöl (kő - ŝtono), ĉar -völ ne ekzistas, do kővel.
je - -kor: ötkor [je kvin] - je la kvina

- Tiuj nur ekestis. Mi pensas, ke neniu kreis ilin. Mi ne scias kial, sed kiam mi unue aŭdis ilin, ankaŭ tiam mi komprenis kion ili signifas. Eble simpla natura evoluo. (Se tio ekzistas(?))
antaŭ 2 jaroj
Mielo
Mielo respondas:
Ĉu la Akademio ne akceptis ilin ankoraŭ ?
antaŭ 2 jaroj
Szabi
Szabi respondas:
Mi ne scias!
antaŭ 2 jaroj
Viktoro
Viktoro diras:
Tre interese! dankon!
antaŭ 2 jaroj
Laslo Kovacs
Laslo Kovacs diras:
Mi ĝojas pro la informo, ke la formojn Pécsett, Székesfehérvárott, ktp. vi aŭdas nuntempe.
Sed tiuj ne estas novaj formoj, sed revivigoj de malnovaj! Oni uzis ilin kiel esceptajn formojn ĉe la nomo de kelkaj urboj kaj certe la regulemo maloftigis ilian uzadon.
Antaŭ multe da jaroj mi plurfoje legis plendojn de lingvistoj pro la malapero de tiuj formoj.
Estas vere ĝojiga ilia reapero!
antaŭ 2 jaroj
Szabi
Szabi respondas:
Hm, mi ne sciis tion. Dankon pro la informo!!!!
antaŭ 2 jaroj

2009-11-06

Lingva reformo

Inter la jaroj 1790-1820 estis la lingva reformo de la hungara lingvo. La poetoj ĉiam vidis, ke ne estas tiom multe da vortoj en la hungara, ke oni povu esprimi ĉion per ili. Oni ofte uzis latindevenajn vortojn kaj esprimojn (kiuj estis ĝeneralaj, sed hodiaŭ nekompreneblaj). En tiuj jaroj Hungario ankuraŭ ne havis oficialan lingvon. La tiama reĝo Jozefo la dua, volis, ke la germana estu la oficiala lingvo. Tiam ĉiuj hungaroj ekribelis kaj ĉiuj rimarkis, ke la lingvo bezonas novigon. La estroj kaj la lingvistoj (ĉefe Ferenc Kazinczy) kreis novajn vortojn, preskaŭ 10 000 (kompreneble pro la artefariteco ili estas logike konstruitaj).

La metodoj de la vortkreado povas esti interesaj:

1. Derivado:
laz|ít - malstreĉ|i

2. El la oftaj – kaj ŝajne regulaj - vortfinaĵoj oni kreis novajn sufiksojn:
új|onc – nov|ulo
uszo|da – naĝejo

3. Per mallongigo:
cikkely – cikk (artikolo ambaŭ)
vizsgál –vizsga (ekzameni – ekzameno)

4. Per vort-mutilado:
gyárt - gyár (fabriki – fabriko)

5. Vortkunmetado:
szem|üveg (okul|vitro(j))
folyó|irat („fluanta skribaĵo” – revuo)

Kaj la plej interesaj por mi:

6. Kuntirado:
híg + anyag (dilua + materialo) - higany (hidrargo)
cső + orr (tubo + nazo) - csőr (beko)

7. Spegula tradukado:
latina: materia (materio) - „mater” - anya (patrino); -ia (mi ne scias kial sed) –g - materialo -anyag

germana: Kellner (kelnero) - „Kell” (Kelo) estas „pince” kaj –er estas –ér - pincér – kelnero – se mi dirus ekzemple: kelisto

Restis latindevenaj vortoj ĉiam kun la originaj finaĵoj: -is –us –um (hungaraj vortoj: logikus, akvárium, szentimentalizmus, egoizmus, fasizmus, eufemizmus, statikus, dinamikus, fenomenális, organizmus).

Tiuj vortoj ŝajnis tiam strangegaj, sed oni ĉiam vole uzis tiujn novajn vortojn, kaj hodiaŭ ili jam ŝajnas esti ne nur tute kompreneblaj sed naturaj, malartefaritaj por ni.

Ipernity-komentoj:

GiTa
GiTa diras:
Ege interesa artikolo! Dankon!
antaŭ 2 jaroj konstanta ligilo | respondi | traduki | viŝi )
V I Z I   László*
V I Z I László* diras:
"folyó|irat („fluganta skribaĵo” – revuo)" ne "fluganta" sed "fluanta" :-)
antaŭ 2 jaroj
Szabi
Szabi respondas:
Ho, mi eraris. Vi pravas. :)
antaŭ 2 jaroj
V I Z I   László*
V I Z I László* diras:
"laz|ít - malstreĉ|igi" nu, ne tute.

malstreĉigi = lazíttatni; malstreĉi = lazítani :-)

La problemo devenas el tio, ke la baza hungara radiko havas alian aspekton, do estas malfacile klarigi la derivadon fremdlingve. "Laza" estas simpla adjektivo, ĝia Esperanta ekvivalento estas participo: "malstreĉita".

Se vi prenas la neologismon "loza", la afero fariĝos pli klara: "loz|igi"
antaŭ 2 jaroj 
V I Z I László* modifis tiun ĉi komenton antaŭ 2 jaroj.
Szabi
Szabi diras:
Mi tute ne trovis tiun vorton en la vortaroj. Dankon!
antaŭ 2 jaroj
V I Z I   László*
V I Z I László* diras:
Lerta artikolo!
antaŭ 2 jaroj
Szabi
Szabi diras:
Dankon!
antaŭ 2 jaroj
Viktoro
Viktoro diras:
Tre interesa artikolo!

Mi tre surpriziĝis pri la rekta tradukado.
La vorto "materia" en la latina, laŭ mia scio, signifis "ligno" ne "patrino". Ĉu estas "mater-ia"? aŭ ĉu la rekta tradukado estas vortludo?
antaŭ 2 jaroj
Szabi
Szabi diras:
La rekta tradukado ne estas vortludo. Mi pensas, ke la vorto "materia" signifas: materio, aŭ materialo, ĉu ne? Sed la vortparto "mater" signifas patrino en multaj lingvoj: mother (en la angla), Mutter (en la germana), mate (en la kataluna?) ...

Kaj la finaĵo -ia mi ne scias kial transformiĝis -g (eble pro tio ke la landoj finiĝas per -ia latine, kaj hungare per -g -. Ĝi estas stranga kaj nefakula penso sed vidinte la antaŭaĵojn mi ne tro surpriziĝus)

materia - anyag
mater - anya

(mi serĉadis en la latina vortaro, kaj ligno estas lignum) eble mi skribis tiun parton ne tro klare antaŭe.
antaŭ 2 jaroj
Szabi
Szabi diras:
Ceteraj raktaj tradukaĵoj:

el la germana:
álláspont - (starpunkto) - starpunkto
belátás - (envido) - diskrecio

latina:
rokonszenv - (sim|ila pasio) - simpatio
kivonat - (eltiraĵo) - ekstrakto, eltiraĵo

latina kaj germana:
befolyás - (enfluo) - influo

franca kaj germana:
légyott - (estu tie) - rendevuo

Rilate al nomoj:

latina:
Szilárd - (Firma) - Konstanto
Győző - (venkanto) - Viktoro
antaŭ 2 jaroj 
Szabi modifis tiun ĉi komenton antaŭ 2 jaroj.
V I Z I   László*
V I Z I László* diras:
Esperante ĝi estas ne "randevuo" sed "rendevuo", cetere bonaj ekzemploj. Precipe la tradukitajn nomojn oni povus daŭrigi:

Brúnó - Barna (bruna)
Wolf - Farkas (Lupo)
Flóra - Virág (floro)

ktp.
antaŭ 2 jaroj
Szabi
Szabi diras:
Bone. Dankon!
antaŭ 2 jaroj
Laslo Kovacs
Laslo Kovacs diras:
Sal Szabi! Gratulon por la artikolo!
antaŭ 2 jaroj
Szabi
Szabi diras:
Dankon Laslo!
antaŭ 2 jaroj
Mielo
Mielo diras:
Vi verkis interesan tekston. Ankaŭ al mi plaĉas :-)
antaŭ 2 jaroj
Szabi
Szabi diras:
Dankon Mielo! :)
antaŭ 2 jaroj
Éva Juhász
Éva Juhász diras:
Ankaŭ al mi tre plaĉas via artikolo!
antaŭ 2 jaroj
Szabi
Szabi diras:
Dankon ankaŭ por vi, Éva!
antaŭ 2 jaroj
Vladimír Türk*
Vladimír Türk*pro diras:
Certe la artikolo valoras pleje por hungaroj, sed ankaŭ por mi ĝi alportis interesajn informojn, dankon!
antaŭ 2 jaroj
Szabi
Szabi diras:
Ah, ne nur por hungaroj! Mi volis prezenti ĉi tiujn interesaĵojn al ĉiuj!
antaŭ 2 jaroj

2009-08-04

Eszperente, ĉu ne?

Antaŭhieraŭ mi parolis kun mia lerneja amiko: mi diris al li, ke mi parolas esperante. Li respondis: Ah, eszperente, ĝi estas amuza afero, sed kial vi lernis ĝin? Laŭ mi, oni ne devus perdi tempon per tiaj malutilaĵoj. Mi kaptis ĉe mian kapon kaj klarigis al li: Ne eszperente!, sed esperAnte!

En la hungara lingvo, eszperente estas vortludo en kiu oni uzas nur la vokalon „e”. Ekzemple: "Hetvenegy kecske megette e kerek kenyeret" - Sepdek unu kaproj manĝis ĉi tiun rondan panon. La esenco de la ludo estas tio, ke oni uzu nur la vokalon e en sia parolo en la hungara. Ne temas pri sensenca interŝanĝo de la originalaj vokaloj de la hungaraj vortoj, sed pri tio, ke oni uzu nur tiajn vortojn kiuj enhavas nur la literon e. Tial ne estas malfacile en la hungara kaj ege multe eblas esprimi tiel, ĉar ĝia plej ofta vokalo estas e.

Poste mi klarigis al mia samklasano kio fakte estas Esperanto. Ĝenerale la hungaroj kiuj antaŭe neniam aŭdis pri ĝi, aŭtomate ekpensas pri la vortludo Eszperente. Laŭ mi, ĝi estas ne nur la manko de la klereco, sed la signo de la ankoraŭa nedisvastiĝinteco de nia lingvo.

Ipernity-komentoj:


Viktoro
Viktoro diras:
Eble ne peves lede Eszperenten enkeŭ en Esperente, ĉe ne?








(eble ni povus ludi Eszperenten ankaŭ en Esperanto, ĉu ne?)
antaŭ 2 jaroj konstanta ligilo | respondi | traduki | viŝi )
Szabi
Szabi diras:
Sed hungare la supra frazo estas tute ĝusta! Estas tiom multaj vortoj en kiuj troviĝas vokalo e, ke oni povas uzi la normalajn vortojn por diri ion. Se ni volas ludi ĝin esperante, ni povas diri ekzemple:

"Mi insistis kisi ilin."
antaŭ 2 jaroj
Viktoro
Viktoro diras:
La pala kaj blanka kat'
saltas al la malvarma flava strand'.
antaŭ 2 jaroj
Szabi
Szabi diras:
Hmm. Sed hungare ĝi ekzistas nur per litero e. Niaj ekzemploj eble estas iszpirnti kaj aszparanta. :)
antaŭ 2 jaroj
ninoviktoro
ninoviktoro diras:
Mi kredis ke la esperanta lingvo estas sufiĉe konata en via lando, eĉ oni povas studi ĝin en kelkaj universitatoj, ĉu ne?
antaŭ 2 jaroj
Szabi
Szabi diras:
Pasintjaron ĝi malaperis el universitato. Sed en kelkaj baz- kaj mezlernejoj ĝi estas lernebla. Kaj oni povas ekzemeni pri Esperanto. Jes, pli disvastigita ol en aliaj landoj.
antaŭ 2 jaroj
Blazio VAHA  (n.s. WACHA, Balázs)
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) respondas:
Ĝi ne tute malaperis. Ne komenciĝis en la Budapeŝta universitato novaj specialaj
diplomkursoj, eble tio estas ĝusta.
antaŭ 2 jaroj
Mielo
Mielo diras:
Vi ne forgesu ke en la hungara lingvo estas tre ofte litero la "e". Estas simpla afero paroli eszperente.

Hetvenegy kecske megette e .... Mi neniam aŭdis ĉi tiun frazon :-)))
antaŭ 2 jaroj
Szabi
Szabi diras:
Ĉi tiun frazon mi mem kreis. Kaj kompreneble ne estis komplike krei ĝin.
antaŭ 2 jaroj
Blazio VAHA  (n.s. WACHA, Balázs)
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) respondas:
Esperanta pli-malpli sensenca kaj iom elpsa frazo en Esperanta "EspeRENto":


Eble jes, eble ne, sed certe ne treege certe: se jes, (ne) elektende, (ne) benende !

Io proksimuma en ne EspeRENta vera EspeRANto:

"Estas dube, ĉu valoras, sed plej verŝajne ne tute valoras (tiun) elekti, do oni (ne) elektu kaj (ne) benu (tiun)!
antaŭ 2 jaroj 
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) modifis tiun ĉi komenton antaŭ 2 jaroj.
Szabi
Szabi diras:
Mi pensas, ke ĉiu lingvo povas havi mem sian vortludon. Eszperente estas de la hungara.
antaŭ 2 jaroj
Blazio VAHA  (n.s. WACHA, Balázs)
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) diras:
Janusz Volak (januŝ volak) imitadis la hungaran lingvon aldonante ao ĉiu vorto -ege.

Mieged estaseged lacaeged, tameneged mieged iroseged ebleeged (aŭ al urbo Szeged...).

Ankaŭ tio estis ludo, eble pola, sed imitata ankaŭ en Esperanto.
antaŭ 2 jaroj 
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) modifis tiun ĉi komenton antaŭ 2 jaroj.
Szabi
Szabi diras:
Ah, mi ekkonis novan vortludon. Dankon!
antaŭ 2 jaroj
Blazio VAHA  (n.s. WACHA, Balázs)
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) diras:
Li havis diversajn aldonaĵojn por diversaj lingvoj. Por la franca:

Misjón irosjón ..

Kaj en la angla éo faris pli-malpli: miation irosation en kinejation (prononcu mem...)

Sed ja oni devas havi iom da intuicio kaj iom da fonaj konoj, li estis iom specialiĝinta pri la afero.
antaŭ 2 jaroj